Jocelyn Bell Burnell: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Moldur movis paĝon Jocellyn Bell al Jocelyn Bell Burnell
eNeniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{Informkesto homo}}
{{Informkesto sciencisto}}
'''Jocelyn BELL BURNELL''' (naskiĝis la {{daton|15|julio|1943}} en [[Belfasto]]) estas [[Nord-Irlando|nordirlanda]] [[astrofizikisto]],<ref>{{citaĵo el la reto |url=https://www.ukwhoswho.com/view/10.1093/ww/9780199540884.001.0001/ww-9780199540884-e-7157 |titolo= Bell Burnell, Dame (Susan) Jocelyn |titolo-aldono= |alirdato=2019-06-07 |persona nomo= |familia nomo= |aŭtoroligilo= |kunaŭtoroj= |redaktinto= |dato= |formato=HTML |verko= |eldoninto=WHO'S WHO & WHO WAS WHO |paĝoj= |lingvo=en |arkivurl= |arkivdato= |citaĵo=}}</ref><ref>{{citaĵo el la reto |url=https://www.lurganmail.co.uk/news/visiting-star-at-college-1-1766991 |titolo=Visiting star at college |titolo-aldono= |alirdato=2019-06-07 |persona nomo= |familia nomo= |aŭtoroligilo= |kunaŭtoroj= |redaktinto= |dato=2007-02-13 |formato=HTML |verko= |eldoninto=Lurgan Mail |paĝoj= |lingvo=en |arkivurl=https://web.archive.org/web/20190407203654/https://www.lurganmail.co.uk/news/visiting-star-at-college-1-1766991 |arkivdato=2019-04-07 |citaĵo= }}</ref> kiu malkovris la unuan trovitan [[Pulsaro|radioondan pulsaron]] kiel doktoriĝonta studento en 1967.{{sfn|Cosmic Search Vol. 1}}{{sfn|Hargittai|2003|p=240}} Ĉi tiu malkovro eventuale meritis la [[Nobel-premio pri Fiziko]] en 1974; tamen, ŝi ne estis inter la ricevintoj.{{sfn|Tesh|Wade|2017|pp=31–33}}

La referaĵo kiu anoncis la malkovron de pulsaro havis kvin aŭtorojn. La gvidanto de Bell Burnell, [[Antony Hewish]],{{sfn|Hewish|Bell|Pilkington|Scott|1968|p=709}}{{sfn|Pilkington|Hewish|Bell|Cole|1968|p=126}} listigita unue, Bell Burnell due. Hewish ricevis la Nobel-Premion, kun la astronomo [[Martin Ryle]]. Je tiu tempo, astronomo Sir [[Fred Hoyle]] kritikis la ellason de Bell Burnell.{{sfn|Westly|2008}}{{sfn|Judson|2003}}{{sfn|McKie|2010}} En 1977, Bell Burnell diris "Mi kredas ke malnobligus la Nobel-Premion se oni aljuĝiĝus al esploraj studentoj, krom en tre esceptaj cirkonstancoj, kaj mi ne kredas ke ĉi tiu kazo estas unu el ili."{{sfn|NYAS|1977}}

Kiel registrite je 16:27, 17 sep. 2021

Jocelyn Bell Burnell
Persona informo
Jocelyn Bell Burnell
Naskonomo Susan Jocelyn Bell Burnell
Naskiĝo 15-an de julio 1943 (1943-07-15) (80-jaraĝa)
en Belfasto
Lingvoj angla vd
Loĝloko Armagh vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater The Mount School (York) • Universitato de Glasgovo • Kolegio Murray Edwards vd
Familio
Edz(in)o Martin Burnell vd
Infanoj Gavin Burnell vd
Profesio
Okupo astronomo • astrofizikisto • fizikisto vd
Laborkampo pulsaroastronomio vd
Doktoreca konsilisto Antony Hewish vd
Verkado
Verkoj malkovro vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jocelyn BELL BURNELL (naskiĝis la 15-an de julio 1943 en Belfasto) estas nordirlanda astrofizikisto,[1][2] kiu malkovris la unuan trovitan radioondan pulsaron kiel doktoriĝonta studento en 1967.[3][4] Ĉi tiu malkovro eventuale meritis la Nobel-premio pri Fiziko en 1974; tamen, ŝi ne estis inter la ricevintoj.[5] La referaĵo kiu anoncis la malkovron de pulsaro havis kvin aŭtorojn. La gvidanto de Bell Burnell, Antony Hewish,[6][7] listigita unue, Bell Burnell due. Hewish ricevis la Nobel-Premion, kun la astronomo Martin Ryle. Je tiu tempo, astronomo Sir Fred Hoyle kritikis la ellason de Bell Burnell.[8][9][10] En 1977, Bell Burnell diris "Mi kredas ke malnobligus la Nobel-Premion se oni aljuĝiĝus al esploraj studentoj, krom en tre esceptaj cirkonstancoj, kaj mi ne kredas ke ĉi tiu kazo estas unu el ili."[11] La Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj, en ĝia eldonaĵo anonci la 1974 Nobel-Premion pri Fiziko,[12] menciis Ryle kaj Hewish pro ilia pionira laboro en radio-astrofiziko, kun aparta mencio de la laboro de Ryle pri apertursinteza tekniko, kaj la decida rolo de Hewish en la malkovro de pulsaroj.

