Otfried Preußler: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 84: Linio 84:


[[Kategorio:Germanaj porinfanaj verkistoj]]
[[Kategorio:Germanaj porinfanaj verkistoj]]
[[kategorio:Germanaj pedagogoj]]

Kiel registrite je 18:12, 16 jul. 2022

Otfried Preußler
Persona informo
Otfried Preußler
Naskonomo Otfried Syrowatka
Naskiĝo la  20-an de oktobro 1923(nun 1923-10-20)
en Liberec,  Ĉeĥoslovakio
Morto la 18-an de februaro 2013 (89‑jara)
en Prien am Chiemsee,  Germanio
Tombo Städtischer Friedhof Rosenheim vd
Nacieco germano
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Unua respubliko de ĈeĥoslovakioNazia GermanioOkcidenta GermanioGermanio vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd
Familio
Patro Josef Preußler vd
Profesio
Okupo instruisto, verkisto
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • literaturo por infanoj kaj junuloj • pedagogio vd
Aktiva dum 1956– vd
Verkado
Ĝenroj Porinfana literaturo
Verkoj Der kleine Wassermann, Der Räuber Hotzenplotz, Krabat, Das kleine Gespenst, Die kleine Hexe
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
furorlibro Die kleine Hexe

Otfried PREUSSLER (naskiĝis la 20-an de oktobro 1923 en Liberec, mortis la 18-an de februaro 2013 en Prien am Chiemsee) estis germana verkisto kaj pedagogo. La gepatroj (estantaj instruistoj) kaj la ŝajne neelĉerpebla fonto de rakontoj de lia avino Dora estis inspiro por li, same kiel lia bohema patrujo. Kiel loka esploristo, la patro de Otfried Preußler kompilis la legendojn kaj rakontojn de la tiea montaro: rakontoj de magiistoj, sorĉistinoj kaj fantomoj, kiuj poste ankaŭ trovis sian vojon en la rakontojn de Preußler.

Vivo

La jarojn de la Dua mondmilito antaŭis infanaĝo en malferma kaj literaturema medio. Kiel la plej multaj el liaj samlernejanoj, Preußler estis rekrutita en Liberec en 1942 tuj post trapaso de la abiturienta ekzameno.[1]

Post deplojiĝo ĉe la orienta fronto la tiam 21-jaraĝulo iĝis militkaptito en 1944 pasigonte la venontajn kvin jarojn en diversaj internigejoj en Orienta Rusujo. Post liberiĝo en 1949 li retrovis en Rosenheim membrojn de sia familio inter kiuj estis ankaŭ la fianĉino Annelie; samjare ili geedziĝis (ili havis tri filinojn: Renate, Regine kaj Susanne).

Preußler decidis fariĝi instruisto laborante paralele por la porinfana sekcio de radistacio. Fininte siajn pedagogiajn studojn li iĝis bazlerneja instruisto kaj restis en la instrua profesio ĝis 1970.

Verkista sukceso

En 1956 aperis la verko Der kleine Wassermann kaj estis entuziasme akceptita de infanoj, plenkreskuloj kaj la profesia mondo. Preußler ricevis specialan premion por sia debuta laboro (Deutscher Jugendbuchpreis). Sekvis Die kleine Hexe (1957), Bei uns in Schilda (1958), Thomas Vogelschreck (1958), Der Rauber Hotzenplotz (1962) - du daŭrigoj de la rabisto Hotzenplotz estis faritaj en 1969 kaj 1973 - kaj Das kleine Gespenst (1966). Multaj el la rakontoj de tiu tre produktiva kreiva fazo de Preußler eblis danke al observoj de ĉla iutaga vivo de kaj kun liaj filinoj.

Krome influoj el Orienta Eŭropo ja troviĝas en lia verkaro, ekzemple en la rakontoj Kater Mikesch (1962; traduko kaj interpreto de Kocour Mikes de la ĉeĥa aŭtoro Josef Lada), Die Abenteuer des starken Wanja (1966) kaj la teatraĵo Der goldene Brunnen (1975).

Post liaj sukcesaj infanlibroj, Otfried Preußler ankaŭ skribis romanojn por junaj plenkreskuloj kaj plenkreskuloj de la 1970-aj jaroj. Lia romano Krabat, kiu estis publikigita en 1971 kaj rakontas la historion de soraba sorĉistmetilernanto, iĝis unu el liaj plej gravaj verkoj siaspece. Krabat poste estis tradukita en 31 lingvojn ricevonte krom Deutscher Jugendbuchpreis ankaŭ internaciajn premiojn (Eŭropa Junulara Libro-Premio; Notable Book-premio de American Library Association).

