Planlingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Jim Henry (diskuto | kontribuoj)
e →‎Specoj de planlingvoj: logikaj lingvoj ktp ne estas sub-specoj de internacia helplingvo
ligvoj > lingvoj
Linio 1: Linio 1:
'''Planlingvo''' estas [[konstruita lingvo]] kreita por uzo en homa [[komunikado]]. Tiel ĝi distingiĝas de [[arta lingvo|artaj ligvoj]], [[eksperimenta lingvo|eksperimentaj lingvoj]] kaj [[sekreta lingvo|sekretaj lingvoj]].
'''Planlingvo''' estas [[konstruita lingvo]] kreita por uzo en homa [[komunikado]]. Tiel ĝi distingiĝas de [[arta lingvo|artaj lingvoj]], [[eksperimenta lingvo|eksperimentaj lingvoj]] kaj [[sekreta lingvo|sekretaj lingvoj]].


Multaj estas konstruitaj por uzo kiel [[internacia helplingvo]], sed ankaŭ estas fakaj planlingvoj kiel [[Marparolo]], ne-internaciaj helplingvoj kiel [[Slovio]] kaj la malfacile klasigebla [[Tokipono]], kiun oni ja internacie uzas por homa komunikado, sed kiu tute ne celas esti internacia helplingvo.
Multaj estas konstruitaj por uzo kiel [[internacia helplingvo]], sed ankaŭ estas fakaj planlingvoj kiel [[Marparolo]], ne-internaciaj helplingvoj kiel [[Slovio]] kaj la malfacile klasigebla [[Tokipono]], kiun oni ja internacie uzas por homa komunikado, sed kiu tute ne celas esti internacia helplingvo.

Kiel registrite je 23:18, 20 okt. 2006

Planlingvo estas konstruita lingvo kreita por uzo en homa komunikado. Tiel ĝi distingiĝas de artaj lingvoj, eksperimentaj lingvoj kaj sekretaj lingvoj.

Multaj estas konstruitaj por uzo kiel internacia helplingvo, sed ankaŭ estas fakaj planlingvoj kiel Marparolo, ne-internaciaj helplingvoj kiel Slovio kaj la malfacile klasigebla Tokipono, kiun oni ja internacie uzas por homa komunikado, sed kiu tute ne celas esti internacia helplingvo.

Ofte oni uzas la terminon planlingvo por referi al lingvo konstruita por la uzo en homa komunikado. Multaj esperantistoj dum varbado preferas tiun terminon al artefarita lingvo, ĉar ĉi tiu lasta estas plursenca (vidu natura lingvo). En multaj naturaj lingvoj la pli ofta ĝenerala termino estas laŭvorte ekvivalenta al la esperanta "konstruita lingvo" aŭ "artefarita lingvo".

Multaj ordinaraj normigitaj (skribaj) lingvoj estas diversgrade planitaj kaj planataj (precipe rilate al vortprovizo kaj ortografio). La terminon "planlingvo" oni tamen uzas ordinare (aŭ precipe) nur, kiam la planado rezultigis tute novan lingvon. Se tia planlingvo estas kreita el materialo pruntita el aliaj lingvoj, oni ne rigardas, ĉu antaŭe, ĉu poste, tiujn fontolingvojn kiel dialektojn de la nove kreita lingvo. Ili ekzistas plu kiel tute apartaj kaj memstaraj lingvoj.

Estas multaj tipoj de helplingvoj: esperantidoj, volapukidoj, kompromisplanlingvoj, zonaj planlingvoj ktp.

Kelkajn planitajn lingvojn oni kutime ne nomas "planlingvon"; ili estas unuigoj de naciaj dialektoj por servi kiel nacia lingvo al landoj, kie ne estas nature precipa dialekto, ekzemple: nynorsk, la oficiala skriba formo de la Romanĉa, kaj la Indonezia.


Specoj de planlingvoj

Vidu ankaŭ




Eksteraj ligoj

greke Detala prezento de la plej sukcesintaj planlingvoj Kvina ĉapitro de la libro Enkonduka lernolibro de interlingvistiko verkita de Věra Barandovská-Frank, membro de AIS. greke Kelkaj retaj ligoj rilataj al planlingvoj. (anglalingve). Kompilita de Richard Kenaway. Troviĝas proksimume 310 planlingvoj en la listo. greke Conlang database de Jeffrey Henning (Datumbazo de planlingvoj en la angla) greke Langmaker Vikiejo pri planlingvoj (en la angla)

Ŝablono:LigoElstara