Skoloj de Budhismo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{Budhismo}}
{{Budhismo}}
[[Dosiero:Buddhist_sects.png|eta|La distribuado de budhismaj skoloj]]
[[Budhismo]] estis kaj estas praktikata laŭ diversaj [[skolo]]j.
[[Budhismo]] estis kaj estas praktikata laŭ diversaj [[skolo]]j.



Kiel registrite je 05:50, 8 nov. 2021

Elekto de artikoloj pri
Budhismo



Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa ekesto
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

La distribuado de budhismaj skoloj

Budhismo estis kaj estas praktikata laŭ diversaj skoloj.

Skoloj

Yāna (Sanskrito kaj Palio por veturilo) estas metodo de spirita praktiko en budhismo kaj estas ĉefe uzita por paroli pri dividoj de pluraj skoloj de budhismo laŭ ilia tipo de praktiko.

La Dharmaguptaka (Sanskrito; ĉine 法藏部, pinjine Fǎzàng bù) estas unu el la dekok aŭ dudek skoloj de antikva budhismo, depende de la fonto. Onidire, ili originis el alia sekto, Mahīśāsaka. Dharmaguptaka havis gravan rolon en antikva Centra Azia kaj Ĉina Budhismo, kaj ilia Prātimokṣa (monaĥa regularo por bikŝuoj kaj bikŝuinoj) ankoraŭ estas uzataj en Orientaj Aziaj landoj ĝis hodiaŭ, inkluzive en Ĉinio, Vjetnamio, Koreio, kaj Japanio.

Korea budhismo distingiĝas de aliaj formoj de budhismo per sia peno solvi kion estas konsideritaj malkonsistoj en Mahajana budhismo. Koreaj bikŝuoj de frua korea budhismo kredis, ke la tradicioj, kiujn ili ricevis el fremdaj landoj estis interne malkonsistaj.

Japana budhismo estas la budhismo praktikita en Japanio ekde ĝia oficiala enkonduko en la jaro 552 K.E. laŭ la Nihon Shoki de Baekje, Koreio de bikŝuoj. Budhismo havis gravan influon ĉe la disvolviĝo de la japana societo kaj daŭras kiel influa aspekto de la kulturo ĝis hodiaŭ.

Mahajano (sanskrite kaj palie mahâyâna, "granda veturilo") estas skolo de la budhismo unue bazita sur la (nun perdiĝinta) sanskrita versio de la Tripitako, poste sur ties (ankoraŭ ekzistantaj) tradukoj ĉina (en Ĉinio, Koreio, Japanio kaj Vjetnamio) kaj tibeta (en Tibeto, Nepalo, Mongolio kaj Siberio). Grava koncepto por kompreni mahajanismon estas tiu de Bodhisatvo. Praĝnja paramito (sanskrite Prajñāpāramitā) povas esti tradukita kiel saĝperfektigado en Mahajana budhismo. Prajñāpāramitā signifas tiun perfektan manieron serĉi la naturon de realo, same kiel korpon de sutroj kaj la personigon de la koncepto en la bodisatvon konatan kiel la Granda Patrino (tibete Yum Chenmo).

Tibeta budhismo estas la formo de Budhismo en Tibeto, Mongolio kaj partoj de Ĉinio kaj Siberio; ĝin praktikas ankaŭ la kalmukoj en la eŭropa parto de Rusio kaj, ekde la fino de la 19-a jarcento, grupoj en la cetera Eŭropo kaj Ameriko. Alternative oni ankaŭ uzas la terminon Lamaismo, sed ĝi estis kontroversa kaj multaj tibettradiciaj budhanoj malakceptas ĝin.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Purlanda Budhismo.

Purlanda Budhismo (ĉine: 淨土宗, Jìngtǔzōng; japane 浄土仏教[1], Jōdo bukkyō; korea: 정토종, jeongtojong; vjetnama lingvo: Tịnh Độ Tông), konata ankaŭ kiel Amitabismo[2][3] esperantlingve, estas vasta skolo de mahajana budhismo kaj unu el la plej praktikataj tradicioj de budhismo en Orienta Azio. La Pura Lando estas tradicio de budhisma instruado, kiuj koncernas la budhon Amitabo. La tri ĉefaj tekstoj de la tradicio, konataj kiel la "Tri Purlandaj Sutroj", estas la Sutro de Senfina Vivo, la Sutro de Amitabo kaj la Sutro de Kontemplado. La praktikoj kaj konceptoj koncernantaj la Puran Landon troviĝas en la baza kosmologio de mahajana budhismo kaj estas grava elemento de la mahajanaj tradicioj de Ĉinio, Japanio, Koreio, Vjetnamio, kaj Tibeto. La termino "Purlanda budhismo" referencas kaj al la soteriologio de mahajana budhismo, kiuj plej bone kompreniĝas kiel la "Purlandaj tradicioj" aŭ "Purlandaj instruado," kaj al la apartaj Purlandaj sektoj disvolviĝintaj en Japanio.

Aliaj skoloj kaj sektoj estas Mahīśāsaka, Soto, Vaĝrajano, Teravado...

Greka BudhismoGrekbudhismo estas la kultura sinkretismo inter Helenisma kulturo kaj Budhismo, kiu disvolviĝis inter la 4a kaj la 5a jarcentoj en Baktrio kaj la Hinda subkontinento, koresponde al la teritorioj de nuntempaj Afganio, Taĝikio, Hindio, kaj Pakistano. Ĝi estis kultura konsekvenco de longa ĉeno de interagado kiu ekis pro grekaj enmigradoj en Hindion el la epoko de Aleksandro la Granda kaj ties posta sekvo.

La dalita budhisma movado (konsiderata kiel Navajana, t.e. nova skolo, de iuj Ambedkaranoj) estas movado de budhisma revivigado en Barato ekde la 19-a jarcento. Ĝi ricevis sian plej substancan impeton en 1956 de la voko de B. R. Ambedkar por la konvertiĝo de dalitoj al Budhismo por eskapi socion bazitan sur kasto, kiu konsideris ilin kiel la plej malaltajn en la hierarkio. Ambedkar rigardis Budhismon kiel manieron fini la baratan kastosistemon.

Budhismo kaj Esperanto

La Budhana Ligo Esperantista (BLE) estas ligo de geesperantistaj budhanoj el pluraj landoj. BLE refondiĝis dum la UK en Fortaleza 2002 kaj ĝis hodiaŭ estas aktiva.

Referencoj

  1. You Were Born For a Reason (el Retarkivo 20131029193452)
  2. Amidism, Britannica Online Encyclopedia
  3. Amidism The Columbia Encyclopedia