Upaniŝadoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Simileco al Okcidenta filizofio
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
La [[Upaniŝadoj]] estas bramanismaj sanktaj libroj de klasika [[hinduismo]].
La '''Upaniŝadoj''' estas bramanismaj sanktaj libroj de klasika [[hinduismo]].


La t.n. [[Monda Paca Preĝo]] estas bazita sur teksto el iu upaniŝado.
La t.n. [[Monda Paca Preĝo]] estas bazita sur teksto el iu upaniŝado.

Kiel registrite je 22:04, 10 nov. 2021

La Upaniŝadoj estas bramanismaj sanktaj libroj de klasika hinduismo.

La t.n. Monda Paca Preĝo estas bazita sur teksto el iu upaniŝado.

La Upaniŝadoj estas pli ol cent tekstoj verkitaj kelkajn jarcentojn (inter 600 kaj 200 a.K.). Ili estas la kvara kaj lasta parto de la Vedoj (la plej sanktaj verkoj de Hinduismo, estiĝintaj ekde 1500 aŭ 2000 a.K.). De la kvar partoj, la Upaniŝadoj estas la plej filozofia.

Kiel la tuta antikva hinda literaturo, ili estis verkitaj en sanskrito.

"Om Shanti Shanti Shanti" - Ĉi tiu frazo ankaŭ aperas origine en la Upaniŝadoj, la alvoko al paco, al dia silento, al eterna paco.

Simileco al Okcidenta filizofio

Pluraj akademianoj agnoskis paralelojn inter la filozofio de Pitagoro kaj Platono kaj tiu de la Upaniŝadoj, inkluzive siajn ideojn pri sciteorio (epistemologio), koncepto de justeco kaj vojo al savo, kaj la alegorio de Platono pri la kaverno.

Platona psikologio kun ĝiaj sekcioj de racio, spirito kaj apetito, ankaŭ similas al la tri gunaj en la hinda filozofio de Samkhya.

Tradukoj

en la 16-a jarcento, Dara Ŝiko, la islama sufisto, kiu estis filo de la mogola imperiestro Ŝah Ĝahan, tradukis la upaniŝadojn en la persan por trovi en ili elementojn de monoteismo, kiuj povus malfermi la vojon al mistika lingvo komuna al islamo kaj hinduismo. Tiu estis unua traduko de tiu verko al alia lingvo. Kaj nur en 1802 la Upaniŝadoj iĝis konataj en Okcidento, kiam franco Anquetil Duperron tradukis la persan tradukon de 50 Upaniŝadoj al la latina.