Diakrita signo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kwamikagami (diskuto | kontribuoj)
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8
Linio 108: Linio 108:


* [http://www.phon.ucl.ac.uk/home/wells/dia/supersignoj.htm supersignoj, trasignoj kaj subsignoj] / John Wells. - 2000-08-24
* [http://www.phon.ucl.ac.uk/home/wells/dia/supersignoj.htm supersignoj, trasignoj kaj subsignoj] / John Wells. - 2000-08-24
* [http://www.rano.org/kromsignoj.html nomoj de kromsignoj]{{404}} / Edmund Grimley Evans. - 2001-01-01
* [http://www.rano.org/kromsignoj.html nomoj de kromsignoj] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20051124054106/http://www.rano.org/kromsignoj.html |date=2005-11-24 }} / Edmund Grimley Evans. - 2001-01-01


[[Kategorio:Skribo]]
[[Kategorio:Skribo]]

Kiel registrite je 13:13, 11 aŭg. 2021

Litero a kun dekstra korno

Diakrita signokromsigno estas tipografia marko, kiu distingas diversajn literojn kun sama baza formo.

Priskribo

Formo

Latinidaj skriboj enhavas precipe:

  • supersignojn – ekzemple la hispana ñ
  • subsignojn – ekzemple la franca kaj portugala ç
  • trasignojn – ekzemple la pola ł.

Eblas kombino de litero kun pluraj diakritaj signoj, ekzemple la anglosaksa ǻ.

La alfabeto de Esperanto uzas du kromsignojn: la ĉapelon aŭ tegmenton, super c, g, h, j, s, kaj la hoketon, super u. Ambaŭ estas supersignoj, kiuj estigas la jenajn literojn: Ĉ ĉ por [t͜ʃ], Ĝ ĝ por [d͜ʒ], Ĥ ĥ por [x], Ĵ ĵ por [ʒ], Ŝ ŝ por [ʃ] kaj Ŭ ŭ por [u̯].

Aboca ordigo

Literoj modifitaj per kromsigno kelkfoje estas nomataj diakritaj literoj. Diversaj lingvoj havas diversajn sintenojn al ili: kelkaj konsideras ilin apartaj literoj, kun propraj rangoj en la aboco; aliaj ĉe enalfabetigo de vortoj konsideras ilin nur, se ili diferencigas du vortojn. Fine, kelkaj lingvoj, kiel la portugala, tute ne konsideras ilin en enalfabetigo.

Funkcioj

Eĉ se pluraj lingvoj uzas samaspektajn aŭ eĉ identajn kromsignojn, ties funkcio kaj uzo povas forte diferenci. Kutime oni celas per kromsignoj pli laŭ-fonetikan skribon kaj faciligon de elparolo. Ekzemple la baza latina alfabeto ne havas literon por la pola ł aŭ la turka ğ; do tiuj lingvoj uzas diakritan markilon. Alia funkcio estas laŭ certaj reguloj modifi la fonetikan valoron de literoj; tiucele la vjetnama lingvo indikas tonojn per kromsignoj.

Kromsignoj en latinidaj skriboj

Laŭ la lingvo, sama kromsigno markas akcenton, tonon, vokallongon aŭ ion alian. tial estas bone rezervi formnomojn (ekzemple dekstra korno) por la signoj unuflanke, kaj sonnomojn (ekzemple akuto) por la variaj signataj lingvaj fenomenoj aliflanke.

ekzemplo klaso nomo aŭ nomoj por la kromsigno
ò supersigno maldekstra korno
ó supersigno dekstra korno
ô supersigno ĉapelo, cirkumflekso
õ supersigno tildo, ondeto
ö supersigno dupunkto, tremao
ő supersigno duobla korno, dekstra dukorno, longa tremao
å supersigno ringo
ō supersigno makrono, superstreko
ż supersigno superpunkto
ă supersigno ronda hoketo, brevo, duonluno, bovlo
ǎ supersigno pinta hoketo, haĉeko, dukorno, kontraŭĉapelo, kojno
ą subsigno dekstra subhoko, ogoneko
ç subsigno maldekstra subhoko, cedilo
subsigno subpunkto
ø trasigno trastreko

Aliaj alfabetoj

Krom la latinida alfabeto, ankaŭ aliaj alfabetoj uzas diakritojn. Ekzemple en la rusa dekstra korno signifas markon de akcento super vokaloj.

Entute la granda plimulto de alfabetoj uzas diakritojn

Supersignoj en Esperanto

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas unu el du poemetoj de ties 17a ĉapitro al aludoj al diversaj vortoj kiuj distingiĝas per supersigno.[1]

Notoj

  1. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 186-187.

Eksteraj ligiloj