Ludmila de Bohemio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 46: | Linio 46: | ||
[[Dosiero:Escape of Saint Ludmila.jpg|thumb|Sankta Ludmila estas forveturanta el Prago al Tetín, [[Biblio de Velislav]], ĉirkaŭ la jaro 1340]] |
[[Dosiero:Escape of Saint Ludmila.jpg|thumb|Sankta Ludmila estas forveturanta el Prago al Tetín, [[Biblio de Velislav]], ĉirkaŭ la jaro 1340]] |
||
La konflikto inter ambaŭ virinoj verŝajne koneksis kun evoluo de la internacia situacio, kiam la potenco transŝoviĝis el la bavaria duklando al [[Saksio]]. En la jaro 921 [[Listo de bavariaj regantoj|bavaria duko]] [[Arnulf de Bavario|Arnulf]] agnoskis la orientfrankan reĝan titolon de [[Henriko la Birdisto]] kaj per tio li ankaŭ fakte agnoskis la transŝovon de potenco en Saksion. Bohemio, kiu ĝis tiu tempo staris en la flanko de [[Bavario]], kun maltrankviĝo observis la agreseman politikon rilate al serboj en nordokcidento, devis decidiĝi, kian politikon plu observi. |
La konflikto inter ambaŭ virinoj verŝajne koneksis kun evoluo de la internacia situacio, kiam la potenco transŝoviĝis el la bavaria duklando al [[Saksio]]. En la jaro 921 [[Listo de bavariaj regantoj|bavaria duko]] [[Arnulf de Bavario|Arnulf]] agnoskis la orientfrankan reĝan titolon de [[Henriko la Birdisto]] kaj per tio li ankaŭ fakte agnoskis la transŝovon de potenco en Saksion. Bohemio, kiu ĝis tiu tempo staris en la flanko de [[Bavario]], kun maltrankviĝo observis la agreseman politikon rilate al serboj en nordokcidento, devis decidiĝi, kian politikon plu observi. |
||
Estas verŝajne, ke [[Drahomíra ze Stodor]] prefere aktiviĝis por kunlaborado kun Saksio eĉ spite al risko de limigo de la relative sendependa posteno de Bohemio, Ludmila verŝajne kredis en plua orientado al [[Bavario]], eĉ kiam malplifortigita. Laŭ historiisto [[Dušan Třeštík]] devis persvadi Ludmilon pastro [[Pavel (pastro)|Pavel]], por ke ŝi realigu subiĝon de Bohemio per alianco de la bavaria duko Arnulf kaj orientfranka reĝo Henriko la 1-a.<ref>Třeštík (2006), p. 369</ref> La politika konflikto estis laŭ la legendo [[Fuit in provincia Boemorum]] kompletigita per murdo de Ludmila la 15-an de septembro 921 en burgejo [[Tetín (burgejo)|Tetín]]. (Aŭ la 16-an de septembro – festata ŝia festotago, la unuaj mencioj en kalendaro de episkopo de Olomouc, [[Jindřich Zdík]] el la jaro 1137.) Historiistoj indikas, ke Ludmila estis sufokigita (laŭ la legendo per propra vualo; klopodo pri tio, por ke ŝi ne estu kanonigita kaj ne estu verŝita ŝia sango per glavo) de [[Tunna kaj Gommon]] (kies nomojn indikas [[legendo de Kristián]]<ref>Třeštík 2006, p. 148</ref>), verŝajne [[varengoj]]. Ili uzis al sia krimo koltukon, kiu pli poste fariĝis simbolo de sankta Ludmila. |
|||
== Honorigo == |
== Honorigo == |
Kiel registrite je 14:08, 1 dec. 2021
Ludmila de Bohemio | ||
---|---|---|
Ĉeĥa princino | ||
Sankta Ludmila, eltranĉo el Votiva bildo de Jan Očko z Vlašimi
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 860 en Mělník | |
Morto | 15-an de septembro 921 (61-jaraĝa) en Tetín | |
Mortis pro | strangolado • hommortigo vd | |
Tombo | St. George's Basilica vd | |
Familio | ||
Patro | Slavibor vd | |
Edz(in)o | Bořivoj la 1-a vd | |
Infanoj | Spytihněv la 1-a • Vratislav la 1-a vd | |
Profesio | ||
Okupo | aristokrato vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Ludmila (ĉirkaŭ 860[1] – la 15-an de septembro 921,[1] burgejo Tetín) estis edzino de la unua historie dokumentita Přemyslido, princo Bořivoj la 1-a, patrino de princo Vratislav la 1-a, avino de sankta Venceslao kaj kronologie la unua ĉeĥa sanktulino.
