Ivan Franko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: he:איוון פרנקו
Linio 12: Linio 12:
Trifoje en [[1895]], [[1897]], [[1898]] li malsukcese balotiĝis al la Galicia Sejmo. En siaj publikaĵoj Franko kritikis [[marksismo]]n kaj avertis homaron pri danĝero konstrui totalitaran ŝtaton surbaze de socialisma dogmaro.
Trifoje en [[1895]], [[1897]], [[1898]] li malsukcese balotiĝis al la Galicia Sejmo. En siaj publikaĵoj Franko kritikis [[marksismo]]n kaj avertis homaron pri danĝero konstrui totalitaran ŝtaton surbaze de socialisma dogmaro.


De [[1894]] Franko kunlaboras kun la [[Ŝevĉenka Scienca Societo]], kiu rolis kiel ukraina scienc-akademio, kaj redaktas periodaĵon - [[Literatura-scienca Heroldo]]. Pro liaj studoj en lingvistiko kaj historio de literaturo du renomaj rusiaj akademianoj [[Ŝaĥmatov]] kaj [[Korĵ]] proponis elekti I. Frankon kiel membro de Rusia Imperiestra Sciencakademio, sed cara registaro malpermesis tion.
De [[1894]] Franko kunlaboras kun la [[Ŝevĉenka Scienca Societo]], kiu rolis kiel ukraina scienc-akademio, kaj redaktas periodaĵon - "''Literatura kaj Scienca Heroldo''". Pro liaj studoj en lingvistiko kaj historio de literaturo du renomaj rusiaj akademianoj [[Ŝaĥmatov]] kaj [[Korĵ]] proponis elekti I. Frankon kiel membro de Rusia Imperiestra Sciencakademio, sed cara registaro malpermesis tion.


Mortis Ivan Franko en Lvivo kaj estis enterigita en [[Liĉakiva tombejo]].
Mortis Ivan Franko en Lvivo kaj estis enterigita en [[Liĉakiva tombejo]].

Kiel registrite je 05:07, 17 nov. 2006

Dosiero:I Franko.jpg
Ivan Franko

Biografio

Ivan Franko (en ukraina Іван Франко) naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1856 en vilaĝo Nahujeviĉi apud urbeto Drohobiĉo, Aŭstrio-Hungario, nun - Ukrainio, forpasis la 28-an de majo 1916 en Lvivo), unu el la tri kolonoj de la ukraina poezio kune kun Taras Ŝevĉenko kaj Lesja Ukrajinka, prozisto, ĵurnalisto, filozofo, tradukisto, lingvisto-scienculo, socia kaj politika aganto.

Ivan Franko naskiĝis en orienta Galicio, ukraine - Галичина, en la familio de riĉa germandevena forĝisto, lia patrino apartenis al ukraina nobelaro. Fininte klasikan gimnazion en Drohobiĉo en 1875, li fariĝis studento de la Lviva Universitato, kie li studis klasikan filozofion kaj ukrainan lingvon kaj literaturon. Siajn unuajn literaturajn verkojn li publikigis en la studenta revuo Druh (Amiko).

Pro siaj kontaktoj kun socialistoj li estis arestita (1877) kaj pasigis 8 monatojn en malliberejo. Poste okazis la dua aresto (1880, Kolomeo) kaj forpelo el la universitato. De 1887 li laboris plentempe en la redakcio de pollingva ĉiutaga gazeto ''Kurier Lwowski'' kaj antaŭ la parlamentaj balotoj en 1889 li estis arestita trian fojon.

En 1890 kune kun Miĥajlo Pavlik li fondis t.n. RURP-n (Ruten-Ukraina Radikala Partio) kaj forveturis en Ĉernivcon por daŭrigi studadon en la Ĉernivca Universitato. En 1893 en Vieno I. Franko ricevis sciencan gradon Doktoro de Filozofio en slavistiko.

Trifoje en 1895, 1897, 1898 li malsukcese balotiĝis al la Galicia Sejmo. En siaj publikaĵoj Franko kritikis marksismon kaj avertis homaron pri danĝero konstrui totalitaran ŝtaton surbaze de socialisma dogmaro.

De 1894 Franko kunlaboras kun la Ŝevĉenka Scienca Societo, kiu rolis kiel ukraina scienc-akademio, kaj redaktas periodaĵon - "Literatura kaj Scienca Heroldo". Pro liaj studoj en lingvistiko kaj historio de literaturo du renomaj rusiaj akademianoj Ŝaĥmatov kaj Korĵ proponis elekti I. Frankon kiel membro de Rusia Imperiestra Sciencakademio, sed cara registaro malpermesis tion.

Mortis Ivan Franko en Lvivo kaj estis enterigita en Liĉakiva tombejo.

Verkado

La tuta verkaro de I. Franko konsistas el preskaŭ 5000 titoloj. Al ĝi apartenas versoj kaj poemoj; noveloj kaj rakontoj; dramoj; ukrainaj tradukoj el 14 lingvoj kaj elukrainaj tradukoj en germanan kaj polan lingvojn; lingvistikaj verkoj pri lingvoj ukraina, pola, rusa, germana, franca, angla kaj hungara; etnografiaj verkoj; publistikaj artikoloj en sociologio, politiko, ekonomiko, kulturologio.


La plej konataj poemaroj: De pintoj kaj valoj (1887), Velkinta foliaro (1896), Mia smeraldo (1898), Semper tiro (1905), poemo Moseo (1905). Noveloj: Boa constrictor(1881), Borislavo ridas(1881), historia novelo Zaĥar Berkut(1882). La plej konata dramo: Forŝtelita feliĉo(1893). Li verkis ankaŭ porinfanan literaturon.

Franko kaj Esperanto

En 1960-aj jaroj, Andreo Rogov tradukis 3 poemojn de Ivan Franko por planata Ukraina antologio. Kun li ankaŭ kunlaboris Sergeo Zikejev, kiu tradukis 4 poemojn okaze de 50-a datreveno de la poeta morto en 1966. Nadija Hordijenko Andrianova tradukis poemon Semper tiro, Denteto tradukis La Ŝtonhakistoj kaj Pasis temp'. En libro Narode mij (en lingvoj de la mondo) aperis traduko de Prologo al poemo Moseo fare de Aleksandr Koroleviĉ. Rusa esperantisto Mikaelo Bronŝtejn tradukis 14 poemojn, kiuj aperis en: Literatura Skatolo (4, 1986), Hungara Vivo (1, 1989), La Kancerkliniko (118, 2006), krome - en libro Tradukoj kaj elpensaĵoj (KromLKK, 2003, Les Thaumiers). Prozaĵojn de I. Franko - rakonton Schon Schreiben (Esperanto USA, 3-4, 2006), fabelon La farbita vulpo (La Ondo de Esperanto, 8-9, 2006) kaj ĉapitron de historia novelo Zaĥar Berkut - tradukis Viktor Pajuk.