Giovanni Tortelli: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
obs tag
Linio 1: Linio 1:
{{Informkesto verkisto
{{Informkesto verkisto
|nomo =Johannes Tortellius
(1400-1466)
|nomo =Johannes Tortellius
(1400–1466)
|dosiero =Tortelli_Vocabularius_Gemma_vocabulorum_1495.jpg
|dosiero =Tortelli Vocabularius Gemma vocabulorum 1495.jpg
|priskribo ="Vocabularius optimus Gemma" ("Latina nederlanda vortaro"), verko eldonita de Johano Tortelo, en [[1495]], kiu estis granda kunlaboranto de la papo [[Nikolao la 5-a]] en la kreado de la [[Vatikana Biblioteko]].
|priskribo ="Vocabularius optimus Gemma" ("Latina nederlanda vortaro"), verko eldonita de Johano Tortelo, en [[1495]], kiu estis granda kunlaboranto de la papo [[Nikolao la 5-a]] en la kreado de la [[Vatikana Biblioteko]].
|dato de naskiĝo =[[1400]]
|dato de naskiĝo =[[1400]]

Kiel registrite je 03:15, 14 nov. 2021

Johannes Tortellius
(1400–1466)
"Vocabularius optimus Gemma" ("Latina nederlanda vortaro"), verko eldonita de Johano Tortelo, en 1495, kiu estis granda kunlaboranto de la papo Nikolao la 5-a en la kreado de la Vatikana Biblioteko.
"Vocabularius optimus Gemma" ("Latina nederlanda vortaro"), verko eldonita de Johano Tortelo, en 1495, kiu estis granda kunlaboranto de la papo Nikolao la 5-a en la kreado de la Vatikana Biblioteko.
Persona informo
Naskiĝo 1400
en Capolona, apud Arezzo, Italio
Morto 26-a de Aprilo 1466
en Arezzo, Italio
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Bolonjo
Universitato de Florenco
Profesio
Okupo bibliotekisto • renesanca humanisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giovanni Tortelli (1400-1466) estis itala humanisto, helenisto, gramatikisto, filologo kaj bibliotekisto. Li estis lernanto de Francesco Filelfo (1398-1481) en la "Universitato de Bolonjo".

Biografio

Dum sia infanaĝo, Tortelo faris la unuajn kontaktojn kun la humanisma kulturo en urbo Florenco. Aparte, li disvolvis fortan intereson pri la greka, kiun li lernis gvidata de Carlo Marsuppini (1399-1453) kaj Francesco Filelfo. Inter 1435 kaj 1437 li konatiĝis kun Vittorino da Feltre, en Mantovo, kie li plenumis kelkajn humanismajn studojn.

En 1433, li estis nomumita profesoro en la Studio de Florenco, nuna universitato. INter 1435 kaj 1437, li partoprenis en Studoj pri plibonigado de la greka lingvo en Konstantinopolo, kvankam li ne estis lernanto de Manuel Chrysoloras.[1] En 1445, li iĝis doktoro pri teologio en Bolonjo. En 1445, li helpis Tommaso Parentucelli en la kreado de la Vatikana Biblioteko. Ekde tiu ĉelo la Vatikana Biblioteko disvolviĝis.

En 1453, li iĝis abato en la komandoro de la Monaĥejo de Sankta Sebastiano, en Alatri. Li renovigis la malnovajn muregojn kaj poste pasigis la reston de sia vivo tie. En 1471, li dediĉis al la papo Nikolao la 5-a la verkon "Commentariorum grammaticorum de orthographia dictionum e graecis tractarum opus", en kiu li proponis liston da latinaj vortoj kun la origino el la greka.

Tortelli publikis ankaŭ kelkajn gramatikajn fragmentojn atribuitajn al la prediko "Duvius sermo" far Plinio la Maljuna kaj al Papiniano[2]. Ambaŭ estis fontoj por la verko "De litteris" far Priciano, latina gramatikisto kiu vivis en la 6-a jarcento, kaj verkis lernolibron pri studoj de la latina lingvo dum la Mezepoko.

Tortelo atribuis ankaŭ la ekzistadon de aliaj fragmentoj al iu greka gramatikisto nomata Partenio de Niceo. Sub la listero "Arĥimedo" oni povas trovis unu el la unuaj atestoj rilate al la nova humanisma tradukado pri la Arĥimedaj vidpunktoj, farita de Iacopo da San Cassiano (1395-1454) en la unua duono de la 15-a jarcento.

En la antaŭparolo de sia "Ortografio", li prezentis sian vidpunkton por renovigo de la idiomo kiel bazo por la kulturo, ekde la papa kortego, kies laboro havis grandegan influon kaj estis konsiderata komplementa al la "De linguae latinae elegantia" fare de Laŭrenco Valla.[3] Valla dediĉis sian verkon al Tortelo.

Tortelo estis amiko de Laŭrenco Valla kaj ambaŭ estis pioniroj en la studo pri la latina lingvo. Li profitis el la vasta konado pri la praaj aŭtoroj tiam konataj. Kune kun la papo Nikolao la 5-a, Tortelo proponis la disponeblecon de la grekaj manuskriptoj, samkiel latinajn tradukaĵojn de pluraj grekaj aŭtoroj, kiujn li eĉ uzis en la komponado de sia ĉefa verko la "Orthographia".

Rilate al Teokrito, multaj el liaj citaĵoj ŝajne montras malpli sisteman studon kompare kun aliaj klasikuloj tiaj kiaj Homero, HerodotoHeziodo. Certe li legis Teokriton, ĉefe por kapti la leksikajn, gramatikajn kaj ortografiajn datumojn kiujn li bezonis por studi la latinajn poetojn, speciale Ovidio kaj Vergilio.

"De orthographia", verko publikigita en 1471, en Venecio.

Verkaro

• Vitae parallelae : mit Vita des Hannibal ... inter 1471 kaj 1499.
• Ioannis Tortellii Arretini Commentariorum grammaticorum de orthographia dictionum e graecis tractarum prooemium incipit ad sanctissimum Patrem Nicolaum Quintum Pontificem Maximum, Venecio 1471
• Nestoris Dionisii Nouarie[n]sis ordinis Minorum Liber primus foeliciter incipit 1479
• Arretini Commentariorum grammaticorum de orthogrphia [sic] dictionum e Graecis tractarum liber primus incipit, 1480
• De orthographia dictionum e Graecis tractarum 1484
• Vocabularius optimus Gemma vocabulorum merito dictus Quia duobus milibus optimorum vocabulorum maior est priori gemmula et multo correctior 1495
• Aretini orthographia 1501
• Orthographia opulculum confumatislimum 1502
• Catholicon, seu Universale vocabularium ac summa grammatices F. Johannis Genuensis ... nuper a magistro Petro Egidio ex parte auctum et recognitum, ac nunc demum ab Jodoco Badio Ascensio ... Accessit ... quem Cornucopiam dicunt, Calepino 1514
• De medicina et medicis, eldonita en la angla, latina kaj itala, Milano, 1954
• Roma antica, 1999

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj