Uzanto-Diskuto:Tiguliano: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 94: Linio 94:


Mi esperas, ke vi ĝuis la verkadon kaj konkursadon! Se vi estontece ŝatus ne konkursi, sed organizi, aŭ havas ideon pri alia bona laboro, bv. [https://esperanto.wiki/kontakto kontakti nin]! Amike, organizanto [[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 18:50, 2 jun. 2021 (UTC)
Mi esperas, ke vi ĝuis la verkadon kaj konkursadon! Se vi estontece ŝatus ne konkursi, sed organizi, aŭ havas ideon pri alia bona laboro, bv. [https://esperanto.wiki/kontakto kontakti nin]! Amike, organizanto [[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 18:50, 2 jun. 2021 (UTC)

== Mallokaj ŝablonoj - urĝa helpo bezonata nun! ==

Kara Tiguliano, antaŭ 3 monatoj vi subtenis la [[Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj|proponon pri mallokaj ŝablonoj]]. Danke al tio nia komunumo havis pli grandan pezon en decidado! Denove dankon! Sed daŭre ne klaras, ĉu mallokaj ŝablonoj estos kreitaj baldaŭ.

Tamen ni havas plian ŝancon!

Jam la '''28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK''', do post malpli ol 1 tago, okazos konversacio pri la Jara plano 2021-2022 de la Fondaĵo Vikimedio (kiun ni petis pri prizorgo de kreo de mallokaj ŝablonoj). Tie ni povas montri, ke nia komunumo ja volas mallokajn ŝablonojn.

'''Nun via subteno esta aparte grava!''' (mi esperas, ke tio ĉi estas la lasta fojo antaŭ kreo de la sistemo, sed ni vidos) Por helpi al kreo de mallokaj ŝablonoj, bonvolu:
# retpoŝte demandi pri inkludo de mallokaj ŝablonoj en la Jara plano 2021-2022 ([Mailto:movementcomms@wikimedia.org movementcomms(ĉe)wikimedia.org])
# laŭeble [[:meta:Wikimedia Foundation Medium-term plan 2019/Annual Plan 2021-2022/eo#Konversacioj pri Jara plano|aliĝi kaj partopreni en la morgaŭa komunuma konversacio]] kaj tie subteni mallokajn ŝablonoj
## la diskutoj estos en la angla, sed vi eventuale povos peti parolon en Esperanto kaj tradukanton (mi partoprenos kaj povos traduki vin!)
## se vi ne volas prezenti voĉe, vi povos skribi en babilejo, precipe menciu la esprimon "Global templates", por ke homoj klare vidu

Se tio ĉi sukcesos, jam sekvan jaron ni havos trezoron da altkvalitaj ŝablonoj rekte ĉe niaj manoj! Sed tio nuntempe bezonas nian etan helpon ;-) --[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 16:15, 27 jul. 2021 (UTC)

Kiel registrite je 16:15, 27 jul. 2021

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Tiguliano!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --RG72 16:49, 4. Maj 2010 (UTC)

Marco Pannella

Bonvolu vidi la noton diskuto:Marco Pannella. Ĉu vi havas ideon kie origine publikiĝis la nekrologo de C. Minnaja, kiu parte citiĝas en la artikolo, sen ke ĝis nun estus klara indiko pri cikaĵo kaj fonto? Mi konscias ke ne vi enmetis la teksterojn, do mi neniel "kulpigas vin", sed eble vi tamen havas ideon kiel helpi... Sincere ThomasPusch (diskuto) 07:27, 23 maj. 2016 (UTC) ,,,,,,,,,,,,, respondo:[Respondi]

mi pardonpetas sed mi ne kapablas kompreni kiel mi devus respondi, sed ciukaze mi provas skribante tien ĉi: C. Minnaja skribis en retlisto Esperantisti Italiani: "Ho subito inviato a Literatura Foiro l'articolo che vi accludo; non so se potra' uscire nel prossimo numero, ma mi onoro di condividerlo con voi gia' adesso."

kiu en Esperanto estus: "Mi tuj sendis al Literatura Foiro la kunsenditan artikolon; mi ne scias ĉu ĝi povos aperi en la venonta numero, sed mi volas jam nun kundividi ĝin kun vi."

