Afrotropisaj papagoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 45: Linio 45:
* ''Poicephalus rufiventris'', [[ruĝaventra papago]]
* ''Poicephalus rufiventris'', [[ruĝaventra papago]]
* ''Poicephalus senegalus'', [[Senegala papago]]
* ''Poicephalus senegalus'', [[Senegala papago]]
* ''Poicephalus flavifrons'', [[flavabrusta papago]]
* ''Poicephalus flavifrons'', [[flavafrunta papago]]
* ''Poicephalus crassus'', [[njamnjama papago]]
* ''Poicephalus crassus'', [[njamnjama papago]]
|-
|-

Kiel registrite je 08:15, 24 mar. 2022

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrotropisaj papagoj
Konga papago (Poicephalus gulielmi) kiel dombirdo
Konga papago (Poicephalus gulielmi) kiel dombirdo
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Psittacinae
Rafinesque, 1815
Genroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Afrotropisaj papagoj (Psittacinae) aŭ papagoj de Malnova mondo estas subfamilio de veraj papagoj el familio PsittacidaePapagedoj. Ĝi enhavas 11 speciojn de papagoj en du genroj, inter aliaj tre popularan kaj konatan grizan papagon. Afrotropisaj papagoj troveblas en Subsahara Afriko, sur Madagaskaro kaj apudaj insuloj kaj sur la Arabia duoninsulo.

La du genroj de afrotropisaj papagoj estas tre distingaj. Genro Poicephalus estas genro de mezgrandaj birdoj kun plejparte verdaj plumaroj kaj kapoj de diversaj koloroj; anoj de genro Psittacus estas rimarkeble pli grandaj kaj plejparte hele grizaj kun iomaj ruĝaj areoj ĉe vostoj kaj malsupraj partoj de plumaroj.

Afrotropisaj papagoj, aŭ almenaŭ la griza papago, estis konataj en Eŭropo ekde tempoj de la Romia Imperio.[1]

Malsimile al la neotropisaj papagoj, la grupo de afrotropisaj papagoj estas polifiletika.[2]

Taksonomio

La subfamilio Psittacinae de afrotropisaj papagoj kune kun subfamilio Arinae de neotropisaj papagoj formas familion Psittacidae, kiu estas unu el tri familioj en superfamilio de veraj papagoj. Ĉiuj vivantaj specioj en la familio apartenas al du genroj, Psittacus kaj Poicephalus. Ĉi-sube estas tabulo de la vivantaj specioj:

Bildo Genro Specio
Psittacus Linnaeus, 1758
Poicephalus Swainson, 1837

Krom tiuj ĉi du vivantaj genroj, al la familio ankaŭ apartenas antaŭhistoria formortinta genro Bavaripsitta. Ĝi estis monotipa genro kun unu specio Bavaripsitta ballmanni, konata laŭ fosilioj trovitaj en Nerdlingena Rieso en Bavario, Germanio.

Iam oni ankaŭ inkludis genron Coracopsis (vaza-papagoj) en la subfamilio de afrotropisaj papagoj, sed pli novaj molekulaj esploroj montris ke ĝi apartenas al entute alia familio Psittrichasiidae, kie ili formas sian propran subfamilion Coracopseinae.

Referencoj

  1. Boehrer, Bruce. (2010) Parrot Culture: Our 2500-Year-Long Fascination with the World's Most Talkative Bird. U. Penn. Press. ISBN 978-0-8122-3793-1.
  2. (Mar 2010) “The evolutionary diversification of parrots supports a taxon pulse model with multiple trans-oceanic dispersal events and local radiations.”, Mol Phylogenet Evol 54 (3), p. 984–94. doi:10.1016/j.ympev.2009.08.021.