Erika Fatland: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8.6
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{Informkesto homo}}
{{Informkesto verkisto}}

'''Erika Fatland''' (naskiĝis la 27-an de aŭgusto [[1983]] en [[Haugesund]], [[Norvegio]]), estas [[Esplorado|esploristino]], [[Aŭtoro|verkistino]], [[Socia antropologio|socia antropologo]] kaj literatura kritikisto. Fatland kreskis en Ølen, en la municipio [[Vindafjord]], [[Rogaland]]. Ŝi iris al mezlernejo en [[Liono|Lyon (Francio]]) kaj [[Helsinko]] kaj daŭrigis siajn universitatajn studojn ĉe la [[Universitato de Kopenhago]] kaj la [[Universitato de Oslo]], kie ŝi akiris [[Magistro|magistron]] pri [[Socia antropologio|socia antropologio en]] 2008. Kelkaj de siaj libroj estis tradukitaj en 15 lingvojn. Ŝi ricevis internacian aklamon en 2015 pro sia libro ''Sovetistano.'' Ŝi scipovas la anglan, francan, rusan, germanan, italan kaj hispanan<ref>(en) [https://www.lit-across-frontiers.org/profiles/erika-fatland/ Erika Fatland], Literaturo trans limoj.</ref>.
'''Erika Fatland''' (naskiĝis la 27-an de aŭgusto [[1983]] en [[Haugesund]], [[Norvegio]]), estas [[Esplorado|esploristino]], [[Aŭtoro|verkistino]], [[Socia antropologio|socia antropologo]] kaj literatura kritikisto. Fatland kreskis en Ølen, en la municipio [[Vindafjord]], [[Rogaland]]. Ŝi iris al mezlernejo en [[Liono|Lyon (Francio]]) kaj [[Helsinko]] kaj daŭrigis siajn universitatajn studojn ĉe la [[Universitato de Kopenhago]] kaj la [[Universitato de Oslo]], kie ŝi akiris [[Magistro|magistron]] pri [[Socia antropologio|socia antropologio en]] 2008. Kelkaj de siaj libroj estis tradukitaj en 15 lingvojn. Ŝi ricevis internacian aklamon en 2015 pro sia libro ''Sovetistano.'' Ŝi scipovas la anglan, francan, rusan, germanan, italan kaj hispanan<ref>(en) [https://www.lit-across-frontiers.org/profiles/erika-fatland/ Erika Fatland], Literaturo trans limoj.</ref>.



Kiel registrite je 16:22, 27 jun. 2022

Erika Fatland
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1983 (1983-08-27) (40-jaraĝa)
en Haugesund
Lingvoj norvega vd
Ŝtataneco Norvegio vd
Familio
Edz(in)o Erik Fosnes Hansen vd
Profesio
Okupo verkisto • verkisto de vojaĝa literaturo • antropologo vd
Laborkampo antropologiovojaĝlibro vd
Verkado
Verkoj The Border vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Erika Fatland (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1983 en Haugesund, Norvegio), estas esploristino, verkistino, socia antropologo kaj literatura kritikisto. Fatland kreskis en Ølen, en la municipio Vindafjord, Rogaland. Ŝi iris al mezlernejo en Lyon (Francio) kaj Helsinko kaj daŭrigis siajn universitatajn studojn ĉe la Universitato de Kopenhago kaj la Universitato de Oslo, kie ŝi akiris magistron pri socia antropologio en 2008. Kelkaj de siaj libroj estis tradukitaj en 15 lingvojn. Ŝi ricevis internacian aklamon en 2015 pro sia libro Sovetistano. Ŝi scipovas la anglan, francan, rusan, germanan, italan kaj hispanan[1].

Verkaro

- Foreldrekrigen, kiu estas humura kaj amuza infanlibro pri divorco, 2009, rakonto pri Amanda en la aĝo de dek jaroj kaj ŝiaj spertoj kiam ŝiaj gepatroj decidas eksedziĝi.

- Englebyen - Historier fra Beslan, 2011 - (ISBN 9788202347888) por kiu ŝi intervjuis postvivantojn, parencojn kaj atestantojn post la lerneja masakro en Beslano (Norda Osetio, Norda Kaŭkazio) en septembro 2004. "Kio okazis poste?" estas la ĉefa demando en ĉi tiu libro, kie Erika Fatland atentigas pri la politika kaj kulturhistoria fono por la situacio en Norda Osetio.

