Turkio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e robot Adding: nds-nl:Turkije, vo:Türkän |
e robot Removing: pdc:Welschhinkel |
||
Linio 230: | Linio 230: | ||
[[os:Турк]] |
[[os:Турк]] |
||
[[pam:Turkey]] |
[[pam:Turkey]] |
||
[[pdc:Welschhinkel]] |
|||
[[pl:Turcja]] |
[[pl:Turcja]] |
||
[[pt:Turquia]] |
[[pt:Turquia]] |
Kiel registrite je 11:09, 17 nov. 2006
Turkio (turke: Türkiye), plene Turkia Respubliko (Türkiye Cumhuriyeti), estas lando kiu ĉefe troviĝas en Azio, sur la duoninsulo Malgrand-Azio inter la Mediteraneo kaj la Nigra Maro.
Malgranda parto de la plej granda urbo Istanbulo troviĝas en Eŭropo. La azia kaj la eŭropa parto de la lando estas dividitaj per la Dardaneloj, la Marmora Maro kaj la Bosporo, kiuj kune ligas la Mediteraneon kun la Nigra Maro.
Turkio okcidente limiĝas je Grekio kaj Bulgario, kaj oriente je Kartvelio, Armenio, Azerbajĝano, Irano, Irako kaj Sirio.
Ĉefaj urboj
Ĉefurbo: Ankara
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso):
Ceteraj informoj
- Loko: Okcidenta Azio (Anatolio) kaj Sud-Orienta Eŭropo.
- % de urbana loĝantaro: 75% (2000)
- semotaŭga areo: 32%
- homoj sur km² de semotaŭga tero: 266,2 (2000)
- kreskada rapido: 1,27% (2000, takso)
- naskoj: 18,65 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: 5,96 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: 0 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: 48,9 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj po virino: 2,16 infanoj naskitaj po virino (2000, takso)
- meza vivo-longo: 70,97 jaroj (68,63 viroj, 73,41 virinoj) (2000, takso)
- Etnoj: ĉ. 74% turka, ĉ. 25% kurdoj, ankaŭ kelkmil reprezentantoj de kaŭkaziaj etnoj: abĥazoj, osetoj ka.
- Religio:
- 99,8% islamo
- 0,2% aliaj (kristanismo kaj judismo)
- Lingvo:
turka (oficiala), kurda (mallaŭleĝa - laŭ la turka leĝo kurdoj ne rajtas publike uzi sian lingvon) kaj aliaj
- alfabeta: 82,3% (1995 takso)
- Registaro: parlamenta demokratio tolerita de la militistaro.
- sendependeco: la 29-an de oktobro 1923
- organizoj: UNO (1945), NATO (1952).
- konstitucio: la 7-a de novembro 1982
- korupteco: 3,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- Ekonomio: 97 Gsk (1998, takso)
- po kapo: 1,48 ksk (1998, takso)
- kreskanta procento: -5% (1999, takso)
- inflacio: 65% (1999)
- senokupa loĝantaro: 7,3% (1999, takso) kaj subokupa 6,9%
- registara buĝeto: 25,7 Gsk (1999, takso)
Valuto: turka liro. De la 1-a de januaro 2005 nova liro (TRY) = 1.000.000 da malnovaj (TRL).
Historio
Anatolio estas unu el la kontinue loĝataj ekde plej frua antikveco teritorioj de la mondo, ĉefe pro ĝia strategie grava situo inter Eŭropo kaj Azio, kaj ankaŭ pro la bonaj naturaj kondiĉoj de la regiono.
La unua granda imperio de la regiono estis tiu de hititoj, post la 18-a ĝis la 13-a jarcento antaŭ Kristo. Preskaŭ la tuta teritorio estis regata de persoj en la 6-a kaj 5-a jarcentoj aK, kiujn poste venkis Aleksandro la Granda en la jaro 334 aK. Poste Anatolio aspektis kiel aro de helenismaj reĝlandoj, kiuj subiĝis al Roma Imperio dum la 1-a jarcento aK. En la jaro 324 la romia imperiestro Konstantino la 1-a elektis lokon por la nova ĉefurbo, la urbon Konstantinopolo (nun Istanbulo).
Ekde fino de la 1-a miljaro pK tjurkaj oguzaj triboj ekloĝis en la oriento de Anatolio. Komenciĝis poioma veno de tjurkoj okcidenten, kiu finiĝis ĉe la 16-a jarcento en la pinto de la Otomana Imperio, kies areo estis 5,6 mln km2. La potenco de la imperio estis haltigita nur per granda peno de alianciĝintaj eŭropaj ŝtatoj.
Post la aro de krizaj jaroj Otomana Imperio eniris en la Unuan mondmiliton en la alianco kun Germanio kaj rezulte estis venkita. Laŭ la Pakto de Sevro granda parto de la imperio estis forprenita de aliaj landoj, i. a. ankaŭ parto de Anatolio ĉirkaŭ la nuna urbo Izmiro — al Grekio. Grekia militistaro helpe de aliancanoj okupis la novakiritan teritorion. La 19-an de majo 1919 ekflamis turka kontraŭstaro, kiun gvidis Mustafa Kemal Paŝa, poste famiĝinta kiel Atatürk. La kontraŭstaro rezultiĝis en milition, kiun modernaj turkoj nomas la Milito por Sendependeco (Kurtuluş Savaşı). En septembro 1922 la alilandaj armeoj estis forpelitaj, kaj tiam naskiĝis la moderna turka ŝtato. La 1-an de novembro 1922 la Granda Nacia Asembleo oficiale nuligis la regadon de sultano, tiel fininte la historion de 631 jaroj da Otomana Imperio. Kemal Paŝa iĝis la unua prezidento de la respubliko kaj en 1934 estis honore nomumita de la Asembleo Atatürk ("la Patro de Turkoj"). Turkio de Atatürk estis konstruata kiel okcident-tipa laika respubliko, eĉ la malnova lingvo estis reformita (ne nur ĝia skribo, sed ankaŭ la vortprovizo).
