Turo de Londono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
de la 20-a jarcento
eNeniu resumo de redakto
Linio 7: Linio 7:
La turo origine ludis la rolon de fortikaĵo, reĝa palaco kaj [[malliberejo]] (precipe por altrangaj kaj reĝaj kaptitoj, ekzemple la estoita [[Elizabeto la 1-a (Anglio)|Elizabeto la 1-a]]). Dum la [[Unua Mondmilito]] kaj la [[Dua Mondmilito]] la fortikaĵo denove funkciis kiel malliberejo, kaj 12 ekzekutoj de homoj akuzitaj je [[spionado]] estis aranĝitaj tie. Post Dua Mondmilito la difekto kaŭzita dum la ''[[Blitzkrieg]]'' ([[fulmomilito]]) estis riparita, kaj la fortikaĵo estis malfermita al publiko.
La turo origine ludis la rolon de fortikaĵo, reĝa palaco kaj [[malliberejo]] (precipe por altrangaj kaj reĝaj kaptitoj, ekzemple la estoita [[Elizabeto la 1-a (Anglio)|Elizabeto la 1-a]]). Dum la [[Unua Mondmilito]] kaj la [[Dua Mondmilito]] la fortikaĵo denove funkciis kiel malliberejo, kaj 12 ekzekutoj de homoj akuzitaj je [[spionado]] estis aranĝitaj tie. Post Dua Mondmilito la difekto kaŭzita dum la ''[[Blitzkrieg]]'' ([[fulmomilito]]) estis riparita, kaj la fortikaĵo estis malfermita al publiko.


Hodiaŭ la kastelo estas unu el la plej popularaj turismaj vidindaĵoj de Londono. Ĝi estas administrata de la bonfara fonduso "Historiaj Reĝaj Palacoj", kaj en 1988 estis deklarita [[Monda heredaĵo de Unesko]].
Hodiaŭ la kastelo estas unu el la plej popularaj [[Turismo|turismaj]] [[Vidindaĵo|vidindaĵoj]] de Londono. Ĝi estas administrata de la bonfara fonduso "Historiaj Reĝaj Palacoj", kaj en 1988 estis deklarita [[Monda heredaĵo de Unesko]].


== La Turo de Londono kaj Esperanto ==
== La Turo de Londono kaj Esperanto ==

Kiel registrite je 10:00, 1 jun. 2022

La blanka turo
Yeoman Warder en ĉiutaga uniformo

La Turo de Londono (anglalingve Tower of London, aŭ tradicie pli simple The Tower) estas historia monumento lokita en la centro de Londono, Anglio, ĉe la norda bordo de la rivero Tamizo. Ĝi situas en la distrikto Tower Hamlets kaj estas apartigita de la kvartalo City per vakua areo nomita Tower Hill.

La Turo de Londono estas ofte konfuzita kun la "blanka turo", kiu estas fakte nur parto de la originala, kvadrata fortikaĵo konstruita de Vilhelmo la 1-a en 1078. La turo konsistas el aro da pluraj konstruaĵoj, organizitaj centre de du paralelaj ĉirkaŭmuroj.

La turo origine ludis la rolon de fortikaĵo, reĝa palaco kaj malliberejo (precipe por altrangaj kaj reĝaj kaptitoj, ekzemple la estoita Elizabeto la 1-a). Dum la Unua Mondmilito kaj la Dua Mondmilito la fortikaĵo denove funkciis kiel malliberejo, kaj 12 ekzekutoj de homoj akuzitaj je spionado estis aranĝitaj tie. Post Dua Mondmilito la difekto kaŭzita dum la Blitzkrieg (fulmomilito) estis riparita, kaj la fortikaĵo estis malfermita al publiko.

Hodiaŭ la kastelo estas unu el la plej popularaj turismaj vidindaĵoj de Londono. Ĝi estas administrata de la bonfara fonduso "Historiaj Reĝaj Palacoj", kaj en 1988 estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko.

La Turo de Londono kaj Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Londonon kun tri grandaj vidindaĵoj nome la Londona Fortreso, la Ponto de la Ĉefturo kaj la Vestminstera Abatejo:

Super la Atlantiko nun al urbego vojaĝas
Uttu kaj Fidiaso: -Jen la Londona Fortreso,
la Ponto de l'Ĉefturo super rivero Tamiza.
Jen Vestminstere brilas subvide nun l'Abatejo,
kiu de l'tuta lando reĝhistorion ilustras.[1]

Notoj

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 119.