- Året uten sommer (La jaro sen somero), 2012, pri atako de la dekstra ekstremisto (Anders Behring Breivik) de junulara renkontiĝo (multaj gejunuloj estis membroj de la junulara sekcio de la laborista partio) sur insuleto Utøya (Oslo) en la somero de 2011.

- Sovetlando. vojaĝo tra la post-sovetiaj ŝtatoj Turkmenio, Kazaĥio, Taĝikio, Kirgizio kaj Uzbekio, 2014[2].

- Vintraj Militoj, 2017, estas infanlibro kiu legeblas kiel averto kontraŭ tutmonda klimata ŝanĝo.

- La landlimo - subtitolo: Vojaĝo ĉirkaŭ Rusio tra Nord-Koreio, Ĉinio, Mongolio, Kazaĥio, Azerbajĝano, Kartvelio, Ukrainio, Belorusio, Litovio, Pollando, Latvio, Norvegio kaj la nordorienta tranavigado, 2017[3]. Por tiu libro ŝi vojaĝis tra 14 landoj en 259 tagoj, kaj trakuris 6 000 kilometrojn. La libro estas tradukita en 12 lingvojn. En tiu libro, samkiel en Sovetistano, ŝi kombinas rakontojn pri vojaĝoj kun la grandaj historiaj sciindaĵoj kiel ekzemple etna purigado kaj devigita translokiĝo kiuj estis uzataj por konservi politikan kontrolon super la malnova rusa imperio, kun spuroj treroveblaj ĝis hodiaŭ[4].

Honoroj

En 2015, Erika Fatland estis nomita unu el la dek plej bonaj norvegaj aŭtoroj. Tiun saman jaron, ŝi ricevis la nefikcian libropremion por Sovetistano. La sekvan jaron, ŝi estis elektita kiel unu el la dek plej nuntempaj Novaj Voĉoj de Eŭropo kiel parto de la projekto Literary Europe Live je iniciato de Literaturo trans limoj. La celo de la selekto Novaj Voĉoj el Eŭropo estas reliefigi la riĉecon kaj diversecon de eŭropa verkado en ĉiuj ĝiaj ĝenroj (ne nur romanoj sed ekzemple ankaŭ noveloj) kaj lingvoj, inkluzive minoritatajn lingvojn aŭ verkojn en lingvo, kiun nacia ĵurio eble ne legas aŭ ilia propra ŝtato eĉ ne agnoskas malgraŭ la fakto, ke ĝi estas parolata de milionoj. Aliaj verkas en lingvo tiel malgranda, ke la propra legantaro limiĝas al kelkaj centoj kun malmultaj literaturaj tradukistoj, kiuj povas redakti ilian verkaron en aliaj lingvoj[5].

Persone

Erika Fatland loĝas en Oslo kune kun sia edzo, la aŭtoro Erik Fosnes Hansen.

Vidu ankaŭ

Literatura tradukado

Eksteraj ligiloj

(no) Pri Erika Fetland en Forfatterkatalogen

(en) Literary Europe Live Arkivigite je 2020-09-23 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj

  1. (en) Erika Fatland, Literaturo trans limoj.
  2. Sovjetlando-vojaĝo en centra Azio : alilingvaj rajtoj : Danio (Informations Forlag), Estonio (Tänapäev), Finnlando (Siltala Publishers), Francio (Gaïa Editions), Germanio (Suhrkamp Verlag), Barato (hindia kaj bengala lingvoj, Sampark),Italio (Marsilio), Nederlando (De Geus), Polando (Foksal), Rusio (Ripol Classic Publishing Group), Svedio (Leopard Förlag)
  3. (no) Camilla Helen Heiervang, Russland er en bøllestat, intervjuo en Aftenposten/Lørdag, la 15-an de februao 2020
  4. (ru) "En cent jaroj, la limoj de Rusio estos malsamaj" - socia antropologino Erica Fatland, Tyumen, la 28-an de aprilo 2018, alirite la 13-an de aŭgusto 2020.
  5. (en) Ten New Voices from Europe, Literature accros frontiers, la 14-an de aprilo 2016.