Edmonia Lewis: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8
Linio 135: Linio 135:
[[Kategorio:Mortintoj en 1907]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1907]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1844]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1844]]
[[Kategorio:Usonaj skulptistoj]]

Kiel registrite je 18:43, 21 jan. 2022

Edmonia Lewis
Naskiĝo 4-an de julio 1844 (1844-07-04)
en Greenbush, Rensselaer County, New York
Morto 17-an de septembro 1907 (1907-09-17) (63-jaraĝa)
en Hammersmith
vdr

Mary Edmonia Lewis (c. 4a de julio, 1844 – 17a de septembro, 1907) estis usona skulptisto kiu laboris dum la plejparto de sia kariero en Romo, Italio. Naskita libera en Nov-Jorko, ŝi estis la unua virino de afrik-usona kaj Indiĝena amerika heredaĵo, kiu atingis internacian famon kaj rekonon kiel skulptisto en la belarta mondo. Elstara trajto de ŝia laboro estas la inkluzivo de temoj rilatantaj al nigraj homoj kaj indiĝenaj popoloj de la Amerikoj en Novklasik-stila skulptaĵo.

Ŝi komencis akiri eminentecon en Usono dum la Usona Enlanda Milito; fine de la 19a jarcento, ŝi restis la nura nigra virino, kiu estis kaj partoprenanto kaj iu-ajn-grada rekonito de la usona artisma eminentularo.[1] En 2002, la klerulo Molefi Kete Asante nomis Edmonian Lewis-on en lia listo de 100 Plej Elstaraj Afrik-Usonanoj.[2]

Biografio

Frua vivo

Oni opinias, ke Edmonia Lewis naskiĝis la 4an de julio, 1844. Ŝi naskiĝis libera en Greenbush, Nov-Jorkio, kiu estas nun la urbo de Rensselaer.[3] Ŝia patro estis Afro-Haitian, dum ŝia patrino, Catherine Mike Lewis, estis de Mississauga Oĝibva kaj afrika-usona deveno.[4][5] La patrino de Lewis estis konata kiel bonega teksisto kaj metiisto, dum ŝia patro estis la servanto de sinjoro.[6][7] Ŝia familia deveno inspiris Lewis-on en ŝia posta laboro.

Post kiam Lewis atingis la aĝon de naŭ, ambaŭ ŝiaj gepatroj mortis. Ŝia patro mortis en 1847.[8] Ŝiaj du patrinaj onklinoj adoptis ŝin kaj ŝian pli maljunan duon-fraton Samuel. Samuel naskiĝis en 1835 al la patro de Lewis kaj lia unua edzino en Haitio. La familio venis al Usono kiam Samuel estis juna infano. Samuel fariĝis tondisto ĉe la aĝo de 12 post kiam lia patro mortis.

La infanoj vivis kun iliaj onklinoj proksime al Niagara Akvofalaro dum proksimume kvar jaroj. Lewis kaj ŝiaj onklinoj vendis Oĝibvajn korbojn kaj aliajn erojn, kiel mokasenojn kaj broditajn bluzojn, al turistoj, kiuj vizitis la Niagaran Akvofalaron, Toronton kaj Bufalon. Dum ĉi tiu tempo, Lewis estis konata per sia uson-indiĝenula nomo, Wildfire ("Arbara incendio"), dum ŝia frato estis nomita Sunbrilo.[4] En 1852, Samuel foriris por San-Francisko, Kalifornio, lasanta Lewis-on por esti vartita de Kapitano S. R. Mills. Samuel provizis por ŝia loĝ-kostoj kaj edukado.

Dum 1856, Lewis registriĝis ĉe Nova-York Centra Mezlernejo, McGrawville, Baptista aboliciisma lernejo.[4] Ĉe McGrawville, Lewis renkontis multajn el la eminentaj aktivuloj, kiu fariĝus mentoroj, patronoj kaj eblaj temoj por ŝia laboro dum ŝia artisma kariero evoluis.[9] Dum ŝia somera partode la studo-jaro tie en 1858, Lewis ĉeestis klasojn en la Primara Departemento en preparo por altlernejo. Lewis registriĝis en primaraj kursoj por helpi antaŭeniri sian legan kaj skriban kapablojn, kune kun aliaj temoj akademiaj, kiu ne estis sufiĉe altnivelaj por la Akademia Departemento. Dum posta intervjuo, Lewis diris, ke ŝi lasis la lernejon post tri jaroj; oni "deklaris [ŝin] sovaĝa"[10]

Citaĵo
 Ĝis kiam mi havis dek du jarojn, mi spertis ĉi tiun vagan vivon, fiŝkaptante kaj naĝante ... kaj farante mokasenojn. Oni tiam sendis min al lernejo dum tri jaroj en McGrawville, sed oni deklaris min sovaĝa, -- ili povis nenion fari kun mi. 
— Edmonia Lewis[11]

