Sakro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rescuing 0 sources and tagging 1 as dead.) #IABot (v2.0.8
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8
Linio 48: Linio 48:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.esperanto.no/nje/eo/konkurso.php Sakraĵkonkurso de NJE]
* [http://www.esperanto.no/nje/eo/konkurso.php Sakraĵkonkurso de NJE] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20070626101357/http://www.esperanto.no/nje/eo/konkurso.php |date=2007-06-26 }}
* [http://jxvasxe.free.fr/iloj/he-verdulacxo.htm Aŭtomata insultilo]{{404|date=August 2021 |bot=InternetArchiveBot |fix-attempted=yes }}
* [http://jxvasxe.free.fr/iloj/he-verdulacxo.htm Aŭtomata insultilo]{{404|date=August 2021 |bot=InternetArchiveBot |fix-attempted=yes }}



Kiel registrite je 23:20, 4 sep. 2021

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la vorto uzata por esprimi malbonaĵoj. Por informoj pri pri la osto, vidu la artikolon Sakro (anatomio).
Ekzemplo de sakraĵoj

Sakro estas "vorto aŭ frazo uzata por esprimi sian indignon aŭ koleron aŭ similan senton, ne alparolante rekte difinitan homon" (Renato Corsetti). Vortoj en sakroj ofte perdas plene aŭ parte sian kutiman sencon, esprimante nur la bolantan senton. Jen kelkaj uzataj sakroj:

  • Al cent (mil, ĉiuj) diabloj!
  • Mil diabloj!
  • Je dudek du diabloj!
  • Sep diabloj kaj unu diablino!
  • Diable!, Diablo prenu!
  • Diablo manĝu!
  • Kia diablaĵo!
  • Ho Dio!
  • Dio mia!
  • Didiable!
  • Damne!
  • Ĉielon!
  • Tondro!
  • Fulmotondro!
  • Korpo de porko!
  • De la barbo de l' profeto!
  • De mil mielaj makaronioj!
  • Ho fuŝ!
  • Ma Di! (Popide "Dio mia!")
  • Vom-vom-vom!
  • Skorzoneroj!

Ŝercaj sakroj:

  • Rabato por rabito!
  • Palavro de kadavro!
  • Pluralo de singularo!.

Pure Esperantaj sakroj:

  • Sankta Ludoviko!
  • Ho Zamenhofo!
  • Pro mia Zamĉjo!
  • Noktaj fantomoj! (aludo pri la versaĵo de Zamenhof "La vojo")
  • Fundamenta Krestomatio! (aludo pri la samtitola libro, en kiun Ludoviko Zamenhof kolektis siatempe imitindajn bonstilajn verkojn)
  • Aktoj de la Akademio! (aludo pri la samtitolaj libroj kun materialoj de la Akademio de Esperanto)
  • Ata-Ita! (aludo pri la multjara diskuto de gramatikistoj pri uzado de la sufiksoj -at- kaj -it- en kompleksaj verboformoj).

Vidu ankaŭ


Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.

Eksteraj ligiloj