Sankta Ludmila estas unu el la ĉefaj antaŭuloj de la ĉeĥaj regantoj kaj ĉeĥaj reĝinoj. Dum ŝia vivo estis metitaj bazoj al kristanigo de Bohemio kaj ankaŭ bazoj dela potenco de Přemyslidoj. Ŝia vivo estis priskribita en vico da legendoj pri la ĉeĥa historio en la 9-a kaj la 10-a jarcentoj.
Vivo
Pri la deveno de Ludmila ekzistas du versioj, laŭ Legendo de Kristián ŝi estis filino de Slavibor, pŝovana princo, kio estis malnova markigo de Mělník. Laŭ malnovslovjena legendo ŝi devenis el serba lando. En la frua junaĝo ŝi estis edukata kiel paganino, kiu alportis oferojn al la slavaj dioj.
Geedziĝo kun Bořivoj la 1-a
Přemyslidoj verŝajne tiutempe ne estis ununuraj grava dinastio en Bohemio. Eble dank' al la subteno de grandmoraviaj princoj, sed precipe aliom post ioma konstruado de la potenca posteno ili akiris pozicion de la plej signifa dinastio. Přemyslidoj priregis mezbohemian spacon kaj per potencemaj invadoj ilia influo plifortiĝis. Ni konas ununurajn du pli certe dokumentitajn potencemajn centrojn nur el spaco de suda kaj nordookcidenta Bohemio.
Estas verŝajne, ke la iompostiomaj eliminadoj de la princaj familioj en Bohemio ne okazis sole helpe de perforto. Sian rolon estis okazanta ankaŭ geedziĝa politiko, kies ekzemplo estas geedziĝo de Ludmila kaj Bořivoj. Ludmila enpaŝis en la geedzecon proksimume kiel la dekkvarjara aŭ la dekkvinjara en la jaro 874 aŭ en 875.[1]
En la jaro 875 naskiĝis la plej aĝa filo de la princa geopo Spytihněv.[1] Ludmila naskis dum proksimume dek kvar jaroj de la geedzeco minimume ses infanojn (tri filojn kaj tri filinojn – ne estas enkalkulitaj eventualaj idoj, kiuj mortis en suĉinfana aĝo kaj kiujn la fontoj ne indikis).[2] Konataj estas sole la nomoj de du filoj Spytihněv 875–915 kaj Vratislav ĉirkaŭ 888–921[1]), el kiuj ambaŭ pli poste sidiĝis sur princa trono.
Princino
Dum la vivo de Ludmila okazis revoluciaj eventoj, kiuj havis principan influon al estiĝo de la ĉeĥa ŝtateco. Unu el tiuj ĉefaj estis akcepto de kristanismo. Kun sia edzo Bořivoj la 1-a ili akceptis en la jaro 882 bapton en Moravio rekte el la manoj de la slava heroldo, ĉefepiskopo Metodo. Laŭ la legendoj Metodo baptis je iom pli poste ankaŭ Ludmilon en Bohemio. La akcepto de kristanismo ebligis al Přemyslidoj akiri la politikaj superon kaj superregadon super la ceteraj tribaj princoj en Bohemio.
