Gejme: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 5: | Linio 5: | ||
|kuirarta klaso = [[Stufaĵo]] |
|kuirarta klaso = [[Stufaĵo]] |
||
}} |
}} |
||
'''Gejme''' ({{Lang-fa|قیمه}}: ) estas [[Irana kuirarto|irana]] [[stufaĵo]] (''ĥoreŝ'') konsistanta el [[Ŝafidaĵo|viando]], [[tomato]], fenditaj |
'''Gejme''' ({{Lang-fa|قیمه}}: ) estas [[Irana kuirarto|irana]] [[stufaĵo]] (''ĥoreŝ'') konsistanta el [[Ŝafidaĵo|viando]], [[tomato]], fenditaj kikeroj, [[cepo]] kaj sekigitaj [[Limeo|limeoj]]. La stufaĵo havas plurajn versiojn en diversaj regionoj de Irano - el kiuj la plej multe konataj kaj kuirataj eble estas tiuj, kiuj estas garnitaj kun [[melongeno]] aŭ safron-gustigitaj frititaj terpomoj - kaj estas kutime servata kun kuirita rizo. |
||
== Etimologio == |
== Etimologio == |
Kiel registrite je 09:50, 21 jul. 2021
Gejme | |||
---|---|---|---|
Kuirarta klaso | Stufaĵo | ||
Kie estas manĝata | (Esfahano kaj Farso) | ||
Ĉefaj ingrediencoj | ŝafaĵod:Q14566073, tomatoj, flavaj fenditaj pizojd:Q2265406, cepo, sekigita limeod:Q460570 | ||
Gejme (perse قیمه: ) estas irana stufaĵo (ĥoreŝ) konsistanta el viando, tomato, fenditaj kikeroj, cepo kaj sekigitaj limeoj. La stufaĵo havas plurajn versiojn en diversaj regionoj de Irano - el kiuj la plej multe konataj kaj kuirataj eble estas tiuj, kiuj estas garnitaj kun melongeno aŭ safron-gustigitaj frititaj terpomoj - kaj estas kutime servata kun kuirita rizo.
Etimologio
La persa vorto gejme (ankaŭ transliterita kiel qeimeh) devenas de klasika persa qeema kiu venas de tjurka vorto qıyma 'pecigita viando', kiel la Urdu qīmā/keema, turka kıyma kaj greka kimás.[1]
Iraka varianto
Iraka qeema estas farita kun tre malgrande dispecigita viando kaj disbatitaj fenditaj pizoj kaj estas preparita en granda komuna skalo ĉe la ĉiujara islama aŝura religi-tago.
Iranaj variantoj
- Gejme sibzamini (perse قیمه سیب زمینی: ): kun maldike kaj longe tranĉitaj kaj safron-gustigitaj frititaj terpomoj.
- Gejme badenjĝan (perse قیمه بادمجان: ): kun frititaj kompletaj aŭ laŭlonge duonigitaj melongenoj.
- Gejme nesar (perse قیمه نثار: ): kun migdaloj kaj frititaj cepoj; specialaĵo de Gazvino.
- Piĉag Gejme (perse پیچاق قیمه: ): malsama plado kun migdaloj kaj frititaj cepoj; specialaĵo de Ardabilo. Piĉag (Azere literumita pıçaq) signifas tranĉilon en la azerbajĝana lingvo kaj tio aludas al la migdaloj.
- Gejme raŝti (perse قیمه رشتی: ): kun acida granat-aĵo, granata suko, tomato kaj citron-suko; specialaĵo de Raŝto.
- Gejme nokhoud (perse قیمه نخود): kun pizoj anstataŭ fenditaj pizoj; specialaĵo de la Pers-Golfa marbordo de Irano; simila al abguŝto.
- Gejme kadu (perse قیمه کدو): kun frititaj kompletaj aŭ laŭlonge duonigitaj kukurboj.
- Gejme beh (perse قیمه به): kun frititaj kompletaj aŭ laŭlonge duonigitaj cidonioj.
- Gejme bamieh (perse قیمه بامیه: ): kun fritita gomboj. Ĝi ankaŭ havas citronan sukon kaj cinamon.
Vidu ankaŭ
Referencoj