Hamako: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Lvh (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Lvh (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 6: | Linio 6: | ||
==Etimologio== |
==Etimologio== |
||
La vorto devenas de la indiĝenoj de [[Haitio]], kiuj nomis |
La vorto devenas de la indiĝenoj de [[Haitio]], kiuj nomis siajn dormoretojn ''hamáka''. |
||
== Historio == |
== Historio == |
Kiel registrite je 20:21, 11 sep. 2006
Hamako estas ŝnura reto aŭ tolaĵo, kiun oni pendigas horizontale per ĝiaj du ekstremaĵoj inter du objektoj, plejparte inter du arboj, kiu servas por kuŝi aŭ balanci sin. Hamako povas esti por unu aŭ du personoj.
Nuntempe hamakoj ekzistas ĉie en la mondo, ili servas kiel kuŝejo, ne nur eksterdome.
Etimologio
La vorto devenas de la indiĝenoj de Haitio, kiuj nomis siajn dormoretojn hamáka.
Historio
Maristoj sur batalŝipoj ofte dormis en hamakoj pendigitaj sub la plafono kiuj dum la tago estis forprenitaj, lasante liberan lokon. La hamakoj iom moderigis la movojn de la ŝipo. En Francio oni forprenis ilin de batalŝipoj nur en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj.
Hamakojn konis jam la sudamerikaj indianoj, kiuj teksis ĝin el diversaj materialoj. Laŭ ornamoj kaj uzitaj materialoj oni ekkonis, al kiu tribo dormanto apartenis. La hamako ebligis protekton kontraŭ multaj insektoj kaj aliaj bestoj dum la nokto.
Hamako-tipoj
Kutime ekzistas tri tipoj de hamakoj: tolaj hamakoj, retaj hamakoj kaj hamakoj kun disstariga bastono. Tolaj hamakoj troveblas ĉefe en Nordameriko kaj Sudameriko. La reta hamako devenas el Meksikio, sed oni produktas ĝin ankaŭ en Azio. Tolaj hamakoj kun disstariga bastono troviĝas ĉefe en Nordameriko.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Fabrikado de tolaj hamakoj (germane)
- Hamako en la salano (germane)
- La grandeco de hamako kaj la efiko al kuŝkomforto (germane)
- Kiel instali hamakon (france)
- Bona grandeco por hamako (france)
- Kiel uzi hamakon (france)
- Konsiloj kaj respondoj (france)