James Macleod: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: en:James Macleod
Linio 60: Linio 60:
[[Kategorio:Komisaroj de la Reĝa Kanada Rajda Polico|Macleod, James]]
[[Kategorio:Komisaroj de la Reĝa Kanada Rajda Polico|Macleod, James]]
[[Kategorio:Asembleanoj de la Nordokcidentaj Teritorioj|Macleod, James]]
[[Kategorio:Asembleanoj de la Nordokcidentaj Teritorioj|Macleod, James]]

[[en:James Macleod]]

Kiel registrite je 17:13, 6 okt. 2006

Kolonelo James Farquharson Macleod (nask. la 25-an de septembro 1836, mortis la 5-an de septembro 1894), naskiĝis en Drynoch, (Insulo Skye, Skotlando), estis milicia oficiro, advokato, RPNO-ofiriro, juĝisto, kaj politikisto en Alberto. Li servis kiel tria Komisaro de la Reĝa Kanada Rajda Polico, de la 22-a de julio 1876 ĝis la 31-a de oktobro 1880. La urbo Fortikaĵo Macleod (Alberto) kaj la Rapidvojo Macleod de Kalgario prenis sian nomon laŭ li.

En la jaro 1887 oni alelektis Macleod al la Supera Kortumo de la Nordokcidentaj Teritorioj, kiu tiutempe prizorgis terenon inkluzivanta tion, kio nun estas Alberto kaj Saskaĉevano. Li servis en ĉi tiu posteno ĝis sia morto en la jaro 1894. Oni enterigis lin en la Tombejo Union en Kalgario.

Edukiĝo

Macleod elmigris kune kun sia familio de Skotlando en 1845, kiam lia patro aĉetis bienon ĉe Richmond Hill (Ontario). Macleod studis ĉe la Kolegio de Supra Kanado en Toronto (Ontario) kaj poste ĉe Reĝina Universitato en Kingston (Ontario). Li diplomiĝis de Reĝina Universitato en 1854 kun B.A. en klasikaj kulturoj kaj en filozofio; sekve li enskribiĝis ĉe Osgood Hall, la fakultato de juro ĉe Universitato York. Li diplomiĝis kun LL.B. en 1860 kaj faris advokatan staĝon ĉe la oficejo de Alexander Campbell.

Dum la somero de 1856, antaŭ ol li iris studi juron kaj spite la dezirojn de siaj gepatroj, Macleod aliĝis al la Volontula Milicia Kampobaterio en Kingston kiel leŭtenanto, kaj lia entuziasmo estis tia ke lia bofrato William Augustus Baldwin Ĝeneral persvadis Guberniestron ĝeneralan Edmund Walker Head ke li proponu al Macleod oficiran postenon en la brita armeo. Lia patro insistis ke li rifuzu la proponon.

Leĝdona Asembleo de la Nordokcidentaj Teritorioj

Oni alelektis James al la Leĝdona Asembleo de la Nordokcidentaj Teritorioj la 7-an de oktobro 1876 por servi kiel unu el la unuaj tri membroj de la daŭra Konsilantaro de la Nordokcidentaj Teritorioj.

Li servis kiel normale elektita membro ĝis 1881 kiam oni elektis lin Stipendia Juĝisto. Li servis en tiu posteno ĝis la Unua ĝenerala elektado de la Nordokcidentaj Teritorioj.

Oni reelektis lin al la Asembleo kiel unu el tri juraj konsilistoj. Oni kreis por li postenon kun ĉiuj rajtoj krom voĉdonado por faciligi la transiron, posteno kiun la Asembleo forigis en 1891 finante 15-jarojn longan servadon de la Asembleo flanke de Macleod.

Milit-Servado

De 1860 ĝis 1870 Macleod praktikis juron en Bowmanville, sed dum tiu tempo li retenis intereson pri la milicio. En 1862 li transigis sian milician aliĝon al la Volontula Milicia Fusilistaro de Bowmanville kaj avancis al la rango de kapitano en 1863 kaj majoro en 1866. Aktiva soldatumado dum la Afero Trent en 1861 kaj la Rabatakoj de la Fenistoj de 1866 konfirmis lian intereson pri la milit-servo.

En 1870, dank' al la politika influo de sia antaŭa labordonisto Alexander Campbell, nun ministro en la federacia registaro, Macleod havigis al si oficiran postenon kiel brigadestra majoro ĉe ekspedicio sendita okcidenten por subpremi ribeladon en la Ruĝ-Rivera Kolonio.

Macleod avancis al la posteno de leŭtenanta kolonelo en la 45-a Infanteria Bataliono en 1871, kaj en 1873 Ĉefministro Macdonald proponis al li la postenon de intendanto kaj revizoro en la nove kreita Rajda Polico de la Nord-Okcidento.

Eksteraj ligoj

Antaŭulo:
George French
Komisaro de la Reĝa Kanada Rajda Polico
1876-1880
Posteulo:
Acheson Irvine
Antaŭulo:
Nova Posteno
Asembleano Alelektita Membro
1876-1881
Posteulo:
Acheson Irvine
Antaŭulo:
Nova Posteno
Asembleano Stipendia Juĝisto
1881-1888
Posteulo:
Posteno forigita
Antaŭulo:
Nova Posteno
Asembleano Jura Konsilisto
1888-1891
Posteulo:
Posteno forigita