Konstruigita proceso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 17: Linio 17:


== Rilataj artikoloj ==
== Rilataj artikoloj ==
* [[Parodia proceso]]
* [[Moskvaj procesoj]]
* [[Moskvaj procesoj]]
* [[justica krimo]]
* [[justica krimo]]

Kiel registrite je 10:30, 31 maj. 2022

Konstruigita proceso (resp. inscenigita juĝa proceso) estas markigo de juĝa traktado, kies senco ne estas fari ordan juĝan traktadon, sed kondamnon de akuzito pro punkrimoj, kiujn li ne faris. La senco do ne estas difini la kulpon kaj proklami justan verdikton kaj punon, sed kaŭzigi la anticipe destinitan verdikton. Unu el kutimaj ekzemploj de tiaj procesoj estas politikaj procesoj en Sovetuniokomunisma Ĉeĥoslovakio, proceso kontraŭ Templanojproceso kontraŭ Johana de Arko.

Marioneta proceso

Apartan tipon de la konstruigita proceso prezentas la tn. marioneta proceso, kiu estas zorgeme aranĝigita por vasta publiko kaj kiu havas kutime kiel celo timigi rezistantojn kaj montri ĉeeston de la tn. interna malamiko. Konataj estas ekzemple marionetaj procesoj el la stalina Sovetunio kaj el la komunisma Ĉeĥoslovakio.

Kelkaj metodoj uzataj ĉe konstruigitaj procesoj

  • amasa nerespektado de rajto por plendo kaj egaleco de flankoj (ekz. atestantojn elektas kaj vokas nur akuzanto, oni principe ne ebligas tion al akuzito)
  • asociiĝo de akuzanto, juĝisto(j) kaj iam ankaŭ de plendanto kontraŭ akuzito (en ekstremaj kazoj plendanto konfesas kulpon anstataŭ akuzito, eĉ kiam tiu neas tion, anstataŭ efika plendo li ne defendas la akuziton, eĉ damaĝigas lin)
  • amasa falsado de pruvoj (tiuj ĉi pruvoj estas poste akceptataj eĉ tiam, kiam ilia nevereco estas evidenta)
  • konfeso devigita per torturado
  • falsado de juĝaj protokoloj kaj enskriboj
  • evidenta misinterpretado de parolo de akuzito
  • postulado de sensencaj notorietoj (ekz. soldato, kiu volas fuĝi malantaŭ limon, sendube tuj poste tio malkaŝos al malamikoj de la socialisma ŝtato ĉiujn armeajn sekretojn, kiujn li konas, do la provo pri fuĝo malantaŭ la limon estas provo pri ŝtatperfido – surbaze de tiu notorieto estis fare de komunista juĝejo kondamnita ekz. marŝalo Janoušek)
  • zorgema elekto de spektantoj ĉe publika aŭdado

Rilataj artikoloj

Eksteraj ligiloj