Malnova Tombejo Segeroth: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rescuing 2 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8
Linio 13: Linio 13:
</gallery>
</gallery>
=== Juda tombejo ===
=== Juda tombejo ===
[[Dosiero:Juedischer Friedhof I.jpg|eta|Parto de la juda tombejo]]
[[Dosiero:Essen-Nordviertel, Assmannweg, Jüdischer Friedhof I, Segeroth.jpg|eta|Parto de la juda tombejo]]
En la nordorienta parto ĉe la nuna Assmann-Vojo (pli malfrue Martelmueleja Vojo), malfermiĝis en 1885 la pli poste plej granda [[juda tombejo]] de la urbo Essen. Kiel unua ĉi tie estis entombigata aŭtunon de la jaro Simon Hirschland (1807–1885), kiu en 1841 fondis la privatbankon Hirschland en Essen. La familia tombo ekzistas ĝis nun. Lasta entombigo okazis ankoraŭ en 1991.<ref>Surloka memorŝtono</ref> Ekde 1985 la juda tombejo, sur kiu troviĝas 707 [[tombŝtono]]j,<ref>{{Citaĵo el la reto |url=http://www.uni-heidelberg.de/institute/sonst/aj/FRIEDHOF/NRW/PROJEKTE/f-nr-sz.htm#Segeroth |titolo=Arkivita kopio |alirdato=2014-04-20 |arkivurl=https://web.archive.org/web/20120122092600/http://www.uni-heidelberg.de/institute/sonst/aj/FRIEDHOF/NRW/PROJEKTE/f-nr-sz.htm#Segeroth |arkivdato=2012-01-22 }}</ref> estas monumentprotektataj.<ref>{{Citaĵo el la reto |url=http://gdi.essen.de/webdaten/sta61/Denkmaeler/Foto_Htm_und_pdf/AK1_Lfd_Nr_12.pdf |titolo=Juda tombejo en la monumentolisto de la urbo Essen |alirdato=2014-04-20 |arkivurl=https://web.archive.org/web/20140421082352/http://gdi.essen.de/webdaten/sta61/Denkmaeler/Foto_Htm_und_pdf/AK1_Lfd_Nr_12.pdf |arkivdato=2014-04-21 }}</ref> Ĝi ne estas publike alirebla.

== Nuna stato ==
== Nuna stato ==

Kiel registrite je 18:59, 1 nov. 2021

Memorŝtono por la mortintoj de la urbo Essen

La Malnova Tombejo Segeroth estas eksfunkciigita, urba tombejo en la nuna Norda Kvartalo de Essen, kiu etendiĝas ankaŭ trans la iama laboristokvartalo Segeroth. En la nordoriento de la tombejo allimiĝas la plej granda juda tombejo de Essen.

Historio

En 1863 malfermiĝis la Tombejo Segeroth kiel Suda Tombejo de Altenessen. En la 1980-aj jaroj ĝi estis eksfunkciigata kaj pli malfrue aliformata al Parko Segeroth.

La komercisto Johann Heinrich Spindelmann mortinta en 1927 tie ĉi ricevis sian honortombon de la urbo Essen, ĉar li postlasis sian tutan propraĵon akiritan per brutokomerco al la urbo, por ke tiu ĉi instalu fondaĵon je lia nomo por la subteno de orfoj. La urbo responde sin devigis al la plua prizorgado de lia tombo.[1]

Tomboj por mortintoj en milito kaj minejaj akcidentoj

Sur la tombejo Segeroth estas entombigitaj 18 viktimoj de la Unua Mondmilito. Krom tio tie kuŝas naŭ ministoj, kiuj mortis dum mingaseksplodo. Ankaŭ ĉi tie kuŝas 23 ministoj, kiu perdis siajn vivojn per karbopolvo-eksplodo la 31-an de majo 1922 en Minejo Amalie. La respektivaj memorŝtonoj ankoraŭ konserviĝis:

Juda tombejo

Parto de la juda tombejo

En la nordorienta parto ĉe la nuna Assmann-Vojo (pli malfrue Martelmueleja Vojo), malfermiĝis en 1885 la pli poste plej granda juda tombejo de la urbo Essen. Kiel unua ĉi tie estis entombigata aŭtunon de la jaro Simon Hirschland (1807–1885), kiu en 1841 fondis la privatbankon Hirschland en Essen. La familia tombo ekzistas ĝis nun. Lasta entombigo okazis ankoraŭ en 1991.[2] Ekde 1985 la juda tombejo, sur kiu troviĝas 707 tombŝtonoj,[3] estas monumentprotektataj.[4] Ĝi ne estas publike alirebla.

Nuna stato

La tereno, kiun nun laŭ nordsuda direkto tratranĉas la Strato al Bottrop, estis maldensigata dum la jaroj 2005 ĝis 2007 kaj formata simile al parko. Krom tio oni resanigis la lagon grandan proksimume 3.000 kvadratajn metrojn en la orienta tombeja parto. Ĝi nun estas nutrata per pluvakvo el la najbara loĝkvartalo. Tiel ekestis la Parko Segeroth kun dise konserviĝintaj tombmonumentoj. En la sudokcidenta parto troviĝas nun ankaŭ infanludejo.

Referencoj

  1. Artikolo en la reta eldono de la gazeto WAZ
  2. Surloka memorŝtono
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-01-22. Alirita 2014-04-20.
  4. Juda tombejo en la monumentolisto de la urbo Essen. Arkivita el la originalo je 2014-04-21. Alirita 2014-04-20.