Edukado

En 1859, kiam Edmonia Lewis havis proksimume 15 jarojn, ŝia frato Samuel kaj aboliciistoj sendis ŝin al Oberlin, Ohio kie ŝi ĉeestis la post-primaran Oberlin Akademio Prepara Lernejo por la plena, trijara kurso, antaŭ ol eniri Oberlin-an Altlernejon, unu el la unuaj usonaj institucioj por altnivela edukado, kiu permesis la enregistriĝon de virinoj kaj homoj de diversaj etnecoj.[12][13] Ŝi ŝanĝis ŝian nomon al Mary Edmonia Lewis kaj komencis studi arton.[14][15] Lewis loĝis kun Reverend John Keep kaj lia edzino de 1859 ĝis kiam oni devigis ŝin lasi la altlernejon en 1863. Ĉe Oberlin, kun studentaro, kiu nombris mil homoj, Lewis estis unu el nur tridek studentoj de koloro.[16] Reverend Keep estis blanka, membro de la kuratoraro, fervora aboliciisto kaj subtenanto de la kunedukado de viroj kajvirinoj.[10]

Kvankam Oberlin estis la unua altlernejo, kiu akceptis nigrajn virinojn en kun-eduka medio, Lewis poste diris, ke ŝi estis submetata al ĉiutaga rasismo kaj diskriminacio. Al ŝi kaj aliaj virinaj studentoj, oni malofte donis la ŝancon partopreni en la klasĉambraj aktivoj aŭ paroli ĉe publikaj renkontiĝoj.[17] Dum la 1859-60 lerneja jaro, Lewis registriĝis en Prepara Departemento por Junaj Sinjorinoj, kiu estis desegnita "doni al Junajn Sinjorinajn kapablojn por la plena mensa disciplino, kaj la speciala edukado, kiu kvalifikos ilin por instruado kaj aliaj devoj de ilia sfero."[18]

Dum la vintro de 1862, pluraj monatoj post la komenco de la Civila Milito, evento okazis inter Lewis kaj du Oberlin samklasanoj, Maria Miles kaj Christina Ennes. La tri virinoj, ĉiuj loĝantaj je la hejmo de Keep, planis iri englitveturilo kun kelkaj junaj viroj poste ke tago. Antaŭ ol la glitveturado, Lewis servis ŝiajn amikojn trinkaĵo de spicita vino. Malonge poste, Miles kaj Ennes fariĝis severe malsanaj. Kuracistoj ekzamenis ilin, kaj konkludis, ke la du virinoj havis iun specon de veneno en iliaj korpojn, ŝajne kantaradino, laŭdire afrodiziiga. Dum iom da tempo, ne estis certa, ke ili supervivus. Tagojn poste, ĝi fariĝis evidenta, ke la du virinoj resaniĝus de la okazaĵo kaj la aŭtoritatoj komence faris neniun agon. Estas neniu indikaĵo, kiu montrus, ke Lewis venenis la du studentojn, nek ke la kuracistoj trovis ajnajn spurojn de veneno en la korpoj de Miles kaj Ennes.

Scio pri la polemik-instiga okazaĵo rapide disvastiĝis tra la urbo de Oberlin, kie la ĝenerala loĝantaro ne estis tiel progresema, kiel ĉe la altlernejo, kaj tra Ohio. Dum Lewis piediris hejmen senakompane unu nokton, ŝi estis trenita en neokupitan kampon de nekonataj atakintoj, severe batita, kaj lasita kiel mortinto.[19] Post la atako, lokaj aŭtoritatoj arestis Lewis-on, akuzanta ŝin pri venenigado de ŝiaj amikoj. John Mercer Langston, Oberlin Altlerneja eks-studento kaj la nura praktikanta afrik-usona advokato en Oberlin, reprezentis Lewis-on dum ŝia proceso. Kvankam la plejparto de atestantoj parolis kontraŭ ŝi kaj ŝi ne atestis, la ĵurio senkulpigis ŝin de la akuzoj.[20]

La cetero de la tempo de Lewis ĉe Oberlin estis markita de izoleco kaj antaŭjuĝo. Proksimume unu jaron post la proceso pri venenigo, Lewis estis akuzita pri ŝtelo de artistaj materialoj de la altlernejo. Ŝi estis senkulpigita pro manko de indikaĵoj, sed ne estis konsiderita plene senkulpigita. Ŝi estis malpermesita registri dum ŝia lasta stud-periodo de la ĉefo de la Studplano por Junaj Sinjorinoj, Marianne Dascomb. Lewis estis nekapabla diplomiĝi kaj estis efike eligita el la lernejo.[21]