Mi aldonis ĝin al vikipedio kaj informis en Esperantisti Italiani; Mi supozas ke li sciis kaj legis la koncernan paĝon en vikipedio.

Saluton. Vi metis artikolon interesan kun nur tabelo kaj citaĵo. Plej necesa en artikolo estas ĝenerala priskribo, tio estas Domenico Modugno estas itala kantisto ktp. Mi devis fari tion por ne lasi laman artikolon.--kani (diskuto) 22:07, 14 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Kreo de tro mallonga artikolo (Aldo Fabrizi)

Estimata uzanto! Dankon pro via kontribuo al Vikipedio. Bedaŭrinde, la kreita de vi artikolo Aldo Fabrizi estas tro mallonga. Laŭ la reguloj de Vikipedio tiaj artikoloj estas forigendaj sen aldona diskuto laŭ la regularo pri tuja forigado. Se dum unu semajno la artikolo ne estos plikompletigita, administrantoj devos forigi ĝin. Gamliel Fiŝkin 05:00, 30 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton. Nu, vi kreis artikolon Parol-rekonado, kaj alian kun simila enhavo kaj titolo en la angla lingvo kaj nun artikolon Rekonado de parolo, kiu laŭvorte signifas la saman. Mi nuligis la anglalingvan artikolon por konverti ĝin en alidirektilo por la nura artikolo, kiu ja estas ligita al aliaj lingvoj, kaj sur kiu helpis kaj laboris diversaj vikipediistoj. Nun, kiam la artikolo Parol-rekonado jam estas en ordo, vi kreas novan artikolon Rekonado de parolo por la sama koncepto kaj unue oni ne povas ligi ĝin kaj due vi kreis duoblaĵon. La solvo estas, ke vi forprenu la materialon kiu estas en Rekonado de parolo kaj metu ĝin en Parol-rekonado. Poste oni malplenigos ĝin kaj oni konvertos en alidirektilo por Parol-rekonado, ĉar vere la titolo Rekonado de parolo bone taŭgas. Ĉu vi komprenas?--kani (diskuto) 23:03, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Respondo: Jes, dankon. (mi pardonpetas pro la ĝeno).

La transigo de materialo, bone farita. La alidirektilo, ne. Mi jam faris. Oni devas unue tute malplenigi la redaktopagxon de Rekonado de parolo en Redakti fonton, poste Pliaj iloj kaj en tiu dua linio estas sago antauxlaste, oni klakas tie kaj en la kadro kiu aperas oni tajpas aux oni gluas la titolon de la celita artikolo, tiuokaze Parol-rekonado. Tion mi jam faris. La venontan fojon, vi jam scios. Dankon.--kani (diskuto) 12:46, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Portalo:Historio

Saluton Tiguliano, dankon por kreo de nova portalo. Mi reguligis laŭ kutimoj pri kreado de portaloj sekcion pri artikolo de la monato. Ne estas kutimo enemeti tien la tuutajn paĝojn, sed nur enkondukojn (se temas pri la tutaj paĝoj el Vikipedio) kaj de tie estas ligilo al la ĉefa artikolo en Vikipedia spaco. Do, bv ne kompreni mian redakton kiel malicaĵo, sed kiel helpo. Mi mem kreis plurajn portalojn. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:18, 21 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton. Nu, vi kreis artikolon Historio (disertaĵo), kaj alian Storia (disertaĵo) kun simila enhavo. Mi nuligis la unuan artikolon Storia por konverti ĝin en alidirektilo por la nura artikolo, kiu ja estas ligita al alia lingvo, kaj havas titolon en Esperanto. Vi jam faris tion alifoje. Bonvolu legi supren. Se vi kreas artikolon kaj poste rimarkas, ke la titolo ne estas ĝusta, oni devas malplenigi la unuan kaj konverti ĝin en alidirektilo pere de Pliaj iloj, plej dekstre bildo kun flago inter bildo kun krado kaj bildo kun du montetoj. "Do, bv ne kompreni mian redakton kiel malicaĵo, sed kiel helpo." Amike.--kani (diskuto) 23:41, 21 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton

