Josephine Baker: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
AAld: + 1 komunejoj
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
Linio 20: Linio 20:
<br clear=all>
<br clear=all>
{{Commons|Josephine Baker}}
{{Commons|Josephine Baker}}



[[bg:Джозефин Бейкър]]
[[bg:Джозефин Бейкър]]
Linio 35: Linio 34:
[[no:Joséphine Baker]]
[[no:Joséphine Baker]]
[[pl:Josephine Baker]]
[[pl:Josephine Baker]]
[[pt:Josephine Baker]]
[[sk:Josephine Bakerová]]
[[sk:Josephine Bakerová]]
[[sv:Joséphine Baker]]
[[sv:Joséphine Baker]]

Kiel registrite je 00:50, 5 nov. 2006

Josephine BAKER, origine: Freda Josephine MCDONALD (naskiĝis la 3-an de junio, 1906, mortis la 12-an de aprilo, 1975) estis usona kantistino, aktorino kaj dancistino malhelhaŭta.

Naskiĝinte en Sankta-Luizo, Misurio, ŝi pasigis sian junaĝon en malriĉeco. Poste ŝi mem diris, ke ŝi "komencis danci por ne frosti". Kiel 13-jarulino ŝi unuafoje edziniĝis. La edzeco fiaskis, kaj du jarojn poste ŝi edziniĝis duan fojon, sed post plia jaro nur unu afero restis de tiu ĉi edzeco: la nomo BAKER.

Unuajn sukcesojn kiel dancistino ŝi spertis en Novjorko, sed tie ŝi ankaŭ spertis rasismajn antaŭjuĝojn, kaj fine ŝi decidis elprovi sin en Eŭropo. La 2-an de oktobro, 1925 ŝi komencis grandan karieron en la Pariza Théâtre Champs Elysées. Pro sia erotika danco, dum kiu ŝi prezentis sin vestite nur per banana jupo, ŝi rapide famiĝis. Post sukcesoplena turneo tra Eŭropo ŝi revenis al Francio kaj fariĝis stelulino de la "Folies Bergères". Ŝia privata vivo tamen ne ĉiam estis feliĉa: Ĉiu el ŝiaj entute ses edzecoj fiaskis.

Kvankam ŝi vivis en Francio, ŝi en la 1950-aj jaroj subtenis la usonan movadon por civilaj rajtoj. Ŝi per nekutima maniero protestis kontraŭ rasismo, adoptante 12 infanojn de diversaj nacioj kaj haŭtkoloroj. Kun sia "pluvarka familio" ŝi vivis en franca kastelo, ofte kun financaj malfacilaĵoj.

La 8-an de aprilo 1975 Josephine Baker festis sian 50-jaran laborjubileon per pompa prezentado. Malmultajn tagojn poste ŝi mortis de kor-atako. La entombigo kaŭzis grandan atenton en Francio: Eĉ la ŝtatestro Valéry Giscard D'Estaing esprimis sian funebron.

Ekstera ligo