Arta kariero

Bostono

Minnehaha, marmoro, 1868, kolekto de la Newark Muzeo

Post la altlernejaj studoj, Lewis transloĝiĝis al Bostono dum frua 1864, kie ŝi komencis dediĉi sin al sia kariero kiel skulptisto. La geedzoj Keeps skribis prezent-leteron por Lewis al aboliciisto William Lloyd Garrison en Bostono. Li enkondukis ŝin al jam establitaj skulptistoj en la areo, kaj ankaŭ al verkistoj, kiu diskonigis Lewis-on en la aboliciista gazetaro.[22] Trovi instruiston, tamen, ne estis facile por ŝi. Tri viraj skulptistoj rifuzis instrui ŝin, antaŭ ol ŝi estis prezentita al la modere sukcesa skulptisto, Edward Augustus Brackett (1818–1908).[23]

Lia ĉef-fako estis marmora portret-bustoj.[24][25] Liaj klientoj estis kelkaj el la plej grava aboliciistoj de tiu tempo, inkluzive de Henry Wadsworth Longfellow, William Lloyd Garrison, Charles Sumner kaj John Brown. Por instrui ŝin, li pruntedonis al ŝi fragmentojn de skulptaĵoj por kopii en argilo, kaj poste aprezis ŝiajn laborojn. Sub lia instruado, ŝi formis ŝiajn proprajn skulptajn ilojn, kaj vendis sian unuan pecon, skulptaĵon de la mano de virino, por $8.[26] Anne Whitney, sammetia skulptisto kaj amiko de Lewis, skribis en 1864 en letero al ŝia fratino, ke la interrilato de Lewis kun ŝia instruisto ne finis amike. Ŝi ne rakontis la kialon por la disiĝo. Lewis malfermis sian studion al la publiko en sia unua solula ekspozicio en 1864.[27]

Lewis estis inspirita de la vivoj de aboliciistoj kaj herooj de la Enlanda Milito. Ŝiaj temoj en 1863 kaj 1864 inkluzivis kelkajn el la plej fama aboliciistoj de sia tago: John Brown kaj Kolonelo Robert Gould Shaw.[28] Kiam ŝi renkontis Unian Kolonelon Robert Gould Shaw, la komandanto de afrik-usona Enland-Milita regimento de Masaĉuseco, ŝi estis inspirita krei buston de lia apero, kiu impresis la familion Shaw, kiu aĉetis ŝian omaĝon.[29] Lewis tiam faris plastran gisan reproduktaĵojn de la busto; ŝi vendis cent ĉe po 15 dolaroj.[30] Tio ĉi estis ŝia plej fama laboro ĝistiam, kaj la mono, kiun ŝi gajnis de la bustoj, permesis ŝin poste transloĝiĝi al Romo.[31] Anna Quincy Waterston, poeto, tiam verkis poemon pri ambaŭ Lewis kaj Shaw.[32]

De 1864 al 1871, Lewis priskribiĝis aŭ intervjuiĝis de Lydia Maria Infano, Elizabeth Peabody, Anna Quincy Waterston kaj Laura Curtis Bullard. Ĉi tiuj estis ĉiuj gravaj virinoj en Bostonaj kaj Nov-Jorkaj aboliciistaj rondoj.[24] Pro ĉi tiuj virinoj, artikoloj pri Lewis aperis en gravaj aboliciistaj revuoj, inkluzive Broken Fetter (Rompita Kateno), la Christian Register (Kristana Registro) kaj la Independent (Sendependa), kiel multaj aliaj.[28] Lewis estis nefidema al ŝia ricevo en Bostono. Ŝi ne kontraŭis raportoj pri ŝi en la aboliciista gazetaro, kaj ŝi ne estis emis rifuzi monan helpon, sed ŝi ne povus toleri la falsajn laŭdojn. Ŝi sciis, ke kelkaj ne vere ŝatis ŝian arton, sed vidis ŝin kiel oportuno esprimi kaj montri ilian subtenon por homaj rajtoj.[33]

Fruaj verkoj, kiu pruvis tre popularaj inkluzivis medalajn portretojn de la aboliciistoj John Brown kaj William Lloyd Garrison. Lewis ankaŭ ricevis inspiron de Henry Wadsworth Longfellow kaj liaj verkoj, precipe lia eksterordinara poemo La Kanto de Hiawatha. Ŝi faris plurajn bustojn de ĝiaj ĉefaj rolantoj, kiujn li trovis ĉe Ojibva legendaro.[34]

Romo

En Romo, Lewis adoptis la novklasikan stilon de skulptaĵo, kiel videblas ĉe Busto de d-ro. Dio Lewis (1868).[35]

