Barbado: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Moldur (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 24: | Linio 24: | ||
| landkodo = BB |
| landkodo = BB |
||
| tel = +1-246 |
| tel = +1-246 |
||
| politika sistemo = [[Parlamento|Parlamenta]] [[demokratio]] kaj [[ |
| politika sistemo = [[Parlamento|Parlamenta]] [[demokratio]] kaj [[respubliko]] |
||
| ŝtatestro = [[Sandra Mason]] |
| ŝtatestro = prezidanto [[Sandra Mason]] |
||
| ĉefministro = [[Mia Mottley]] |
| ĉefministro = [[Mia Mottley]] |
||
| nacia tago = [[30-a de novembro]] |
| nacia tago = [[30-a de novembro]] |
||
Linio 31: | Linio 31: | ||
| de kiu = [[Unuiĝinta Reĝlando|Britio]] |
| de kiu = [[Unuiĝinta Reĝlando|Britio]] |
||
| esperanto-asocio = |
| esperanto-asocio = |
||
| MEP = [[Usona dolaro|$]]6,175 |
| MEP = [[Usona dolaro|$]]6,175 [[miliardo]]j |
||
| MEP jaro = 2010 |
| MEP jaro = 2010 |
||
| MEP pokapa = $ 22 296 |
| MEP pokapa = $ 22 296 |
Kiel registrite je 11:59, 1 dec. 2021
Barbado aŭ Barbadoso (angle Barbados) estas insula ŝtato kaj respubliko, unu el la Malgrandaj Antiloj. Ĝi situas en Norda Atlantiko, 100 km oriente de la Kariba Maro kaj la Alventaj Insuloj.
Barbadon enloĝis kariboj ekde la 13a jarcento, kaj antaŭe aliaj amerikaj indiĝenoj. Portugalio pretendis pri la insulo inter 1532 kaj 1536, nomante ĝin "Os Barbados" (esperante: "La barbuloj"), sed la Portugaloj ĝin forlasis ĉirkaŭ 1610, kaj en 1625, anglaj maristoj pretendis la insulon por Anglio, poste Britio. Barbado sendependiĝis disde Britio en 1966, kaj iĝis parto de la Komunumo de Nacioj
Barbado estas ĉefa ircelo de turistoj en la Karibio, kaj turismo estas ĝia ĉefa industrio. Ĝi estas ankaŭ la plej disvolviĝinta lando en la regiono, kaj, je 2010, la nura lando en la regiono kiu nomiĝas "Evoluinta lando" per la IMF.
Etimologio
La etimologio de la nomo "Barbado" ne estas certa.
La insulo aperis en hispanaj mapoj je 1511, nomiĝis kiel Isla de los Barbados.[1] Tio kredeble estas hispana traduko de portugala nomo, ĉar la unua eŭropanoj kiuj malkovris la insulo estis portugalia maristoj. Kiam portugalia esploristo Pedro a Campos formale pretendis posedrajton de la insulo en 1536, li nomis ĝin kiel Ilha Barbados aŭ Ilha de os Barbados.
La nomo Ilha de os Barbados (aŭ Isla de los Barbados) ne klaras. Ĝi signifas insulo de la barbhavaj, sed ne klaras kiu havas la barbojn aŭ kio la barboj estas. Tradicie, estis kredita, ke "la barbhavaj" aludas la barbhavan figarbon (ficus citrifolia), kiu havas pendantajn radikojn kiu similas barbojn.[2] Sed ankaŭ eblas, ke "la barbhavaj" aludas la indiĝenan popolon kariboj, kiu havis barbojn kaj estis danĝeraj batalistoj kaj kanibaloj kiujn la Eŭropanoj timis.[3]
Kiam britaj maristoj pretendis posedrajton de la insulo en 1625, ili nomis la insulon simple kiel Barbados. Tiu ankoraŭ estas la angla nomo hodiaŭ.
Paroĥoj
Barbado konsistas el 11 paroĥoj:
|
Sankta Mikaelo kaj Krista Kirko estas la plej loĝataj paroĥoj. Kune ili havas pli ol duono de la loĝantaro. La ĉefurbo, Briĝurbo, situas en la okcidento de Sankta Mikaelo. La ĉefa flughaveno, Internacia Flughaveno Grantley Adams situas en la sudo de Kristo Kirko.
Sankta Filipo kaj Krista Kirko estas la plej grandaj paroĥoj. Kune ili estas pli ol kvarono de la insulo.
Sankta Georgo kaj Sankta Tomaso situas en la mezo de la insulo, kaj estas la nuraj paroĥoj sen marbordoj. Sankta Petro estas la nura paroĥo kiu havas du marbordojn.
Politiko
La Guberniestro ĝenerala (Governor General) estis la reprezentanto en Barbado de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, iam la ŝtatestro de Barbado. En la 30-a de novembro 2021 Barbado iĝis respubliko, kun Sandra Mason anstataŭante la reĝinon Elizabeton kiel ŝtatestro.[4]
Ekstera politiko
Barbado apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.
Alia informo
- Landkodo: BB.
- Areo: 431 km2
- Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
- Ŝtatestro: Sandra Mason
- Ĉefministro: Mia Mottley
- Ĉefurbo: Briĝurbo (angle: Bridgetown).
- Loĝantaro: 300 mil (1996).
- Ŝtatlingvo: angla.
- Kredantoj: protestantoj.
- Eksporto: sukero, kemiaĵoj, vesto.
- Pokapa GNP: 6.560 $.
- Valuto: barbada dolaro.
- Historio: Brita kolonio de 1627. Rajton de memregado akiris en 1961. Sendependa ŝtato kaj membro de Brita Komunumo de 1966.
Referencoj
- ↑ Chabon, Ben (2000). Barbados. World Statesmen.org. Alirita 2011-01-10.
- ↑ History of Barbados. Barbados Tourism Encyclopedia. Alirita 2011-01-10.
- ↑ Barbados :: History. Encyclopedia Britannica. Alirita 2011-01-10.
- ↑ Ernie Seon (EFE), Barbados se convierte en república y se despide de Isabel II 30 de Novemnro 2021, Alirita la 1an de Decembro 2021.
Eksteraj ligiloj
- http://www.barbados.gov.bb
- http://www.totallybarbados.com/
- http://www.accessbarbados.com/ Arkivigite je 2018-08-05 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.barbadosparliament.com/
- http://www.visitbarbados.org/
|