Diskuto:Thomas Urquhart: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
Jim Henry (diskuto | kontribuoj)
Merĝo de la teksto el ''Monato'' kun la traduko el en:Thomas Urquhart
 
Linio 17: Linio 17:


:::Jes, jam en la unuaj jarkolektoj aperas la mencio pri libera kopirajto, se oni indikas la fonton. La nuna elĉerpaĵo venas el numero 9/1998, p. 14. [[Vikipediisto:PaulP|PaulP]] 09:33, 18. Okt 2006 (UTC)
:::Jes, jam en la unuaj jarkolektoj aperas la mencio pri libera kopirajto, se oni indikas la fonton. La nuna elĉerpaĵo venas el numero 9/1998, p. 14. [[Vikipediisto:PaulP|PaulP]] 09:33, 18. Okt 2006 (UTC)

== Merĝo de la teksto el ''Monato'' kun la traduko de la angla vikipedia artikolo ==

Mi ĵus merĝis iom de la teksto el ''Monato'' kun la traduko de la angla vikipedia artikolo. Mi preskaŭ pensas ke ni povas jam forigi la ekstran kopion de tiu teksto, ĉar ĝi estas parte duobligo kaj parte misinformo. Sed mi ne certas pri la asertoj de Will Green pri lia perdo de manuskriptoj -- tio ŝajne kontraŭdiras la kronologion de la angla artikolo. en: asertas, ke li perdis liajn manuskriptojn kiam li estis kaptita post la Batalo de Worcester; Will Green, ke post kiam li estis jam liberigita de la Turo de Londono, li estis tiam re-kaptita de soldatoj kaj perdis manuskriptojn. Mi ne certas kiun kredi, sed mia lego de ''Logopandecteision'' sugestas ke en: ĝustas.

Alia afero estas, ke Green ŝajnas al mi tro kredema pri la diroj de Urquhart pri si mem. Iuj eble estis fanfaronaj, aliaj satiraĵoj. Mi ne estas la nura kiu dubas ke lia universala lingvo iam ekzistis en alia ol skiza formo.

Do, kion vi pensas? Ĉu ni povas jam forigi la tekston de la tuta artikolo el ''Monato'' (sed konservi la Monato-ŝablonon, ĉar mi ja ĉerpis kelkajn frazojn kaj subfrazojn el ĝi por la sekcio '''Vivo''') ? --[[Vikipediisto:Jim Henry|Jim Henry]] 17:36, 18. Okt 2006 (UTC)


== plia fonto ==
== plia fonto ==

Nuna versio ekde 17:36, 18 okt. 2006

"uprising"[redakti fonton]

Mi tradukas la tekston de la angla artikolo en:Thomas Urquhart. Kiel oni dirus esperante "uprising" en la senco uzata tie? Kaj mi uzas "reĝisma" por "Royalist", kvankam la Benson'a CEED diras "rojalisma" -- mi ne vidas bonan kialon por tiu kroma radiko. --Jim Henry 22:05, 16. Okt 2006 (UTC)

kopirajto?[redakti fonton]

Ŝajne la tuta artikolo estas represita el artikolo en Monato (sed mankas indiko pri la aŭtoro aŭ la dato kiam ĝi aperis). Mi pensas ke ni devas tute reverki ĝin, por eviti kopirajto-problemon, aŭ havigi al ni permeson de la aŭtoro represi ĝin laŭ GFDL. Ni povus traduki el la artikolo en la angla aŭ Interlingvao. -- Jim Henry