La sukceso kaj populareco de ĉi tiuj verkoj en Bostono permesis, ke Lewis pagu la koston de vizito al Romo en 1866.[36] Sur ŝia 1865 pasporto estas skribita, "M. Edmonia Lewis estas Nigra knabino sendita per abono al Italio pro la elmontro de grandaj talentoj kiel skulptisto".[3]</ref> La establita skulptisto Hiram Powers donis al ŝi spacon por labori ĉe lia studio.[37] Ŝi eniris rondon de neitalaj artistoj kaj establis sian propran spacon ene de la antaŭa studio de 18a-jarcento itala skulptisto Antonio Canova.[38] Ŝi ricevis profesian subtenon kaj de Charlotte Cushman, Boston aktorino kaj gravega subtenanto por ne-italaj skulptistoj en Romo, kaj de Maria Weston Chapman, diligenta laboristo por la kontraŭ-sklaveca movado.[39]

Romo estis kie Lewis pasis la plejparton de sia plenkreskula kariero. La malpli forta rasismo de Italio permesis al nigra artisto pli da oportuno.[1] En Romo, Lewis ĝuis pli da socia, spirita kaj artisma libereco, ol ŝi havis en Usono. Estanta katoliko, ŝia sperto en Romo ankaŭ permesis, ke ŝi estu pli proksima spirite al ŝia kredo. Se ŝi restus en usono, ŝi estus devinta daŭre dependi de la patronecon de aboliciistoj; sekve, Italio permesis, ke ŝi trovu la propran vojon en la internacia arta mondo.[40] Ŝi komencis skulpti en marmoro, laboranta ene de la novklasika maniero, sed koncentranta sur realismo ene de temoj kaj imagoj, kiuj rilatas al nigraj kaj uson-indianaj homoj.[41] La medio de la klasika mondo multe inspiris ŝin kaj influis ŝian laboron, en kiu ŝi reckreis la klasikan artan stilon. Ekzemple, ŝi prezentis homojn en ŝiaj skulptaĵoj, portantaj robojn anstataŭ ol nuntempajn vestaĵojn.[42]

Lewis estis unika en la maniero, laŭ kiu ŝi rilatis al skulptado eksterlanda. Ŝi insistis mem pligrandigi siajn argilajn kaj vaksajn modelojn en marmoro, prefere ol dungi indiĝenajn italajn skulptistojn, por fari ĝin por ŝi, kiu estis la norma praktiko. Viraj skulptistoj estis plejparte skeptikaj de la talento de virinaj skulptistoj, kaj ofte akuzis ilin, dirante, ke ili ne faris la proprajn verkojn.[40] Harriet Hosmer, sammetia skulptisto kaj samlandano, ankaŭ faris tion ĉi. Lewis ankaŭ estis konata por fari skulptaĵojn, antaŭ ol ricevi komisionojn por ili, kaj por sendi nepetitajn verkojn al Bostonaj patronoj, petanta, ke ili kolektu monon por materialoj kaj sendokostoj.[41]

Dum ŝia ĉeesto en Romo, Lewis daŭre esprimis ŝian afrik-usonan kaj Indiĝenan usonan heredaĵojn. Unu el ŝiaj pli famaj verkoj, "Forever Free (Ĉiam Libera)", prezentis potencan bildon de afrik-usona viro kaj virino elirantaj el la katenoj de sklaveco. Alia skulptaĵo Lewis kreis, nomiĝis "The Arrow Maker (La Sago-Fabrikisto)", kiu montris Indiĝenan usonan patron instruanta sian filinon, kiel fari sagon.[31]</ref>

Ŝiaj verkoj vendiĝis por grandaj monsumoj. En 1873 artikolo en la New Orleans Picayune deklaris: "Edmonia Lewis kaptis du 50,000-dolarajn komisionojn." Ŝia nov-akirita populareco faris el ŝia studio turisma celloko.[43] Lewis havis multajn gravajn ekspoziciojn dum sia famiĝo, inkluzive en Ĉikago, Ilinojso, en 1870, kaj en Romo en 1871.[15]

Posta kariero

La Morto de Kleopatro, marmoro, 1876, kolekto de la Smithsonian American Art Museum (Arta Muzeo Smithsonian)

