Doubs: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8
Linio 11: Linio 11:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
*[http://www.kanubern.ch/wildwasser/flussfuehrer/fluesse/doubs.htm Informoj pri la fluvojo por kajakistoj en la germana lingvo]
*[http://www.kanubern.ch/wildwasser/flussfuehrer/fluesse/doubs.htm Informoj pri la fluvojo por kajakistoj en la germana lingvo] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20070928064003/http://www.kanubern.ch/wildwasser/flussfuehrer/fluesse/doubs.htm |date=2007-09-28 }}
*[http://sandre.eaufrance.fr/app/chainage/courdo/htm/U2--0200.php?cg=U2--0200 La rivero Doubs en la retejo http://sandre.eaufrance.fr (en franca lingvo)]
*[http://sandre.eaufrance.fr/app/chainage/courdo/htm/U2--0200.php?cg=U2--0200 La rivero Doubs en la retejo http://sandre.eaufrance.fr (en franca lingvo)]



Kiel registrite je 16:03, 11 aŭg. 2021

Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero. Por la samnoma franca departemento, vidu Doubs (departemento).
Doubs
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Map
vdr

Doubs estas rivero en okcidento de Svislando kaj oriento de Francio. Ĝi fontas en la Ĵuraso en alteco de 937 metroj super la marnivelo malsupre de la monto Risoux en Mouthe proksime de la svisa landlimo. Pli ol du trionoj de la akvokolekta regiono de la rivero situas en la franca departemento Doubs, kiu ricevis sian nomon laŭ la rivero.

La fluvojo

Ĝi unue kurbiĝas nordoriente tra Pontarlier. Poste ĝi fluas tra bela valo, poste tra mallarĝa gorĝo ĝis Morteau. Poste ĝi atingas Svislandon en la vilaĝo Les Brenets formante ekde Les Brenets la limon inter Svislando kaj Francio unue laŭ la kantono Neuchâtel. La lago de Les Brenets estas nomata en Francio lago de Chaillexon. Post impresa larĝa gorĝo la rivero Doubs saltas de alteco de 27 metroj: le Saut-du-Doubs. Poste ĝi trafluas la liman baraĵlagon Lago de Moron (baraĵo Le Châtelot) al la direkto de Delemonto Nord-orienten: la dekstra flanko de la rivero apartenas al kantono Ĵuraso. Poste je longeco de 29 km la rivero fluas komplete en Svislando tra regiono de la Kantono Ĵuraso, kiu nomiĝas Clos du Doubs. En Saint-Ursanne la rivero alidirektiĝas okcidenten kaj elfluas nun definitive el Svislando inter la svisa komunumo Occourt kaj la franca Brémoncourt. Ek de Montbéliard la rivero nun fluas sudokcidenten, preterpasas la urbojn Besançon kaj Dole kaj finfine ĉe Verdun-sur-le-Doubs alfluas la riveron Saône, kiu siavice alfluas al Rodano. Kuriozaĵo estas, ke la akvo norde de la kantono Neuchâtel tra la rivero Doubs fluas al Mediteranea Maro kaj la akvo sude de la kantono fluas al Roterdamo al la Norda Maro tra riveroj Aare kaj Rejno.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj