László Pásztor: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{unua}}
{{Unua}}
{{Informkesto esperantisto}}
{{Informkesto homo}}
'''László PÁSZTOR''' estis hungara [[esperantisto]], kiu tradukis hungaran literaturon al [[Esperanto]].
'''László PÁSZTOR''' estis hungara [[esperantisto]], kiu tradukis hungaran literaturon al [[Esperanto]].



Kiel registrite je 00:24, 13 dec. 2021

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
László Pásztor
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1940 (1940-12-10) (83-jaraĝa)
en Körösladány
Lingvoj hungaraEsperanto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto • ĝardenkulturisto
vdr

László PÁSZTOR estis hungara esperantisto, kiu tradukis hungaran literaturon al Esperanto.

Vivo

László Pásztor naskiĝis la 10-an de Decembro 1940 ĉe la rivero Körös apud la setlejo Kőrösladány, en Hungarujo, kiel la tria infano de la geedzoj Julio Pásztor kaj Margareta Zsótér.

Sekvante la ekzemplon de la tre amata patro – kiu estis la ekonomia gvidanto de la terbieno de la grafo Holyos – ankaŭ li elektis la profesion por okupiĝi pri plantoj. Post la mezlernejaj jaroj li plulerninte finis unue la ĝardenistan ĉeflernejon en urbo Nyíregyháza. Poste li plu studis en Gödöllő kaj ricevis diplomon por instrui siajn fakajn temojn. Li estiĝis ĝardenisto (pri vinberkulturo-vinfaristo, ĝenerala fruktokultivanta) fabrik-inĝeniera instruisto. Li fine estis dungita kiel instruisto ĉe la Agrikultura kaj Nutraĵindustria Faka Mezlernejo en la urbo Miskolc kie li instruis ĝis sia pensiuliĝo.

Li edziĝis kun la same esperantista f-ino Adrienne Földi en 1975, kun kiu lia poresperanto-movado estiĝis unu, ja de tiam ili finis ĉian movadan aranĝaĵon kune. Inter ili estis gastoakceptadoj enurbaj eĉ regionaj, esperantaj libroekspozicioj, florkronadoj de tomboj de la unuaj grandaj esperantistoj ktp.

Esperanto

László Pásztor ekkonis la internacian lingvon Esperanto en 1969, de Stefano Pál kaj d-ro Francisko Jáki: elstaraj lingvoinstruistoj de la hungarlanda Esperanto-movado. Kelkajn jarojn poste li gajnis la diplomon por instrui Esperanton. Lia konvinkiĝo estis, ke per ĉi tiu lingvo malfermiĝis por li la vasta mondo. En la Departementa Sindikata Kulturdomo nomita Sándor Rónai (Aleksandro Ronai) li estis fakronda gvidanto, poste junulara sekretario de la kulturdoma esperanto-rondo nomita „Ora Duopo doktoro Kalocsay-Baghy”, levanta li la kulturan nivelon de ties membraro. Li ne gvidis multajn esperanto-kursojn, ĉar lia unua movada celo estis per tradukado pludoni la perlojn de la hungara literaturo. Lia ideo estas: „La homa scio nur tiam estiĝos utila, se ni transdonos ĝin al aliuloj”. Li agis ĉiam tiusence.

Tradukoj

Li tradukis unue ĉiuspecan interesaĵon en la hungara-esperantolingva reta ĵurnalo {Északmagyarországi Hír} (“Nordhungaria Informo”), kies redaktoro li estis ekde 2005. Per tiuj paĝoj li volis kunpreni la restintajn membrojn de la pli frue jam disiĝinta, fame bone funkcianta Esperanto-klubo, akiri novajn membrojn al estigota nova klubo. Nova klubo ne fondiĝis, sed la kunpreno tamen sukcesis kaj li akiris multajn simpatiantojn por la Esperanto-movado.