Gratulon pro tiom ampleksaj artikoloj, kvankam por korekti mi preferas ne tiom longajn artikolojn ;-). Mi korektetis artikolon Protohistorio de la Proksima Oriento. Ekzemple foje vi havas kutimon anstataŭi esperantigitajn nomojn per la anglalingva literumado, ekzemple Ĥabur al Khabur; tion mi sisteme nuligis, plej grave ĉar eĉ se estas tre internacia la literumado Khabur, tio devenas de areo kie oni parolis/parolas lingvon nek anglan nek eĉ skribitan per latina alfabeto, pro kio endas uzi nur la jam registritan esperantlingvan literumadon. Mi nuligis ankaŭ nenecesajn spacojn antaŭ interpunkcio. Mi plej ofte anstataŭas la uzadon de -as tensoj por historiaj aferoj per -is tensoj. En multaj lingvoj uzado de -as por pasinteco eblas, sed ne tiom ĝustas en Esperanto. Mi ankaŭ ŝanĝis el ni al oni, ĉar subjektiveco havas lokon eble en eseo, sed ne en enciklopedio. Mi nuligis ankaŭ strangajn disponojn en du ligiloj de la sama koncepto ekzemple iu jaro kondukante dufoje al sama loko; eble tio estis aŭtomataj rezultoj de rapida tajpado. Mi supozas, ke vi neintence volis ŝanĝi jarojn a.K. (esperanta literumado) al a.C. (ĉu itala literumado?). Mi ŝanĝis "polo" al "poluso", kion certe vi celis, ĉar polo estas el Pollando. Preskaŭ fine de la artikolo mi trafis troajn citilojn sen indiko de referencoj; tamen pro nescio de solvo mi lasis tion sentuŝe. La kategorioj aperis fuŝe ĉar estis Kategorio:Category. Eble tiu longa listo de korektoj helpos vin en venontaj artikoloj kaj evitos mian korektolaboron, kiu povos esti uzata en aliaj artikoloj. Dankon.--kani (diskuto) 12:59, 14 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Krampoj

Saluton. Unu krampo en citaĵo signifas, ke tiu parto ne estis en la origina teksto, sed oni aldonis tion por pli bona kompreno; do tial mi malfaris vian duobligon en Ligurio (gemo).--kani (diskuto) 01:50, 2 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo

Saluton, Tiguliano! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:35, 27 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Kiam en ligilo al alia artikolo oni dividas la interkrampaĵon per | tio signifas, ke la unua parto estas la celita artikoltitolo kaj la dua parto estas tio kion vi deziras aperigi en la teksto. Tamen vi eble uzas iun aŭtomatan tradukilon kiu kondukas al netaŭga artikolo, tio estas al netaŭga redakto, ekzemple el la artikolo Ruĝa milvo oni venis al redakto kajto kiu estas tute alia afero, tamen koincide en la angla lingvo en "kite". Se vi iras al la historia paĝo, vi povas vidi pliajn ekzemplojn de miaj korektoj en vorto "antaŭa", ĉefe en la ĉapitretoj pri faŭno kaj flaŭro. Krome, gratulon pro la artikolo.--kani (diskuto) 15:20, 10 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi reviziis tiun enorman artikolon pri kiu mi gratulas. Mi iom aranĝis la referencojn, tradukis kelkajn ankoraŭ en la itala, kaj partikulare rearanĝis la listojn de birdoj, kie foje estis kursivigitaj nesciencaj nomoj kaj inverse, krom alĝustigis kelkajn birdonomojn kongrue kun la Listo de Komunnomoj de Eŭropaj Birdoj, kiuj estis pubikigita delonge kaj al kiu estas kongruigitaj la vikipediaj artikoloj; fakte kelkaj el tiuj birdonomoj estis en la artikolo ankoraŭ en angla, en itala ktp. Mi esperas, ke mi faris bonan laboron.--kani (diskuto) 12:32, 25 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Rezultoj de Vikiprintempo 2021 jam baldaŭ - danke al nova teamano!