Bell Burnell servis kiel prezidanto de la Royal Astronomical Society (Reĝa Astronomia Societo de Britujo) de 2002 ĝis 2004, kiel prezidanto de la Institute of Physics (Instituto de Fiziko de Britujo) de oktobro 2008 ĝis oktobro 2010, kaj kiel portempa prezidanto de la Instituto post la morto de ŝia posteulo, Marshall Stoneham, en frua 2011. En 2018, ŝi ricevis la Breakthrough Prize in Fundamental Physics (Trarompa premio en fundamenta fiziko). Post la anonco de la premio, ŝi decidis donaci la tutan premian monon £2,3 milionojn por helpi inajn, minoritatajn, kaj rifuĝintaj studentojn kiuj volas iĝi esploristoj en fiziko. La monon administras la Institute de Fiziko.[13][14] La rezulta stipendia skemo nomiĝas la "Bell Burnell Graduate Scholarship Fund".[15][16] En 2021 ŝi iĝis la dua virino kiu ricevis la premion, la Copley Medalon.

Kariero kaj esplorado

Diagramo sur kiu Bell Burnell unue rekonis indikaĵon de pulsaro, eksponita ĉe la biblioteko de Universitato de Kembriĝo
Kunmetita Optika/rentgena bildo de la Kraba Nebulozo, vidiganta sinkrotrono-emision en la ĉirkaŭa pulsara venta nebulozo, potencizita de injekto de magnetaj kampoj kaj partikloj el la centra pulsaro

Bell Burnell diplomiĝis en la Universitato de Glasgovo per Bakalaŭro de Scienco en Natura Filozofio (fiziko), kun honoro, en 1965 kaj doktoriĝis en la Universitato de Kembriĝo en 1069. En Kembriĝo ŝi frekventis je New Hall, Kembriĝo, kaj laboris kun Hewish kaj aliaj por konstrui Ŝablono:Efn la Interplaneda Scintila Tabelo proksime al Kembriĝo por studi kvazarojn, kiuj estis freŝe malkovritaj.Ŝablono:Efn

La 28-an novembro 1967, ŝi detektis "ioman rubaĵon" per sia registranta mezurilo kiu skanis la ĉielon. La signalo estis videbla en datumoj registritaj en aŭgusto, sed ĉar oni devis kontroli la grafikaĵojn mane, ŝi trovis ĝin nur post tri monatoj.[17] Ŝi konstatis ke la signalo pulsis tre regule, po unu pulso en 1,3 sekundoj. Oni portempe nomis ĝin "Eta verda viro 1". Post kelkaj jaroj oni identigis ĝin rapide turniĝanta neŭtrona stelo kaj katalogis ĝin PSR B1919+21. La BBC dokumentis ĝin, en la serio Horizon.[18] En 2020-a lekcio ĉe Universitato Harvard, ŝi rakontis kiel la amaskomunikiloj traktis la malkovron de pulsaroj, en intervjuoj laŭ norma "naŭza" formato: oni demandis al Hewish pri la astrofiziko, kaj al ŝi pri la "homa intereso", petante pri esencaj statistikoj, kiom da amatoj ŝi havis, kia koloro estis ŝia hararo, kaj oni petis ke ŝi malbutonumu iujn butonojn por la fotoj.[19] Raportisto priscienca de ĵurnalo The Daily Telegraph mallongigis pulsanta radia fonto al pulsaro.[19] Ŝi laboris ĉe la Universitato de Southampton inter 1968 kaj 1973, Universitata Kolegio Londono de 1974 ĝis 82 kaj la Reĝa Observatorio de Edinburgo, (1982–91). De 1973 ĝis 1987 ŝi estis mentoro, konsilanto, ekzamenisto, kaj lekciisto por la The Open University de Britio.[20] En 1986, ŝi iĝis projektodirektoro por la radioteleskopo James Clerk Maxwell sur Mauna Kea, Havajo.[21] Ŝi estis Profesoro pri Fiziko ĉe la Open University de 1991 ĝis 2001. Ŝi ankaŭ estis vizitanta profesoro ĉe Universitato Princeton en Usono kaj Dekano de Scienco ĉe la Universitato de Bath (2001–04),[22] kaj Prezidanto de la Reĝa Astronomia Societo de Britujo inter 2002 kaj 2004.

Bell Burnell aktuale estas Vizitanta Profesoro de Astrofiziko ĉe la Universitato de Oxford, kaj Fratulino de Kolegio Mansfield.[23] Ŝi estis Prezidanto de la Brita Instituto de Fiziko inter 2008 kaj 2010.[24] En februaro 2018 ŝi dungiĝis Rektoro de la Universitato de Dundee.[25] En 2018, Bell Burnell vizitis Parkes, NSW, Aŭstralio, por prezenti la kernan [[John Bolton]-lekcion ĉe evento de la Central West Astronomical Society (Centra Okcidenta Astronomia Societo).[26][27]

En 2018, ŝi ricevis la premion Special Breakthrough Prize in Fundamental Physics (Trarompa premio en fundamenta fiziko), kiu valoris tri milionojn da dolaroj (£2,3 milionoj), pro sia malkovro radioondan pulsarojn.[28] La Speciala Premio ne limiĝas al freŝaj malkovroj.[29] Ŝi donacis la tutan monsumon "por financi virinojn, nesufiĉe reprezentatajn etnajn minoritatojn kaj rifuĝantajn studentojn por iĝi esploristoj pri fiziko",[30] la fonduson administras la Instituto de Fiziko.[14]

Publikaĵoj

Ŝiaj publikaĵojŜablono:Efn inkluzivas:

Referencoj