Die Flucht nach Agypten. Königlich böhmischer Teil (1978) estis la unua libro eksplicite celita al plenkreskaj legantoj. La aŭtoro ankaŭ lokigis multajn el la sekvaj libroj en sia boheman patrujon kaj pasigis la intrigojn ofte en arbaroj kaj montoj de sia infanaĝa ĉirkaŭaĵo.

Por la plej multaj el liaj infanlibroj verkis scenejajn kaj radiaj teatraĵojn Preußler mem. Li kunlaboris kun porinfanaj teatroj ĉie ajn en Germanio. Filmadaptiĝoj sekvis, inkluzive de Kater Mikesch, enscenigate fare de Augsburger Puppenkiste en 1964. Poste la rabistrakontoj pri Hotzenplotz estas filmitaj, kaj la figuroj el Die kleine Hexe respektive Der kleine Wassermann iĝis bildstrifiguroj. Ankaŭ pro tio la aŭtoro ricevis multajn premiojn kaj ricevis plurajn orajn diskojn.

Graveco

La rakontoj de Preußler daŭre estas inter la plej popularaj infanaj kaj junularaj libroj, ne nur en Germanlingvio. Li ricevis multajn aliajn premiojn pro sia verko kaj literaturaj meritoj, ekz. Großer Preis der Deutschen Akademie für Kinder- und Jugendliteratur e.V. Volkach (1988), Eichendorff-Literaturpreis (1990), Deutsche Fantasy-Preis (1992), la meritkrucon unuaklason Bundesverdienstkreuz (1993) kaj la ordenon Bayerischer Maximiliansorden für Wissenschaft und Kunst (2010). En 1976 la unua lernejo en Dillenburg estis nomita por li; aliaj sekvis.

Krom sia literatura verkado, kiun li daŭrigis ĝis 2011, Preußler tre okupiĝis pri sociaj kaj edukaj temoj. Kiel verkisto kaj instruisto, li ĉiam restis praktika edukisto. Liaj libroj proponas pedagogiajn impulsojn por lingva kaj emocia edukadoj kaj estas uzataj ankaŭ sur la kampo de kuracado. Ekde la 1970-aj jaroj, Preußler engaĝiĝis pri la Ortopedia infana kliniko en Aschau kaj flegis dum la tuta vivo korespondadajn kontaktojn kun infanoj el la tuta mondo.

Listo de verkoj

  • Der kleine Wassermann (1956)
  • Die kleine Hexe (1957)
  • Der Räuber Hotzenplotz (1962)
  • Das kleine Gespenst (1966)
  • Neues vom Räuber Hotzenplotz (1969)
  • Krabat (1971)
  • Hotzenplotz 3 (1973)
  • Die Flucht nach Ägypten (1978)
  • Herr Klingsor konnte ein bisschen zaubern (1987)
  • Mein Rübezahlbuch (1993)

En Esperanto aperis

  • La Malgranda Sorĉistino / Kun multaj desegnaĵoj de Winnie Gebhardt-Gayler. [Al Esperanto tradukis la familioj Eckert, Fischer kaj Kleemann] - Maribor kaj Durmersheim/Rastatt: Inter-Kulturo 1994. - 129 p. - (Familiaj Libroj ; 1) ISBN 961-6075-00-4 La libro rakontas la historion de relative juna kaj naiva sorĉistino, kiu volas partopreni la Valpurgan Nokton sed estas forbarita fare de la malicaj maljunaj koleginoj.
  • La malgranda fantomo (kun desegnaĵoj de F.-J. Tripp). [Al Esperanto tradukis Kirilo Brosch] - Dobřichovice: Kava-Pech 2021. 113 p.ISBN 9788088326212. La libro rakontas pri la aventuroj de malgranda fantomo, kiu eraras en urbo kaj danke al la helpo de infanoj povas reveni al sia kastelo.

Notoj

  1. Nur postmorte (2015) oni eksciis, ke Preußler publikigis junularan libron laŭ la ideologia stilo de Hitlera junularo inter 1940 kaj 1942 sub la titolo Erntelager Geyer pri laboro de knaboj sur bienoj sudetgermanaj; ĝian legadon malpermesis la sovetiaj okupantoj post 1945.

Vidu ankaŭ

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.