Kara Tiguliano, dankon pro via partopreno en VikiPrintempo COE 2021! Via kontribuo estas valora kaj helpas al disvolvo de Vikipedio!

Dum lasta tempo ni en la organizo Esperanto kaj Libera Scio, kiu organizis la konkurson, laboris ne nur pri novaj agadoj, sed ankaŭ pri pligrandigo de nia teamo. Tio estas aparte grava por daŭropoveco de la organizo. Mi mencias tion, ĉar ni trovis novan kalkulanton de rezultoj de konkursoj. VikiPrintempo 2021 estas la unua konkurso, kiun li kalkulos, laŭplane jam tiun ĉi semajnofinon. La rezultoj kaj disdono de premioj sekvos nelonge poste. Dankon pro via pacienco!

Se vi volas pli konkursi, ĝuste nun okazas konkurso kun la temo de Unesko - proponis ĝin UEA mem laŭ rekta instigo de Unesko ;-)

Sekva simila konkurso temos pri Ameriko kaj okazos en Oktobro. Dum Julio-Aŭgusto estas planata facila konkurso pri aldonado de plurmediaĵoj al artikoloj - spertaj Vikipediistoj estas bonvenaj, sed tiu celas precipe al novuloj.

Mi esperas, ke vi ĝuis la verkadon kaj konkursadon! Se vi estontece ŝatus ne konkursi, sed organizi, aŭ havas ideon pri alia bona laboro, bv. kontakti nin! Amike, organizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 18:50, 2 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Mallokaj ŝablonoj - urĝa helpo bezonata nun!

Kara Tiguliano, antaŭ 3 monatoj vi subtenis la proponon pri mallokaj ŝablonoj. Danke al tio nia komunumo havis pli grandan pezon en decidado! Denove dankon! Sed daŭre ne klaras, ĉu mallokaj ŝablonoj estos kreitaj baldaŭ.

Tamen ni havas plian ŝancon!

Jam la 28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK, do post malpli ol 1 tago, okazos konversacio pri la Jara plano 2021-2022 de la Fondaĵo Vikimedio (kiun ni petis pri prizorgo de kreo de mallokaj ŝablonoj). Tie ni povas montri, ke nia komunumo ja volas mallokajn ŝablonojn.

Nun via subteno esta aparte grava! (mi esperas, ke tio ĉi estas la lasta fojo antaŭ kreo de la sistemo, sed ni vidos) Por helpi al kreo de mallokaj ŝablonoj, bonvolu:

  1. retpoŝte demandi pri inkludo de mallokaj ŝablonoj en la Jara plano 2021-2022 (movementcomms(ĉe)wikimedia.org)
  2. laŭeble aliĝi kaj partopreni en la morgaŭa komunuma konversacio kaj tie subteni mallokajn ŝablonoj
    1. la diskutoj estos en la angla, sed vi eventuale povos peti parolon en Esperanto kaj tradukanton (mi partoprenos kaj povos traduki vin!)
    2. se vi ne volas prezenti voĉe, vi povos skribi en babilejo, precipe menciu la esprimon "Global templates", por ke homoj klare vidu

Se tio ĉi sukcesos, jam sekvan jaron ni havos trezoron da altkvalitaj ŝablonoj rekte ĉe niaj manoj! Sed tio nuntempe bezonas nian etan helpon ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:15, 27 jul. 2021 (UTC)[Respondi]