K. R. C. Sturmer: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 11: Linio 11:

K. R. C. Sturmer, La Timata.

K. R. C. Sturmer, La Timata.

Poetojn manĝas dekduope,

Poetojn manĝas [[Dekdu Poetoj|dekduope]],

Kritikdekretas episkope

Kritikdekretas episkope

Sur sia tron' aŭtoritata.
Sur sia tron' aŭtoritata.
Linio 26: Linio 26:

==Tradukoj==
==Tradukoj==
*Burroughs, Edgar Rice: ''[[Princino de Marso]]'' (1938)
*[[Edgar Rice Burroughs|Burroughs, Edgar Rice]]: ''[[Princino de Marso]]'' (1938)
*Cunningham, Allan: ''La Hantataj Ŝipoj'' (Trad. el la angla lingvo L. N. Newell kaj K. R. C. Sturmer, 1928)
*Cunningham, Allan: ''La Hantataj Ŝipoj'' (Trad. el la angla lingvo [[L. N. Newell]] kaj K. R. C. Sturmer, 1928)

==Literaturo==
==Literaturo==

Kiel registrite je 08:51, 27 jan. 2022

K. R. C. Sturmer
Persona informo
Aliaj nomoj Kenelm Robinson
Naskiĝo 16-an de aprilo 1903 (1903-04-16)
en Poole
Morto 18-an de marto 1960 (1960-03-18) (56-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Kenelm Ralph Creusé Sturmer (pseŭdonimo: Kenelm Robinson) (naskiĝis la 16-an de aprilo 1903 en Poole, mortis la 18-an de marto 1960 en Londono) estis brita esperantisto kaj denta teknikisto.

Li estis la kvara infano de kulturburĝaj gepatroj kaj ekde 1917 loĝis en Londono. Lin varbis al Esperanto en 1922 parolado de Margaret Lilly Blaise. Li eklaboris por Esperanto en Sudlondona Esperanto-Klubo, de 1925 por Londona Esperanto-Klubo, kies vicprezidanto li estis en 1927. Ekde 1928 li estis konsilanto de BEA. Ekde 1929 li estis vicĉefredaktoro de International Language, ekde 1930 ĉefredaktoro. Li kunaranĝis la Universalan Kongreson en Oxford 1930. Ekde 1932 li estis ano de BLEA. Inter aliaj meritoj estas menciinda lia sukcesa iniciato enkonduki Esperantajn kursojn - kun normala pagado de la instruisto - inter la vesperkursoj de la Londona County Concil.

Li faris multon por seriozigi la kritikadon per sentimaj recenzoj. La pikeme titolita novelo Por Recenzo (1930) kaj liaj dise aperintaj noveletoj estas esence psikologiaj. En ili la agado estas ekstreme simpla. La kvietaj gestoj kaj paroloj de la figuroj valoras nur kiel signoj pri eventoj, kiuj okazas anime. Surface ilia societa vivo aspektas konvencie korekta, sed sube regas sentkonflikto, amo, ĵaluzo, envio kaj izoliga diverseco: sub civilizita glacitavolo la akvoj kirliĝas senripoze.

Per Sturmer la influo de modernaj romanistoj anglaj kaj francaj atingis la Esperanto-literaturon. Skizoj kaj noveletoj estis la literatura formo plej taŭga al lia talento, ĉar lia vivkoncepto estis kalejdoskopa, ne kinofilma, kaj ĉar pli kontinua sintezo trostreĉus lian teknikan paciencon. Tiun opinion cetere li pravigis ankaŭ per la publikigo de sia Notlibro (1934).

En siaj Rimportretoj Kalocsay karakterizas lin jene:

K. R. C. Sturmer, La Timata.
Poetojn manĝas dekduope,
Kritikdekretas episkope
Sur sia tron' aŭtoritata.

Verkoj

Homarisma Laboro, 1931

Tradukoj

Literaturo

Eksteraj ligiloj