Volgogrado: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Vodolaz (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
RG72 (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 222: | Linio 222: | ||
En Volgogrado estas Esperanto-klubo kaj iom da esperantistoj. |
En Volgogrado estas Esperanto-klubo kaj iom da esperantistoj. |
||
== |
== Vidu ankaŭ == |
||
* [[Batalo ĉe Stalingrado]] |
* [[Batalo ĉe Stalingrado]] |
||
* [[Tramtransporto en Volgogrado]] |
* [[Tramtransporto en Volgogrado]] |
Kiel registrite je 10:33, 29 jul. 2021
Volgogrado (Stalingrado) | |||
ruse Волгоград | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Волгоград | |||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Suda federacia regiono | ||
Provinco | Volgograda provinco | ||
Konataj lokoj | Kurgano de Mamaj, Domo de Pavlov | ||
Statuo | La patrino Patrujo | ||
Riveroj | Volgo, Carica | ||
Situo | Volgogrado | ||
- koordinatoj | 48° 42′ 00″ N 44° 29′ 00″ O / 48.70000 °N, 44.48333 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 156 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | −12 m s. m. | ||
Areo | 859,353 km² (85 935,3 ha) | ||
Loĝantaro | 1 004 763 (2021) | ||
Denseco | 1 169,21 loĝ./km² | ||
La unua mencio | 1579 | ||
- Fondita | 1589 | ||
- Statuso de urbo | 1780 | ||
- Statuso de provinca ĉefurbo | 1918 | ||
Urbestro | Vitalij Liĥaĉjov | ||
Horzono | MT (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 400001—400138 | ||
Telefona antaŭkodo | +7 8442 | ||
Aŭtokodoj | 34 | ||
OKATO | 18 401 | ||
Honorigo | Urbo-Heroo | ||
Situo enkadre de Rusio
| |||
Vikimedia Komunejo: Volgograd | |||
Retpaĝo: www.volgadmin.ru | |||
Urbo-Heroo |
Volgogrado (ruse Волгоград) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Volgograda provinco.
Antaŭ 1925 la urbo nomiĝis Caricin (ruse Царицын, ne miksu kun Caricino en Moskvo); inter 1925 kaj 1961 la nomo estis Stalingrado (ruse Сталинград).
La urbo estas plej bone konata kiel la scenejo de Batalo ĉe Stalingrado dum la Dua mondmilito.
Ĝeneralaĵoj
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 18401.
La urbo estis fondita en jaro 1555.
Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1780.
La urbo antaŭe estis nomita kiel:
La interurba telefona kodo estas 8442, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).
La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).
Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 48°42' norde, longitudo 44°29' oriente.
La urbo estas laŭlonge de la dekstra bordo de rivero Volgo kaj havas longon ĉirkaŭ 100 km. Ĉevolga Altaĵo estas parto de Orienteŭropa ebenaĵo, situanta sur la okcidenta bordo de Volgo ekde Niĵnij Novgorod norde ĝis Volgogrado sude.
En la urbo estas fervoja stacio.
En jaro 1959 la urbo havis 591 mil loĝantojn.
En jaro 2002 la urbo havis 1011.4 mil loĝantojn.
Historio
Origine la setlejo estis fondita kiel fortreso por defendi la sudo de Rusio kontraŭ nomadaj stepanoj - precipe, nogajoj. La unua dokumenta mencio de la gardistaro sur riverinsulo en Volgo estis en 1579; en 1589 caro Fjodor Ivanoviĉ ordonis konstrui tie la fortreso - tiu jaro estas konsiderata kiel la fondodato de la urbo.
Post 1861 la urbo komencis rapide kreski kaj burĝoni - danke al la oportuna loko apud du grandaj riveroj - Don kaj Volgo, - kaj nova fervojo. Je 1913 Caricin havis pli ol 130 000 loĝantojn, do estis pli granda ol multaj provincaj ĉefurboj. Estis en la urbo lernejoj, hospitaloj, akvodukto, elektro, telefonreto, tramvojo, ktp.
Post la Revolucio la urbo en 1925 estis renomita kiel "Stalingrado" - omaĝe al Josif Stalin, kiu partoprenis en la komando de la Ruĝa armeo en Caricin dum la Enlanda milito.
Dum la Dua mondmilito la plej grava batalo okazis en Stalingrado, en kiu la sovetianoj venkis la atakantajn naziojn. La venko ĉe Stalingrado gravis tutmonde, pruvinte al popoloj, ke naziajn trupojn eblas venki. Tamen, la urbo tute detruiĝis.
Post la morto de Stalin, kiam lia diktaturo kaj krimoj estis malkovritaj, en 1961 la urbo estis refjoe renomita - kiel "Volgogrado".
Vidindaĵoj
La plej fama vidindaĵo de Volgogrado estas Kurgano de Mamaj, sur kiu staras grandega statuo de Patrino Rusio. Ĝi estas la plej alta statuo en Rusio kaj tuta Eŭropo.
Dum la Dua mondmilito la urbo estis profunde deturita, do malmulte da vere malnovaj konstruaĵoj estas tie. Tamen, post la milito Stalingrado estis rekonstruita en la tre bela kaj patosa empira stilo, do mulaj konstruaĵoj de tiu epoko nun estas objektoj de kultura heredaĵo. La ekzemplo de tia arĥitektura ensemblo estas la ĉefa placo de Volgogrado - placo de la Falintaj Porbatalantoj.
Tram-metroo de Volgogrado estas la sola tramvojo en Rusio, kiu estas konstruita subtere. Malkiel tradicia metroo, en Volgogrado ordinaraj tramoj estas tie uzata.
Ĝemelurboj
En 1944 Satlingrado kaj Coventry fariĝis la unuaj ĝemelurboj en la mondo, kaj iniciatis la movado de ĝemelaj urboj. Nun Volgogrado havas 25 ĝemelurbojn:
Coventry, Britio (1944) Ostrava, Ĉeĥio (1948) Diĵono, Francio (1959) Kemi, Finlando (1959) Lieĝo (1959) Turino, Italio (1961) Port Said, Egiptio (1962) Ĉenajo, Barato (1967) Hiroŝimo, Japanio (1972) Kolonjo, Germanio (1988) Chemnitz, Germanio (1988) Klevlando, Usono (1990) Toronto, Kanado (1991) Ĉengduo, Ĉinio (1994) Ĝilino, Ĉinio (1994) Erevano, Armenio (1998) Kruŝevac, Serbio (1999) Ruse, Bulgario (2001) Tiraspolo, Ĉednestrio (2006) Izmiro, Turkio (2006) Płońsk, Pollando (2008) Sandanskio, Bulgario (2008) Orlando, Usono (2008) Olevano Romano, Italio (2010) Sevastopol, Rusio (2013)
Multaj urboj havas Volgogradajn Stratojn. En Moskvo Volgograda Prospekto kaj la samnoma metrostacio situas. Krome, multaj objektoj estas nomitaj omaĝe al Stalingrado (ekzemple, unu el asteroidoj aŭ metrostacio en Parizo).
Esperanto en Volgogrado
En Volgogrado estas Esperanto-klubo kaj iom da esperantistoj.
Vidu ankaŭ
Galerio
Ĉefurbo: Volgogrado
Dubovka | Frolovo | Kamiŝin | Miĥajlovka | Ĵirnovsk | Kalaĉ-na-Donu | Kotelnikovo | Kotovo | Krasnoslobodsk | Leninsk | Nikolajevsk | Novoanninskij | Pallasovka | Petrov Val Serafimoviĉ | Surovikino | Urjupinsk | Volĵskij
|