Grava sukceso en ŝia kariero estis partopreno en la 1876 Jarcenta Ekspozicio en Filadelfio.[44] Por ĉi tio, ŝi kreis grandegan 3,015-funtan marmoran skulptaĵon, The Death of Cleopatra (La Morto de Kleopatro), kiu portretis la reĝinon dum la mortiĝo.[45] Ĉi tiu peco prezentas la momenton popularigitan de Ŝekspiro en Antonio kaj Kleopatro, dum kiu Kleopatro permesis, ke venena serpento mordu ŝin post kiam ŝi perdis sian kronon.[16] Pri la peco, J. S. Ingraham skribis ke Kleopatro estis "la plej rimarkinda peco de skulptaĵo en la usona parto" de la Ekspozicio.[46] Multaj el la spektantoj estis ŝokitaj pro la honesta bildigo de morto, kiun faris Lewis, sed la statuo logis milojn da spektantoj.[47] Kleopatro konsideriĝis virino, kaj de sent-alloga beleco kaj de demona potenco.[48] Ŝia mem-mortigo portretiĝis ofte en arto, tiel kiel en literaturo kaj en filmo. En Morto de Cleopatra, Edmonia Lewis aldonis notinde novan vidpunkton, montranta la egiptan reĝinon en malordigita, maleleganta maniero, malsimile al la tipa Viktoriana alproksimiĝo reprezenti morton.[49] Konsiderante la intereson de Lewis en la bildigo de liberigo el slaveco, kiel videblas en ŝia verko Forever Libera, ne estas surprize, ke Lewis forigis la kutimajn fidelajn sklavajn akompanantojn de Kleopatro el sia verko. La Morto de Kleopatro eble estis respondo al la kulturo de la Jarcenta Ekspozicio, kiu festis cent jarojn de Usono surbaze de la principo de libereco, festo de unueco malgraŭ jarcentoj de sklaveco, la lastatempa Enlanda Milito, kaj la malsukcesaj provoj kaj penoj de Rekonstruo. Por eviti ajnan agnoskon de nigra enpovigo de la Ekspozicio, la skulptaĵo de Lewis ne povis rekte trakti la temon de Emancipiĝo. Kvankam ŝiaj blankaj samtempuloj ankaŭ skulptis Kleopatron kaj alian similajn temojn (kiel Zenobia de Harriet Hosmer), oni emis pli strikte kritiki Lewis-on pri aferoj de raso kaj genero, pro la fakto ke ŝi, same kiel Kliopatro, estis virina:

La ligoj inter Kleopatro kaj nigra Afriko estis tiel profundaj, ke ... iu ajn bildigo de la antikva egipta reĝino devis trakti la aferon de ŝia raso, kaj la eblo de ŝia nigreco. La blanka reĝino de Lewis akiris la aŭreolon de historia ĝusteco pere de primar-fonta esploro sen perdi ĝiajn simbolajn ligojn al aboliciismo, nigra Afriko aŭ nigra diasporo. Sed tio, kion ĝi rifuzis faciligi, estis la rasa objektigo de la korpo de la artisto. Lewis povis ne tiel facile fariĝi la temo de sia propra bildigo, se ŝia bildigito estis korpe blanka.[50]

Post kiam oni mitis ĝin en konservejo, oni movis la statuon al la 1878 Chicago Interstate Exposition (Ĉikaga Interŝtat Ekspozicio), kie ĝi restis nevendita. La skulptaĵo estis akirita de vetludanto de la nomo de "Blinda John" Condon, kiu aĉetis ĝin de trinkejo sur Clark strato por marki la tombon de kurĉevalo nomita "Cleopatra".[51] La tombo estis antaŭ la spektantejo de lia Harlem-a dromo en la Cxikaga antaŭurbo de Forest Park (Arbara Parko), kie la skulptaĵo restis por preskaŭ cent, jaroj ĝis kiam la lando aĉetiĝis de la Usono Poŝta Servo, kaj la skulptaĵo estis movita al konstrua konserveja korto en Cicero.[52][53] Dum ĝia restado ĉe la konserveja korto, La Morto de Cleopatra multe difektiĝis per la manoj de bon-intencaj Knabaj Skoltoj kiu pentris kaj alimaniere difektigis la skulptaĵon. D-ro. James Orland, dentisto en Forest Park kaj membro de la Historia Societo de Forest Park akiris la skulptaĵon, kaj tenis ĝin en privata konservejo ĉe la Forest Park Mall.

Poste, Marilyn Richardson, kunhelpa profesoro en programo, kiu tiam nomiĝis The Writing Program (La Verka Programo) ĉe la Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT), kaj poste sendependa kuratoro kaj scienculo de afrika-usona arto, kiu prilaboris sur biografion de Lewis, iris por serĉi La Morton de Kleopatro. Richardson direktiĝis al la Historia Societo de Forest Park kaj D-ro. Orland de la Metropola Muzeo de Arto, kiu antaŭe estis kontaktita de la historia societo pri la skulptaĵo. Richardson, post kiam li konfirmis la lokon de la skulptaĵo, kontaktis afrikan-usonan bibliografiiston Dorothy Porter Wesley, kaj la du akiris la atenton de Georgo Gurney de Nacia Muzeo de Usona ArtoNMAA.[54] Laŭ Gurney, Kuratoro Emerita ĉe la Smithsonian Muzeo de Usona Arto, la skulptaĵo estis en vetkura vojeto en Forest Park, Ilinojso, dum la dua mondmilito.[55] Fine, la skulptaĵo venis sub la aŭtoritato de la Historia Societo de Forest Park, kiu donacis ĝin al Smithsonian Muzeo de Usona Arto en 1994.[53] Andrezej Dajnowski, bazita en Ĉikago, kune kun la Smithsonian, restaŭris ĝin proksimume al ĝia stato post ripari la nazon, sandalojn, manojn, mentonon kaj ampleksa "sugaring" (disfalo) je kosto de ĉirkaŭ $30,000.

