Romia Respubliko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 34: Linio 34:
[[Kategorio:Eksaj landoj de Eŭropo]]
[[Kategorio:Eksaj landoj de Eŭropo]]
[[Kategorio:Romia Respubliko]]
[[Kategorio:Romia Respubliko]]
[[Kategorio:Administraj unuoj fonditaj en la 1-a jarmilo a.K.]]
[[Kategorio:Administraj unuoj fonditaj en la 6-a jarcento a.K.]]
[[Kategorio:Aperis en la 6-a jarcento a.K.]]
[[Kategorio:Administraj unuoj malfonditaj en la 1-a jarmilo a.K.]]
[[Kategorio:Administraj unuoj malfonditaj en la 1-a jarmilo a.K.]]
[[Kategorio:Malaperis en la 1-a jarcento a.K.]]
[[Kategorio:Malaperis en la 1-a jarcento a.K.]]

Kiel registrite je 13:48, 5 okt. 2021

Julio Cezaro, el la busto en la Brita Muzeo, en Cassell's History of England (1902).

La Romia Respubliko (-509 al -27) estis la etapo de Romio kiam ĝi estis respubliko. Dum la jaro -509, post la seksatenco kontraŭ Lukrecia, la romianoj forigis la reĝon (kiu ne estis romano, sed etruskano) kaj starigis la Respublikon. La ĉefaj organoj de la registaro estis la Senato de riĉaj bienistoj, kaj la du Konsuloj, elektitaj por unu jaro. Sed ankaŭ la popolo, per la tribunusoj kaj voĉdonadoj, havis potencon. La ekvilibro inter la popolo (pleboj) kaj la grandaj bienistoj (la patricioj) estis tre grava, ĉar multaj aliaj ŝtatoj ruiniĝis kiam la riĉularo aŭ la popolo gajnis tro da potenco kaj detruis la esperon kaj vivon de la alia. Tiu ekvilibro ne estis paca, atingitis post akraj luktoj de la plebo, estis ofte manipulata de la riĉuloj (pli poste, la riĉigita parto de la plebo kaj la patricoj, alia klaso grava estis la kavaliroj).La privatigo de konkeritaj terenoj fare de la riĉuloj kontraŭ la mizeriĝo de la etbienistoj proletariĝintaj instigis la Graĥoj Tiberius, kaj poste Kaius je provi reformoj, sed la riĉula klaso kripligis iliajn penojn kaj fine mortigis ilin.

Komence la censoroj nur devis anstataŭi la konsulojn kiel popol-listigistoj. Do ili apartigis la popolanojn laŭ triboj kaj centurioj, kaj enskribis la novaj civitanojn. Por tion fari, unu el la censoroj kunvokis la popolon en la Marsan kampon. Kune de la popola listigo ili ekzamenis la ĉevalistojn (recognitio equorum, ekzameno la ĉevalojn). Poste ili ankaŭ elektis la senaton (lectio senatus). Per tiu povo ili rapide ricevis la ekzamenon de la moroj (cura morum): ili povis eligi senatanojn el la senato aŭ ĉevalistojn el la ĉevalistaro (tre pova en la centuriaj komicoj), pro ties malbonaj moroj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Romia konkero de Italio.

La Respubliko laŭgrade konkeris Italion kaj, post tri sovaĝaj militoj inter -264 kaj -146, sian ĉefan rivalon en la Mediteraneo, Kartagon. La Sieĝo de Sirakuzo, farita de la Romia Respubliko, okazis en 214-212 a.K., fine de kiu estis venkita Sirakuzo, ĝis tiam greka polis situa en la orienta marbordo de Sicilio. La romianoj detruis la urbon kaj kiel konsekvenco, ili atingis la kontrolon de la oriento de Sicilio, jam en la sudo de la itala duoninsulo.

Post la disfalo de Kartago, en la finaj cent jaroj de la Respubliko, Romio kreskis grande pro militoj eksterlandaj, sed ankaŭ estis interne ŝirita pro la militoj inter la sukcesaj generaloj. Samtempe, la granda trezoro, kiu enfluis el la venkitaj landoj, koruptis la registaron, kiu laŭvice donis tro da potenco al la generaloj. Do la Respubliko spiralis al sia detruo. La rolantoj, kiuj partoprenis en tiu mortospiralo estas famaj: Cezaro, Cicerono, Antonio, Kleopatra, Oktavio, Pompejo, Marko Bruto, Katono, Krasso, ktp.

Je -27, Oktavio fariĝis Aŭgusto Cezaro kaj la imperiestro de Romio. La imperio naskiĝis.

Vidu ankaŭ

Bildaro