Mi ektradukis la anglan version, kaj tute forigis la tekston kopiita el Monato. --Jim Henry 22:05, 16. Okt 2006 (UTC)
Poste Narvalo diris (en mia diskutopaĝo) ke "Ni havas permeson aperigi tekstojn el Monato" kaj ke mi kontaktu Vikipediisto:PaulP, la redaktoron de Monato, por konfirmi tion. Do mi restarigis la tekston. Sed mi ankoraŭ taksas ĝin ne-enciklopedieca stile kaj ĝi eĉ entenas kelkajn erarojn pri lia universala lingvo kaj la verko(j) priskribanta ĝin. (Vidu Logopandekteisiono.) Do post nelonga tempo mi esperas denove forigi ĝin, kiam mi estos fintradukinta la anglan artikolon kaj enplektinta la veran kaj utilan informon el la artikolo el Monato. La malnova artikolo eble iru en "Wikisource" se iu volas fari tion.
Vidu por pliaj detaloj Vikipedio:Monato. Mi aldonos la ĝustan ŝablonon, kiu klarigas la kopirajton. PaulP 07:29, 17. Okt 2006 (UTC)
Dankon pro la klarigo. Sed ŝajne vi ne scias kiu aŭtoris la artikolon aŭ kiam ĝi aperis, ĉu ne? Ĉu Monato havas indekso(j)n de pasintaj jarkolektoj?
Ĉu tiu "Creative Commons" license validas por ĉiuj ĉerpaĵoj el Monato ekde la unuaj jaroj, aŭ nur por artikoloj aperinta post certa dato? --Jim Henry 15:45, 17. Okt 2006 (UTC)
Jes, jam en la unuaj jarkolektoj aperas la mencio pri libera kopirajto, se oni indikas la fonton. La nuna elĉerpaĵo venas el numero 9/1998, p. 14. PaulP 09:33, 18. Okt 2006 (UTC)

Merĝo de la teksto el Monato kun la traduko de la angla vikipedia artikolo[redakti fonton]

Mi ĵus merĝis iom de la teksto el Monato kun la traduko de la angla vikipedia artikolo. Mi preskaŭ pensas ke ni povas jam forigi la ekstran kopion de tiu teksto, ĉar ĝi estas parte duobligo kaj parte misinformo. Sed mi ne certas pri la asertoj de Will Green pri lia perdo de manuskriptoj -- tio ŝajne kontraŭdiras la kronologion de la angla artikolo. en: asertas, ke li perdis liajn manuskriptojn kiam li estis kaptita post la Batalo de Worcester; Will Green, ke post kiam li estis jam liberigita de la Turo de Londono, li estis tiam re-kaptita de soldatoj kaj perdis manuskriptojn. Mi ne certas kiun kredi, sed mia lego de Logopandecteision sugestas ke en: ĝustas.

Alia afero estas, ke Green ŝajnas al mi tro kredema pri la diroj de Urquhart pri si mem. Iuj eble estis fanfaronaj, aliaj satiraĵoj. Mi ne estas la nura kiu dubas ke lia universala lingvo iam ekzistis en alia ol skiza formo.

Do, kion vi pensas? Ĉu ni povas jam forigi la tekston de la tuta artikolo el Monato (sed konservi la Monato-ŝablonon, ĉar mi ja ĉerpis kelkajn frazojn kaj subfrazojn el ĝi por la sekcio Vivo) ? --Jim Henry 17:36, 18. Okt 2006 (UTC)

plia fonto[redakti fonton]

Jen plia fonto, utila kiam ni reverkos la artikolon:

DALGARNO avait eu pour précurseur un autre Écossais, sir Thomas URQUHART (ou URCHARD) de Cromarty (1611-1660), connu surtout par sa traduction de Rabelais, devenue classique en Angleterre, qui avait publié Logopandecteision, or an Introduction to the Universal Language (London, in-4o, 1653). Ce projet tout théorique ne comprenait ni vocabulaire ni grammaire. Il y avait 12 parties du discours; les noms avaient 11 genres, 11 cas, et 4 nombres; les verbes, 4 voix, 7 modes et 11 temps; enfin chaque mot devait avoir au moins 10 synonymes. L'indication la plus intéressante est celle-ci: chacune des lettres d'un mot devait avoir un sens, de sorte qu'on pourrait les intervertir sans inconvénient. Cela suffit à caractériser une langue philosophique analogue à celle de LEIBNIZ. -- Un autre projet a été conçu vers le même temps par le marquis de WORCESTER (Century of the Names and Scantling of... Inventions, 1663); mais ce n'était qu'un «caractère universel», c'est-à-dire une pasigraphie que chacun pourrait lire dans sa propre langue. V. John WILLCOCK, Sir Thomas Urquhart of Cromartie (Edinburgh and London, 1899).
HISTOIRE DE LA LANGUE UNIVERSELLE, chapitre II de Couturat k Leau

--Jim Henry 02:27, 17. Aŭg 2006 (UTC)