Testamento al la renomo de Lewis kiel artisto venis en 1877, kiam eksa usona Prezidanto Ulysses S. Grant komisiis ŝin fari sian portreton. Li sidis por ŝi kiel modelo kaj estis plaĉita de ŝia finita verko.[56] Ŝi ankaŭ kontribuis buston de Charles Sumner al la 1895-a Atlanta Ekspozicio.[57]

Dum la lastaj 1880aj jaroj, novklasikismo malpliiĝis en populareco, samkiel la populareco de la artaĵoj de Lewis. Ŝi daŭre skulptis en marmoro, pli ofte kreanta retablojn kaj aliajn verkojn por Rom-katolikaj patronoj. En la arta mondo, ŝi eklipsiĝis de historio kaj perdis famon. Antaŭ ol la fino de 1901 ŝi transloĝiĝis al Londono.[58] Oni scias nenion pri la okazoj de ŝiaj lastaj jaroj.[15]

Ricevo

Kiel nigra artisto, Edmonia Lewis devis konsciiĝi de ŝiaj stilaj elektoj, ĉar ŝia plejparte blanka spektantaro ofte grave mislegis ŝian laboron kiel mem-portretado. Por eviti tion ĉi, ŝiaj virinaj figuroj tipe posedas eŭropajn trajtojn.[1] Lewis devis ekvilibrigi sian propran propran identecon kun sia artisma, socia kaj nacia identeco, laciiga aktivoo kiu influis ŝian arton.

En ŝia verko de 2007, Charmaine Nelson skribis de Lewis:

Ĝi estas malfacile troigi la vidan malakordon de la nigra-Indiĝena virina korpo, eĉ pli pri tia identeco en skulptisto, ene de la Roma kolonio. Kiel la unua nigra-Indiĝena skulptisto de ajna genro, kiu atingis internacian rekonon ene de okcidenta skulpta tradicio, Lewis estis simbola kaj socia anomalio ene de plejparte blanka burĝa kaj aristokrata komunumo.[1]

Familio

Lewis neniam geedziĝis kaj havis neniun konatan infanon.[59] Ŝia duon-frato Samuel fariĝis barbiro en San-Francisko, kaj finfine transloĝiĝis al minindustriaj kampoj en Idaho kaj Montano. En 1868, li ekloĝis en la urbo de Bozeman, Montano, kie li fondis barbiran butikon sur Main Street (Ĉefa Strato). Li prosperis, poste investis en komerca nemoveblaĵoj, kaj poste konstruis sian propran hejmon, kiu ankoraŭ staras ĉe 308 Suda Bozeman Avenuo. En 1999 la Domo de Samuel Lewis aldoniĝis al la Nacia Registro de Historiaj Lokoj. En 1884, li geedziĝis s-inon. Melissa Railey Bruce, vidvino kun ses infanoj. La paro havis unu filon, Samuel E. Lewis (1886–1914), kiu edziĝis sed mortis seninfane. La plej aĝa Lewis mortis post "mallonga malsano" en 1896, kaj estas entombiĝis en Sunset Hills Cemetery en Bozeman.[8]

Morto

la tombo de Lewis en la Roma Katolika Tombejo de St. Mary, Londono

Lewis vivis en la regiono Hammersmith de Londono, Anglio, antaŭ ol ŝia morto la 17an de septembro, 1907, en la Hammersmith Borough Infirmary (Hammersmith Komunuma Malsanulejo).[60] Laŭ ŝia morta atesto, la kaŭzo de ŝia morto estis longdaŭra malsano de Bright.[17] Ŝi estas entombigita en la Roma Katolika Tombejo de St. Mary, en Londono.[61]

Estis pli fruaj teorioj ke Lewis mortis en Romo en 1907 aŭ, alternative, ke ŝi mortis en Marin Gubernio, Kalifornio kaj estis entombigita en sensigna tombo en San Francisco.[62]

Tombo de Edmonia Lewis post riparo

En 2017, peto farita per GoFundMe de Urba Historiisto de Orienta Greenbush Bobbie Reno estis sukcesa, kaj la tombo de Edmonia Lewis estis riparita.[63] La laboro estis farita de la Kompanio E M Lander en Londono.

