Miĥeil Saakaŝvili: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo |
Amikeco (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 28: | Linio 28: | ||
== Elmigrado al Nederlando == |
== Elmigrado al Nederlando == |
||
Saakaŝvili loĝas en Nederlando depost la 14-an de februaro 2018. Li povis akiri restadpermeson surbaze de familia reunuiĝo, ĉar lia edzino estas nederlandanino, la [[Nederlando|nederlanda]] [[Sandra Roelofs]]. Jam en decembro 2017 Nederlando montris sian pretecon akcepti la eks-prezidenton<ref>(nl) ''[https://nos.nl/artikel/2217162-michail-saakasjvili-vestigt-zich-in-nederland-na-uitzetting-oekraine.html Michail Saakasjvili vestigt zich in Nederland na uitzetting Oekraïne]'', nos.nl, la 14-an de februaro 2018.</ref>. En Nederlando li daŭrigis siajn agadojn por la ukraina opozicio<ref name=":1" />. {{projektoj}} |
Saakaŝvili loĝas en Nederlando depost la 14-an de februaro 2018. Li povis akiri restadpermeson surbaze de familia reunuiĝo, ĉar lia edzino estas nederlandanino, la [[Nederlando|nederlanda]] [[Sandra Roelofs]]. Jam en decembro 2017 Nederlando montris sian pretecon akcepti la eks-prezidenton<ref>(nl) ''[https://nos.nl/artikel/2217162-michail-saakasjvili-vestigt-zich-in-nederland-na-uitzetting-oekraine.html Michail Saakasjvili vestigt zich in Nederland na uitzetting Oekraïne]'', nos.nl, la 14-an de februaro 2018.</ref>. En Nederlando li daŭrigis siajn agadojn por la ukraina opozicio<ref name=":1" />. {{projektoj}} |
||
== En Kartvelio denove == |
|||
Aŭtune de la jaro 2021 Saakaŝvili provis neleĝe eniri teritorion de Kartvelio, ĉe kiu provo lin arestis la polico. Ĉar li jam estis pli frue kondamnita al malliberigo pro diversaj krimoj, li estis sendita al malliberejo, kie li komencis malsatan strikon. Kiel evidentiĝis, li tamen manĝetis kaj uzis vitaminojn por pli facile elteni la malsaton. Malgraŭ tio oni konstatis danĝeran staton de la sano kaj la 20an de novembro 2021 transportis la eksan prezidenton al militista malsanulejo en [[Gori]]<ref>[https://www.rbc.ru/rbcfreenews/619817609a79475f5a23675d Саакашвили перевели из тюремной больницы в военный госпиталь в Гори]</ref>. |
|||
== Vidu ankaŭ == |
== Vidu ankaŭ == |
||
[[Kartvelio]] |
* [[Kartvelio]] |
||
== Eksteraj ligiloj == |
== Eksteraj ligiloj == |
||
(ukr) [https://www.youtube.com/user/SaakashviliMikheil Mikheil Saakashvili's ĉe YouTube] |
* (ukr) [https://www.youtube.com/user/SaakashviliMikheil Mikheil Saakashvili's ĉe YouTube] |
||
⚫ | |||
⚫ | |||
== Referencoj == |
== Referencoj == |
||
<references /> |
<references /> |
||
{{Ĝermo|biografio}} |
|||
{{Bibliotekoj}} |
{{Bibliotekoj}} |
Kiel registrite je 03:03, 25 nov. 2021
Miĥeil Saakaŝvili | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1967 (56-jaraĝa) en Tbiliso |
Lingvoj | kartvela • rusa • angla • ukraina • franca |
Ŝtataneco | sen valoro • Sovetunio • Kartvelio • Ukrainio • Ukrainio |
Alma mater | George Washington University Law School • Columbia Law School • Institute of International Relations of Taras Shevchenko National University of Kyiv • Universitato de Strasburgo • Haga Akademio de Internacia Juro • Universitato de Miami • Universitato Kolumbio • Universitato George Washington • Eŭropa Universitat-Instituto |
Subskribo | |
Familio | |
Patrino | Giuli Alasania |
Edz(in)o | Sandra Roelofs |
Okupo | |
Okupo | juristo • politikisto • advokato • televida prezentisto |
TTT | |
Retejo | http://saakashvilimikheil.com |
Miĥeil SAAKAŜVILI, alilingve ankaŭ Micheil Saakasjvili (kartvele მიხეილ სააკაშვილი, ukraine: Міхеіл Саакашвілі), naskiĝis la 21-an de decembro 1967 kaj estis prezidento de Kartvelio en 2004-2013 jaroj.
Edukado
En Ukrainio li studis ĉe la Kievan Instituton de Internaciaj Rilatoj kaj flue parolas la ukrainan lingvon[1]. Poste li studis en Universitato Kolumbio (Novjorko, Usono). Poste li doktoriĝis en Universitato Vaŝingtono (federacia distrikto Kolumbio).
Poste Saakaŝvili studis kaj laboris en Eŭropo (Francio, poste Norvegio). En 1995 li revenis al Tbiliso laŭ invito de Zurab Ĵvania, kiu nome de la tiama prezidento Eduard Ŝevardnadze serĉis talentajn junulojn por refreŝigi politikan eliton de la ŝtato.
Politika kariero
Saakaŝvili gajnis la balotojn en Kartvelio post paca ribelo, konata kiel la Revolucio de la Rozoj en 2003. Post la unua elekto li estis unu el la plej junaj ŝtatestroj de la mondo. Li estis ankaŭ prezidento de Kartvelio dum la kvintaga milito kun Rusio en 2008.
