Michel Frésard: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Mi aldonis kategoriojn |
|||
Linio 32: | Linio 32: | ||
sekretario de [[Kultura Centro Esperantista]] ĝis, fine de la 1980aj |
sekretario de [[Kultura Centro Esperantista]] ĝis, fine de la 1980aj |
||
jaroj, li plene retiriĝis de la profesia vivo kaj ankaǔ de la E-agado. |
jaroj, li plene retiriĝis de la profesia vivo kaj ankaǔ de la E-agado. |
||
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1930]] |
|||
[[Kategorio:Svisaj esperantistoj]] |
|||
[[Kategorio:Svisaj instruistoj]] |
Kiel registrite je 04:21, 27 dec. 2021
Michel Frésard | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1930 en Le Noirmont, Kantono Ĵuraso, Svislando |
Ŝtataneco | sviso |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | instruisto, edukisto, muzikisto |
Michel FRÉSARD (naskiĝis en 1930 en Le Noirmont), estis svisa instruisto, edukisto kaj muzikisto.
Vivo
Li studis en la konservatorio de La Chaux-de-Fonds kaj poste doktoriĝis pri la franca literaturo. Inter la jardekoj de 1960 kaj 1980 li laboris kiel instruisto de la francaj lingvo kaj literaturo en Kolombio, unue en la svisa lernejo en Bogoto kaj poste en la Universitato de Tunja (departemento Boyacá).
En la 1950aj jaroj Michel Frésard membriĝis en la junularsekcio de Svisa Esperanto-Societo, kie li kunlaboris por aranĝi ĝiajn unuajn semajnfinojn kaj por pretigi la fondon de EJS. Cetere, li kontribuis al distrado dum Eo-aranĝoj kiel orgenisto, ekzemple dum la skiferioj de EJS en Adelboden.
En 1959 Frésard eksperimente instruis Esperanton al bazlernejanoj en la ĵurasa urbeto Les Bois (dum Claude Gacond faris tion en sia vilaĝo La Sagne).
Reveninte al Svislando el Kolombio, Frésard dum mallonga periodo laboris kiel sekretario de Kultura Centro Esperantista ĝis, fine de la 1980aj jaroj, li plene retiriĝis de la profesia vivo kaj ankaǔ de la E-agado.