Verkoj

Priskriboj de la plej popularaj verkoj

Hiawatha, 1868, de Edmonia Lewis, surbaze de la poemo de Henry Wadsworth Longfellow

Forever Free (Ĉiam Libera) (1867)

Ĉi tiu skulptaĵo el blanka marmoro bildigas viron starantan, supren-rigardantan, kaj levantan sian maldekstran brakon en la aeron. Volvita ĉirkaŭ lia maldekstra pojno estas kateno; tamen, ĉi tiu kateno ne lin bindas. Ĉe lia dekstra flanko estas virino surgenua, kun la manoj tenataj en preĝa pozicio. La dekstra mano estas milde metata sur ŝia dekstra ŝultro. Forever Free reprezentas la malsklavigon de Afrik-Usonaj sklavoj post la Usona Enlanda Milito, celebrado de afrik-usona liberiĝo, saviĝo, kaj redempto. Lewis provis rompi stereotipojn pri Afrik-Usonaj virinoj per ĉi tiu skulptaĵo. Ekzemple, ŝi montris la virinon tute vestatan, dum la viro estas parte vestata. Ĉi tiu fortiris la atenton el la ideo, ke Afrik-Usonaj virinoj estis ĉefe seksaj figuroj. Ĉi tiu skulptaĵo ankaŭ simbolas la finon de la Enlanda Milito. Dum Afrik-Usonanoj estis leĝe liberaj, ili restis daŭre tenitaj, montrata de la fakto, ke la duopo havis katenojn volvitajn ĉirkaŭ siajn korpojn. La bildigo de raso kaj genro kritikiĝis de modernaj kleruloj, ĉefe pro la Eŭrocentrismaj vizaĝo-trajtoj de la virina figuro. Ĉi tiu peco teniĝas de la Howard University Galler of Art en Vaŝingtono[64]

Hagar (1868)

Inspirita de virino el la Malnova Testamento, ĉi tiu fariĝis el blanka marmoro. Ĝi montras Hagaron, kun preĝaj manoj, kaj rigardante iomete supren sed ne rekte antaŭen. Hagar estis la servistino aŭ sklavo de la edzino de Abraham, Sara. Ĉar ŝi ne povis koncipi infanon, Sara donis Hagar-on al Abraham, tiel, ke li povu havi filon per ŝi. Hagar naskis la unuan filon de Abraham, Iŝmaelo. Post kiam Sara naskis sian propran filon, Isaako, ŝi koleriĝis Hagar-on, kaj devigis Abrahamon "ĵeti Hagar-on en la dezerton". Lewis utilas Hagar-on por simboli la Afrika patrino en Usono. Ŝi bildigis la mistraktadon de Afrikaj virinoj. Lewis emis skulpti historie fortajn virinojn, kiel montriĝis ne nur en Hagar, sed ankaŭ en la peco Kleopatro de Lewis. Lewis ankaŭ montris normalajn virinojn en gravaj situacioj, emfazanta ilian forton.[59]

Old Arrow-Maker and his Daughter (Maljuna Sago-Faranto kaj lia Filino (1866)

Ĉi tiu skulptaĵo inspiriĝis de la Indiĝena Usonana heredaĵo de Lewis. Sago-Faranto kaj lia filo sidas sur roda bazo. Ili vestiĝas en tradiciaj Indiĝena-Usonaj vestoj, kaj la vira figuro havas rekoneblajn Indiĝenajn-Usonajn trajtojn. Lewis elektis "blankigi" la vizaĝajn trajtojn de siaj virinaj figuroj, forigante ĉiujn trajtojn ligitajn al "koloraj" rasoj.[65] Lewis klopodis etendigi la limojn per la ĝusteco de siaj skulptaĵoj. Ŝi volis esti kiom eble plej realisma.[59]