Li esperantigis kaj origine en Esperanto verkis artikolojn pri Hungario, pri Miŝkolco kaj la verkon de la Miŝkolca aŭtorduopo:

  • Piroŝka Ĉorba kaj Vilhelmo Fedor: Miŝkolcaj Legendoj, kies rakontoj aperis en la supre menciita retgazeto. Lia sekva tradukaĵo estis de
  • Karlo Sziklavári: Historio de la muzikarto de la Miŝkolca teatra vivo. Ġi aperis same en la retgazeto N.H.I. Poste aperis samloke de li tradukite la de reformacia libro
  • Julio Novotny: Preĝejo sur la monto Avaŝ. Ilin sekvis la junulara romano de
  • Emeriko Farkas: Mi trapasas la „Király - hágo”-n pordegon de Transilvanio, ĉe MAS en 2015 (ISBN 978-2-36960-031-2). Lia sekva verko estis la post duono (de Pál) verkita verketo pri la 100 jaroj de la Miŝkolca Esperanto-Movado. Aperjaro 2013:
  • Stefano Pál – Ladislao Pásztor: Fragmentoj el Historio de Esperanto-Movado en Miŝkolc, eldonita de la Eldonejo Holnap Magazin. Lia sekve eldonita tradukaĵo estis la historia romano de:
  • Géza Gárdonyi: La homo nevidebla, aperinta en la Hungara Elektronika Biblioteko, ĉi tie
  • Turisma-n Vojaĝlibro- n li verkis en Esperanto kune kun sia edzino pri historioj de nordhungariaj setlejoj. Ties ekzemplerojn ricevis donace la 50 membroj de pola esperantista grupo vizitanta ekskursante en Abaújszántó, Encs, Miŝkolc en 2008, atenditaj de la geedzoj Pásztor kaj de la du honoraj prezidantoj de HEA: D-roj Georgo Nanovfszky kaj Andreo Dudich salutantaj la polan esperantistan grupon nome de la HEA. El tiu libro du historioj videblas sur la paĝo de la Hungarlanda Esperanto-Asocio: [www.hungario.hu]
  • Li esperantigis krome:
    • historiojn de preĝejoj de Miŝkolc – inter ili ankaŭ de la sonorilturo kaj tombejo, la eldonaĵon pri la miŝkolca Ortodoksa Eklezia Muzeo, prospekton pri la Greka Katolika Preĝejo (episkopejo) de urbo Miskolc…
    • historion pri la Miŝkolca-ordeno de Karmelitanoj, historion de la Miŝkolca Gimnazio LÉVAY, József.
    • Krome historiojn de Societoj de Montosubaj Artaj Kreantoj en urbo Szerencs kaj de la Interretaj Verkistoj – Artaj Kreantoj de Miskolc, konigajn tekstojn pri la Miskolc-urbaj muzeoj.
  • Ladislao Pásztor – Adri Pásztor: Ŝercoj (En la Hungara Elektronika Biblioteko: MEK)

Liaj kromaj tradukitaj romanoj, ĝis nun ne eldonitaj

Bedaŭrinde, de la verkisto permesitaj sed post lia baldaŭa morto de lia filino malpermesitaj verkoj pri la patrujkonkero de Hungaroj, kies tremo fermiĝas en 896:

  • Péter Földes: La niza flago.
  • Péter Földes: Post Árpád.

Pri la hungara batita punto (faka lernolibro titolita:

  • Magdolna Mátray: La Lernejo de la Puntobato), kies eldonpermeson la aŭtorino fine reprenis ne volante, ke ŝiaj fakaj sekretoj disvastiĝu en la mondo.
  • Nekonata verkisto (eble portugala): La enuiga preĝo, (fabeloj).
  • Mór Jókai: Filoj de la ŝtonkora homo, (romano)
  • Kolomano Mikszáth: La Nigra urbo, (romano)
  • „NYÚZÓ, Gáspár” Regiona Domo de Potofaristoj de Tiszafüred Informilo – Traduko de prospekto,
  • Kolomano Mikszáth: La Slovakaj samvilaĝanoj – La bonaj Palocoj (Rakontoj)

Du romanoj de

  • Mór Jókai: Damaĝo estas maljuniĝi – Maljuna homo ne estas kadukulo;
  • Mór Jókai: Orepoko de Transilvanio (romano);
  • Pli juna Mikelo Pataki: Rakontas la birdeto (fabeloj);
  • Mór Jókai: Turka mondo en Hungarujo.

… La verkaron kunkolektis, kompilis, la 3-an de Septembro 2021: Adrienne Pásztor: la vidvino de Ladislao Pásztor forpasinta la 21-an de Aŭgusto 2021, en Miŝkolc, Hungarujo.