La Kuracistoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rescuing 2 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8
Linio 80: Linio 80:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
*[http://www.muenster.de/~kunar/la_kuracistoj.htm Retejo de La Kuracistoj kun ĉiuj kantotekstoj]
*[http://www.muenster.de/~kunar/la_kuracistoj.htm Retejo de La Kuracistoj kun ĉiuj kantotekstoj] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20030912221017/http://www.muenster.de/~kunar/la_kuracistoj.htm |date=2003-09-12 }}
*[http://artista.ikso.net/db/mdetaloj.php?grupo_id=49 Informoj pri La Kuracistoj en la artista datenbazo] (por organizantoj de renkontiĝoj)
*[http://artista.ikso.net/db/mdetaloj.php?grupo_id=49 Informoj pri La Kuracistoj en la artista datenbazo] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20060514003734/http://artista.ikso.net/db/mdetaloj.php?grupo_id=49 |date=2006-05-14 }} (por organizantoj de renkontiĝoj)
*Youtube-video de [http://www.youtube.com/watch?v=cq-0ZU_OxQg Junula amo] dum la 67a IJK (2011)
*Youtube-video de [http://www.youtube.com/watch?v=cq-0ZU_OxQg Junula amo] dum la 67a IJK (2011)
*Youtube-video de [http://www.youtube.com/watch?v=VHhCDfU59Ec Al la liberec'] dum la 67a IJK (2011)
*Youtube-video de [http://www.youtube.com/watch?v=VHhCDfU59Ec Al la liberec'] dum la 67a IJK (2011)

Kiel registrite je 10:31, 14 aŭg. 2021

La Kuracistoj estas Esperanto-muzikgrupo el Germanio, kiu oficiale formiĝis en 2001. Origine la Kuracistoj reludis la plej sukcesajn kantojn de fama germanlingva punkrokgrupo Die Ärzte, kies tekstojn tradukis la membroj mem. Intertempe ili prezentas ankaŭ kantojn de diversaj aliaj Esperanto-muzikgrupoj kaj -artistoj.

Por la unuaj tri koncertoj, la Kuracistoj muzikis ĉefe per elektraj instrumentoj. Post tio ili aperis sursceneje kutime akustike kaj duope. Je diversaj okazoj la Kuracistoj partoprenis kiel gastoj en la koncertoj de aliaj aŭ ili mem bonvenigis gastojn al komuna muzikado.

Ĝisnunaj koncertoj:

Notitaj estas nur la koncertoj dum Esperanto-renkontiĝoj, ne tiuj dum aliaj okazoj kiel privataj festoj.

Membroj

konstantaj kaj aktualaj

  • Gunnar R. Fischer - ĉefkantado, akompana akustika gitaro, tekstotradukado
  • Sebastian Hoffmann - elektra baso, akustika gitaro, akompana kantado

fojaj kaj pasintaj

  • Christof Krick - tekstotradukado, foja kantado, kriado (fondinto de la grupo)
  • Katharina Brodesser - akompana kantado (dum la GEK en 2008)
  • Basim Al-Shaikhli - elektra kaj akustika gitaroj, foje elektra baso (dum la unuaj tri koncertoj)
  • Gerold Kukulenz - drumo (dum la tria koncerto)

Aktuala repertuaro

"Die Ärzte"-kantoj tradukitaj el la germana:

  1. La grasa Elke (Die fette Elke)
  2. Westerland
  3. Sen vi (Ohne Dich)
  4. Vir' estas porko (Männer sind Schweine)
  5. Vi volas kisi (Du willst mich küssen)
  6. La okulvitroj de Buddy Holly (Buddy Hollys Brille)
  7. Junula amo (Teenagerliebe)
  8. Ne plu (Zu spät)
  9. Kisu min, ho kara (Mach die Augen zu)
  10. Ĉar estas rokmuzik' (Denn das ist Rock'n'Roll)
  11. Bona tempo (Gute Zeit)
  12. 2000 knabinoj (2000 Mädchen)
  13. Duona amkanto (1/2 Lovesong)
  14. Por ĉiam (Für immer)
  15. Por ni (Für uns)
  16. Ĉu jam ĉio? (Ist das alles?)
  17. Solege en la nokt' (Alleine in der Nacht)
  18. Misteroland' (Mysteryland)
  19. En ordo (OK - de Farin Urlaub, kantisto kaj gitaristo de Die Ärzte)
  20. Nur pro vi (Wegen Dir)
  21. Kaj mi ploras (Und ich weine)
  22. Suno, palmoj kaj somer' (Sommer, Palmen, Sonnenschein)

Aliaj kantoj:

  • Al la liberec' (unua propra kanto)
  • "Mi kaj ŝi", "Somera temp'", "IS" kaj "Sola" de Amplifiki
  • "Longe for" de Persone
  • "En kaĉ'" de Team'
  • "Feliĉe" kaj "Ska-virino" de Esperanto Desperado
  • "Hej la nizoj!", "Ĉu vi volas danci?" kaj "Jen via mondo" de JoMo
  • "Amu min" de Ĵomart kaj Nataŝa
  • "Birdo, flugu for" (Esperanto-traduko de "Szállj el kismadár" de la grupo Republic)
  • "Liberas la pens'" (Esperanto-traduko de "Die Gedanken sind frei", tradicia germanlingva kanto)
  • "Ni renkontiĝos" de Vladimir Soroka
  • "Fajra ruĝ' kaj ĉiela blu'" (Esperanto-traduko de "Scarborough Fair" de Paul Simon kaj Art Garfunkel)
  • "La Bamba" de Feri Floro
  • "Dance kun larma okul’" (Esperanto-traduko de "Dancing With Tears In My Eyes" de la grupo Ultravox)
  • "Ĉiuj al la plaĝo" (Esperanto-traduko de "Vamos al la playa" de la grupo Righeira)

Dum la koncerto en Hungario en 2006 la Kuracistoj prezentis du kantojn en la hungara, nome "Szállj el kismadár" de Republic kaj "Emelj fel" de Ladánybene Huszonhét (LB27).

Kun Dolchamar ili ludis "Dance kun larma okul'" kaj "Ĉiuj al la plaĝo". Kun JoMo ili ludis "La Bamba", "IS", "Junula amo", "La okulvitroj de Buddy Holly", "Hej la nizoj", "Ĉu vi volas danci?", "Ska-virino", "Sola" kaj kelkajn slavajn kantojn.

La Kuracistoj almenaŭ unufoje transprenis la kutimon de la origina Germana grupo, fari kantoparodiojn laŭ la melodio de "La grasa Elke" ("Die fette Elke"), kantante parton de "Povus esti simple" kaj "Amanda" (de Persone) dum la dua koncerto. Krome dum teknika paŭzo Gunnar prezentis memelpensitan ŝerckanonon, kiu estis alludo al kanono de Kajto (kiuj estis koncertintaj nur kelkajn tagojn antaŭe ĉe la sama loko).

Eksteraj ligiloj