Listo de Ĉefaj Verkoj

  • Medaloj de John Brown, 1864–65
  • Colonel Robert Gould Shaw (plaster), 1864
  • Anne Quincy Waterston, 1866
  • A Freed Woman and Her Child, 1866
  • The Old Arrow-Maker and His Daughter, 1866
  • The Marriage of Hiawatha, 1866–67
  • Forever Free, 1867
  • Colonel Robert Gould Shaw (marble), 1867–68
  • Hagar in the Wilderness, 1868
  • Madonna Holding the Christ Child, 1869
  • Hiawatha, kolekto de la Metropolitan Museum of Art, 1868Ŝablono:Efn
  • Minnehaha, kolekto de la Metropolitan Museum of Art, 1868Ŝablono:Efn
  • Indian Combat, Karara marmoro, alta je 30", kolekto de la Cleveland Museum of Art, 1868[66]
  • Henry Wadsworth Longfellow, 1869–71
  • Bust of Abraham Lincoln, 1870Ŝablono:Efn
  • Asleep, 1872Ŝablono:Efn
  • Awake, 1872Ŝablono:Efn
  • Poor Cupid, 1873
  • Moses, 1873
  • Busto de James Peck Thomas, 1874, kolekto de la Allen Memorial Art Museum, ŝia nura konata portreto de liberigita sklavo[67]
  • Hygieia, 1874
  • Hagar, 1875
  • The Death of Cleopatra, marmoro, 1876, kolekto de Smithsonian American Art Museum
  • John Brown, 1876, Romo, gipsa busto
  • Henry Wadsworth Longfellow, 1876, Romo, gipsa busto
  • General Ulysses S. Grant, 1877–78
  • Veiled Bride of Spring, 1878
  • John Brown, 1878–79
  • The Adoration of the Magi, 1883[68]
  • Charles Sumner, 1895
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Nelson 2007
  2. Asante, Molefi Kete. (2002) 100 Greatest African Americans: A Biographical Encyclopedia. Amherst, New York: Prometheus Books II.. ISBN 1-57392-963-8.
  3. 3,0 3,1 Passport application 21933. Alirita 1 novembro 2011.
  4. 4,0 4,1 4,2 Buick 2010
  5. Wolfe 1998
  6. Wolfe 1998
  7. Hartigan 1985
  8. 8,0 8,1 Pickett 2002
  9. Richardson 2008a
  10. 10,0 10,1 Buick 2010, p. 5
  11. Buick 2010, p. 111
  12. Blodgett, Geoffrey. “John Mercer Langston and the Case of Edmonia Lewis: Oberlin, 1862.” The Journal of Negro History, vol. 53, no. 3, 1968, pp. 201–218. JSTOR, www.jstor.org/stable/2716216.
  13. Oberlin History. Oberlin College & Conservatory. Alirita 2 februaro 2017.
  14. Hartigan 1985; Buick 2010
  15. 15,0 15,1 15,2 Plowden 1994
  16. 16,0 16,1 Gold 2012
  17. 17,0 17,1 Henderson 2012
  18. Buick 2010
  19. Katz 1993; Woods 1993
  20. Katz 1993
  21. Buick 2010, p. 10
  22. Buick 2010
  23. Edward Augustus Brackett. Oxford University Press.
  24. 24,0 24,1 Buick 2010, p. 12
  25. Chadwick 2012, p. 223
  26. Wolfe 1998, p. 43
  27. Wolfe 1998, p. 44
  28. 28,0 28,1 Buick 2010
  29. Wolfe 1998
  30. Buick 2010
  31. 31,0 31,1 Edmonia Lewis (19 januaro 2018). Alirita 1 aŭgusto 2018.
  32. Wolfe 1998
  33. Buick 2010, p. 16
  34. Gold 2012, p. 325
  35. Bust of Dr Dio Lewis. The Walters Art Museum. Alirita 1 aŭgusto 2018.
  36. Chadwick 2012
  37. Wolfe 1998
  38. Wolfe 1998
  39. Chadwick 2012
  40. 40,0 40,1 Buick 2010
  41. 41,0 41,1 Chadwick 2012
  42. Lewis, Samella. “The Diverse Quests for Professional Statues”, African American Art and Artists. Berkeley: University of California Press. ISBN 978-0520239357.
  43. Tufts, Eleanor. (1974) Our hidden heritage: five centuries of women artists. Paddington Press. ISBN 978-0448230351.
  44. Wolfe 1998
  45. Wolfe 1998
  46. Wolfe 1998
  47. Wolfe 1998
  48. Patton, Sharon. (1998) African-American Art. Oxford University Press.
  49. Nelson 2007
  50. Nelson 2007, p. 178
  51. Edmonia Lewis. Alirita 7 marto 2015.
  52. New York Amsterdam News 1996
  53. 53,0 53,1 Smithsonian 2018
  54. May 1996
  55. Kaplan, Howard. Sculpting a Career with Curator George Gurney. Smithsonian American Art Museum (29 Septembro 2011). Alirita 1 aŭgusto 2018.
  56. Wolfe 1998
  57. Perdue, Theda. (2010) Race and the Atlanta Cotton States Exposition of 1895. Athens, Georgia: University of Georgia Press, p. 40. ISBN 978-0820340357.
  58. Census records. The National Archives. Alirita 1 aŭgusto 2018.}}
  59. 59,0 59,1 59,2 Perry 1992
  60. Richardson, Marilyn. Sculptor's Death Date Unearthed: Edmonia Lewis Died in London in 1907 (9 januaro 2011). Alirita 1 February 2017.}}
  61. Lavin, Talia. The Life and Death of Edmonia Lewis, Spinster and Sculptor (2 novembro 2015). Arkivita el la originalo je 26 marto 2016. Alirita 18 March 2016.
  62. Wolfe 1998, p. 110
  63. Talia. The Decades-Long Quest to Find and Honor Edmonia Lewis’s Grave (2018).
  64. Collins, Lisa G.. (2002) “Female Body in Art”, The Art of History: African American Women Artists Engage the Past. New Brunswick, NJ: Rutgers University Press. ISBN 978-0813530222.
  65. Buick 2010, p. 66
  66. Newly Discovered Indian Combat by Edmonia Lewis acquired by the Cleveland Museum of Art. Art Daily (19 Novembro 2011). Alirita 19 novembro 2011.
  67. Bust of James Peck Thomas. Oberlin College & Conservatory. Arkivita el la originalo je 2019-10-25. Alirita 1 februaro 2017.
  68. Wolfe 1998, p. 120