En novembro 2013, Giorgi Margvelashvili sukcedis Saakaŝvili kiel prezidenton. Depost tiam li ĉefe pasigis sian tempon en Usono kaj Ukrainio. En Kartvelio mem Saakashvili estas serĉata rilate al la atakoj kontraŭ televidaj kanaloj kaj la subpremo de kontraŭregistaraj manifestacioj en novembro 2007, pro kiuj li povus esti kondamnita al kvin ĝis ok jaroj da malliberejo.
En oktobro 2021, Miheail Saakaŝvili, estis arestita post kontraŭleĝa reveno al sia lando, post ekzilo ekster Kartvelio ekde 2013. Geston li klarigis per sia volo batali kune kun siaj samlandanoj en la lando.
Guberniestro en Ukrainio
En 2015 Miĥeil Saakaŝvili fariĝis guberniestro de Odeso (Ukrainio) kaj kiu okaze de tio ricevis la ukrajnan ŝtatanecon. Ĉar koruptado ne nur en Kartvelio, sed ankaŭ en Odeso estis granda problemo[2], Saakaŝvili ankaŭ volis tie lukti kontraŭ korputon, sed en novembro 2016 li devis rezigni pri lia lukto, ĉar li ne sukcesis haltigi la koruptadon[3]. Saakaŝvili iĝis sennacieca, ĉar li ne nur perdis la naciecon en Kartvelio, sed ankaŭ tiun kiun li obtenis en Ukrainio,
Reakiro de la ukraina civitaneco
Fine de majo 2019, Saakaŝvili reakiris al ukrainan civitanecon per dekreto de la nova prezidento Zelensky[4]. Zelenskiy riparis la ukrainan civitanecon de Saakaŝvili kiel unu el siaj unuaj oficialaj agoj kiel nova prezidento de Ukrainio.
Saakaŝvili volis anstataŭigi prezidenton Poroŝenkon en postaj balotoj, akuzinte la prezidenton rezigni pri siaj promesoj elradikigi koruptadon kaj efektivigi reformojn dum la Maidanaj protestoj en 2014, kiuj eksigis pro-Kremlan gvidanton[1].
En 2020 Saakaŝvili revenis kiel konsiliiston de Zelenskiy, ĉar kun la kronvirusa-pandemio Zelenskiy ricevis "klaran mandaton de la ukrainia loĝantaro purigi la koruptadon, kiun heredis Ukrainio, kaj kontraŭstari la interesojn de la oligarkoj"[5]. En Ukrainio ekzistas eĉ 'muzeo pri koruptado' (ukraine: Mezhyhirya), iama privata loĝejo de Viktor Janukoviĉ en la vilaĝo Novi Petrivtsi, distrikto Viŝhorod, regiono Kievo[6].
Elmigrado al Nederlando
Saakaŝvili loĝas en Nederlando depost la 14-an de februaro 2018. Li povis akiri restadpermeson surbaze de familia reunuiĝo, ĉar lia edzino estas nederlandanino, la nederlanda Sandra Roelofs. Jam en decembro 2017 Nederlando montris sian pretecon akcepti la eks-prezidenton[7]. En Nederlando li daŭrigis siajn agadojn por la ukraina opozicio[4].
En Kartvelio denove
Aŭtune de la jaro 2021 Saakaŝvili provis neleĝe eniri teritorion de Kartvelio, ĉe kiu provo lin arestis la polico. Ĉar li jam estis pli frue kondamnita al malliberigo pro diversaj krimoj, li estis sendita al malliberejo, kie li komencis malsatan strikon. Kiel evidentiĝis, li tamen manĝetis kaj uzis vitaminojn por pli facile elteni la malsaton. Malgraŭ tio oni konstatis danĝeran staton de la sano kaj la 20an de novembro 2021 transportis la eksan prezidenton al militista malsanulejo en Gori[8].
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- (ukr) Mikheil Saakashvili's ĉe YouTube
- (en) Mikheil Saakashvili, plena biografio
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 (en) Sergei Karazy, Margaryta Chornokondratenko, Saakaŝvili planas unuigi ukrainan opozicion kontraŭ prezidento, Reuters, la 11-an de septembro 2017
- ↑ Ukrainio rangas la 131-an lokon sur entute 176 landoj en la korupto-indekso de Transparency International. Kartvelio kiu komence de la 21-a jarcento rangis tute sube, kompare situas nun en la 44-a loko.
- ↑ (en) Natalia Zinets & Alexei Kalmykov, 'Quitting as Regional Governor, Saakashvili hits out at Urkaine's Poroshenko[rompita ligilo]', Reuters.
- ↑ 4,0 4,1 (nl) Saakaŝvili reakiras ukrainan civitanecon, nrc.nl, la 28-an de majo 2019
- ↑ (en) Ilya Zhegulev, Ukraine must drain corruption swamp, Saakashvili says in latest comeback, Reuters, la 8-an de majo 2020, alirite la 20-an de eptembro 2020.
- ↑ (nl) Erika Fatland, De Grens (La landlimo), p. 483-485, De Geus, 2019, ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen - Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj - vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).
- ↑ (nl) Michail Saakasjvili vestigt zich in Nederland na uitzetting Oekraïne, nos.nl, la 14-an de februaro 2018.
- ↑ Саакашвили перевели из тюремной больницы в военный госпиталь в Гори