Oni supozas, ke post la morto de sia edzo ŝi ne foriris en izolecon, kiel estis kutima sorto de la vidvinoj, sed ŝi partoprenis en la publika agado, per kio ŝi meritis pri transiro de la regado al siaj filoj, kiuj estis en tempo de la morto de sia parto ankoraŭ neplenkreskaj. Bohemio falis por mallonga tempo sub rekta regado de grandmoravia princo Svatopluk.
La veno de Spytihněv la 1-a al la princa trono laŭtempe proksimume transkovriĝis kun la morto de Svatopluk iam en la jaro 894.[1] Poste la naskiĝanta ĉeĥa ŝtato dekatenis sin de Granda Moravio kaj komencis orientiĝi al orientfranka regno, precipe al Bavario.
En la jaro 915 princo Spytihněv mortis kaj lia sekvanto fariĝis pli juna frato Vratislav la 1-a[1] Ankoraŭ dum la vivo de sia filo Vratislav ŝi edukis siajn nepojn Venceslaon kaj Boleslavon. Post la morto de Vratislav en la jaro 921 verŝajne la triba kunveno decidis pri divido de la potenco inter Ludmila kaj ŝia bofilino Drahomíra. En la zorgon de Ludmila estis komisiita la edukado de la estonta princo, Drahomíra male estis en la tempon de lia veno reprezentonta lin.[3]
Disputo kun Drahomíra kaj la morto
La konflikto inter ambaŭ virinoj verŝajne koneksis kun evoluo de la internacia situacio, kiam la potenco transŝoviĝis el la bavaria duklando al Saksio. En la jaro 921 bavaria duko Arnulf agnoskis la orientfrankan reĝan titolon de Henriko la Birdisto kaj per tio li ankaŭ fakte agnoskis la transŝovon de potenco en Saksion. Bohemio, kiu ĝis tiu tempo staris en la flanko de Bavario, kun maltrankviĝo observis la agreseman politikon rilate al serboj en nordokcidento, devis decidiĝi, kian politikon plu observi.
Estas verŝajne, ke Drahomíra ze Stodor prefere aktiviĝis por kunlaborado kun Saksio eĉ spite al risko de limigo de la relative sendependa posteno de Bohemio, Ludmila verŝajne kredis en plua orientado al Bavario, eĉ kiam malplifortigita. Laŭ historiisto Dušan Třeštík devis persvadi Ludmilon pastro Pavel, por ke ŝi realigu subiĝon de Bohemio per alianco de la bavaria duko Arnulf kaj orientfranka reĝo Henriko la 1-a.[4] La politika konflikto estis laŭ la legendo Fuit in provincia Boemorum kompletigita per murdo de Ludmila la 15-an de septembro 921 en burgejo Tetín. (Aŭ la 16-an de septembro – festata ŝia festotago, la unuaj mencioj en kalendaro de episkopo de Olomouc, Jindřich Zdík el la jaro 1137.) Historiistoj indikas, ke Ludmila estis sufokigita (laŭ la legendo per propra vualo; klopodo pri tio, por ke ŝi ne estu kanonigita kaj ne estu verŝita ŝia sango per glavo) de Tunna kaj Gommon (kies nomojn indikas legendo de Kristián[5]), verŝajne varengoj. Ili uzis al sia krimo koltukon, kiu pli poste fariĝis simbolo de sankta Ludmila.
Honorigo
Sankta | ||
Ludmila de Bohemio | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 860 en Mělník | |
Morto | 15-an de septembro 921 (61-jaraĝa) en Tetín | |
Mortis pro | strangolado • hommortigo vd | |
Tombo | St. George's Basilica vd | |
Familio | ||
Patro | Slavibor vd | |
Edz(in)o | Bořivoj la 1-a vd | |
Infanoj | Spytihněv la 1-a • Vratislav la 1-a vd | |
Profesio | ||
Okupo | aristokrato vd | |
Sanktulo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |