Historia akso de Parizo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
esperantigita parametro, +Projektoj
e Arbaro de Saint-Germain-en-Laye
Linio 3: Linio 3:


== Historio ==
== Historio ==
Kvankam la akso ne estis klare difinita antaŭ [[1640]] fare de [[André Le Nôtre]] (la pejzaĝisto de la [[kastelo de Versailles]]), tiun vojon oni jam delonge uzadis, depost la unuaj [[Kapetidoj|kapetidaj reĝoj]], kiam ili loĝis en la [[Luvro]] kaj iris ĉasadi al la arbaro de [[Saint-Germain-en-Laye]].
Kvankam la akso ne estis klare difinita antaŭ [[1640]] fare de [[André Le Nôtre]] (la pejzaĝisto de la [[kastelo de Versailles]]), tiun vojon oni jam delonge uzadis, depost la unuaj [[Kapetidoj|kapetidaj reĝoj]], kiam ili loĝis en la [[Luvro]] kaj iris ĉasadi al la [[arbaro de Saint-Germain-en-Laye]].


== Trapasitaj monumentoj ==
== Trapasitaj monumentoj ==

Kiel registrite je 08:58, 26 jun. 2022

La historia akso vidita el la ĝardeno Tuileries.

La historia akso de Parizo (franclingve Axe historique), aŭ reĝa vojo, estas la nomo de granda kaj longa akso, kiu trapasas la okcidentan parton de Parizo. Ĝi konsistas el larĝa, rekta vojo, kies geografia kaj historia eko estis la palaco Tuileries.

Historio

Kvankam la akso ne estis klare difinita antaŭ 1640 fare de André Le Nôtre (la pejzaĝisto de la kastelo de Versailles), tiun vojon oni jam delonge uzadis, depost la unuaj kapetidaj reĝoj, kiam ili loĝis en la Luvro kaj iris ĉasadi al la arbaro de Saint-Germain-en-Laye.

Trapasitaj monumentoj

Ekde la arko Carrousel, la akso rekte trapasas la placon de la Konkordo kun ĝia obelisko, la avenuon de la Elizeaj Kampoj, la placon Charles de Gaulle, la avenuon Grande Armée kaj la pordon Maillot. En Neuilly-sur-Seine, ĝi plilongiĝas per la avenuo Charles de Gaulle, la ponto de Neuilly kaj trapasas la kvartalon La Défense kun ĝia Granda Arko. La Triumfa Arko de Parizo ankaŭ troviĝas sur la akso, sed ne la piramido de la Luvro.

Vidu ankaŭ