Post la Dua mondmilito Turkio trovis sin en la fronto de Malvarma milito. Tio donis al ĝi signifan subtenon flanke de Usono kaj, post la partopreno de internacia invado al Koreio, membrecon en NATO (ekde 1952).
Turkio travivis serion de putĉoj en 1960, 1971, 1980 kaj 1997. La du jardekoj 1970-aj kaj 1980-aj karakteriziĝis per granda politika malstabileco kaj akra kontraŭstaro de dekstruloj kaj maldekstruloj.
Politiko
Turkio estas demokratia parlamenta respubliko. Gravan rolon en la interna politiko ludas la armeo, kiu estas garantiulo de la laika kaj unitara ŝtato, kian konstruis Atatürk.
La plej gravaj ekonomiaj kaj politikaj rilatoj de Turkio estas kun Eŭropa Unio kaj Usono. Turkio estas asocia membro de la Eŭropa Unio ekde 1964, nun la ŝtato estas en la procezo de aliĝo kun kelkaj obstakloj sur la vojo, kiel i. a. problemo de la Norda Cipro.
Historie tre komplikajn kaj neamikajn rilatojn Turkio havas kun Grekio. Kelkfoje la situacio akriĝis ĝis preskaŭa komenco de milito, eĉ malgraŭ la fakto ke ambaŭ membras en NATO. Lastatempe la rilatoj stabiliĝis ĝis tia grado, ke Grekio eĉ subtenas aliĝon de Turkio al EU.
Geografio
Ekonomio
Ekonomio de Turkio kreskis averaĝe po 7,5% jare inter 2002 kaj 2005, kio estas unu el la plej bonaj rezultoj en la mondo, komparebla kun la ekonomia kresko en Ĉinio kaj Barato. Inflacio signife malgrandiĝis, la valuto stabiliĝis, samtempe malgrandiĝis la registara ŝuldo.
Turismo iĝis tre grava kaj rapide evoluiĝanta sektoro de ekonomio. En la jaro 2005 pli ol 21 milionoj da turistoj vizitis Turkion, lasante en la lando po pli ol 600 USD ĉiu.
Demografio
Kulturo
Religio
Pli ol 95% de la loĝantaro konsideras sin muslimoj, kvankam multaj ne estas tre religiaj. La dominanata formo de islamo estas sunaismo, tamen ŝijaismo estas disvastiĝinta inter la azerioj en la oriento kaj ĝis 20% de turkoj praktikas islamon de alavita sekto (speciale en centraj regionoj de la lando). Alavitanoj ofte akuzas registaron je subteno de nur sunaismo.
Konstitucio garantias liberon de kredo, sed klare malebligas envolviĝon de religiaj societoj en politiko (ekz., per formo de religiecaj politikaj partioj).
Edukado
Mezlerneja edukado en Turkio estas deviga kaj senpaga por la infanoj ekde la aĝo de 7 ĝis 15.
La 15 ĉefaj universitatoj estas en Istanbulo kaj Ankaro. Ĝenerale estas 85 universitatoj en la lando, la ŝtataj estas nemultekostaj, dum studado en neŝtata ("fondaĵa") universitato povas kosti 15 mil USD.
Vidu ankaŭ
-
Ankaro, la ĉefurbo de Turkio
-
Turo ĉe Bosforo
-
Fervojo en Beyoğlu
-
Marbordo en Izmiro
-
Turka folklora danco
-
Selimiye Camii, Edirne
-
Derviŝoj rotacias
-
Alanya
-
Pamukkale
-
Peri Bacaları (Kapadokio)
-
Akvofalo Manavgat
Eksteraj ligiloj
Ŝablono:El2 el Monato (gazeto) (2004/12 p.10) Ŝablono:El2 Ŝablono:El2 Ŝablono:El2
Provincoj de Turka Respubliko | ||
---|---|---|
Adana | Adıyaman | Afyonkarahisar | Ağrı | Aksaray | Amasya | Ankara | Antalya | Ardahan | Artvin | Aydın | Balıkesir | Bartın | Batman| Bayburt | Bilecik | Bingöl | Bitlis | Bolu | Burdur | Bursa | Çanakkale | Çankırı | Çorum | Denizli | Diyarbakır | Düzce | Edirne | Elazığ | Erzincan | Erzurum | Eskişehir | Gaziantep | Giresun | Gümüşhane | Hakkâri | Hatay | Iğdır | Isparta | İstanbul | İzmir | Kahramanmaraş | Karabük | Karaman | Kars | Kastamonu | Kayseri | Kırıkkale | Kırklareli | Kırşehir | Kilis | Kocaeli | Konya | Kütahya | Malatya | Manisa | Mardin | Mersin | Muğla | Muş | Nevşehir | Niğde | Ordu | Osmaniye | Rize | Sakarya | Samsun | Siirt | Sinop | Sivas | Şırnak | Tekirdağ | Tokat | Trabzon | Tunceli | Şanlıurfa | Uşak | Van | Yalova | Yozgat | Zonguldak |
|
|
|
|