Rudolf Carnap: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 14: Linio 14:


[[Kategorio:Filozofoj|CARNAP, Rudolf]]
[[Kategorio:Filozofoj|CARNAP, Rudolf]]
[[Kategorio:Germanaj filozofoj|CARNAP, Rudolf]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1891|CARNAP, Rudolf]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1891|CARNAP, Rudolf]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1970|C]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1970|C]]

Kiel registrite je 20:15, 24 nov. 2006

Rudolf CARNAP (1891-1970) estis germana filozofo de la logikemprisma skolo.

Vivo

Carnap naskiĝis la 18-an de majo 1891 en Ronsdorf (nuntempe Wuppertal). Li studis matematikon, fizikon kaj filozofion en Jena (i.a. ĉe Gottlob Frege) kaj Freiburg. En 1921 li doktoriĝis per sia laboraĵo Der Raum (La spaco) ĉe la novkantano Bruno Bauch. En 1926 li habilitiĝis per sia unua ĉefverko Der logische Aufbau der Welt (La logika strukturo de la mondo) ĉe la Viena Universitato, ĉe kiu li poste laboris kiel privatdocento kaj kiel grava membro kontribuis al la diskutoj de la Viena Rondo (Wiener Kreis). De 1931 ĝis 1935 Carnap havis postenon de eksterordinara profesoro ĉe la Germana Universitato de Prago.

En 1936 li elmigris al Usono, kie li unue instruis en la Universitato de Ĉikago. De 1952 ĝis 1954 li estis profesoro en Universitato Princeton, antaŭ ol sekvi vokon al la Universitato de Kalifornio, Los-Anĝeleso (UCLA). Li mortis en Santa Monica (Kalifornio, Usono) la 14-an de septembro 1970.

Carnap lernis Esperanton kiel 14-jaraĝulo, ĉeestis la UK-on en 1908 en Dresden kaj praktike uzis la lingvon dum vojaĝado. En sia aŭtobiografio de 1963 li tre pozitive rilatas al Esperanto.

Verko

Carnap estis unu el la ĉefaj reprezentantoj de la logika empirismo. Por Carnap la tasko de la filozofio konsistas en la logika analizo de la (scienca) lingvo, kaj li provis kiel unu el la unuaj teoriistoj utiligi la vojmontrajn laboraĵojn de Gottlob Frege, Bertrand Russell kaj Alfred North Whitehead por ekkon- kaj scienc-teoriaj demandoj.

Per sia lingva filozofio Carnap provis pruvi, ke la tradicia metafiziko estas sensenca. Kvankam tiu opinio ne estas vaste akceptata nuntempe, lia verko multe influis la modernan filozofion kaj ŝanĝis la metafizikon.

Dosiero:Rudolph-carnap.jpg
Dosiero:Carnap.jpg


Vidu ankaŭ jenon:

Eksteraj ligiloj

greke http://www.utm.edu/research/iep/c/carnap.htm greke http://www.carnap.org greke http://www.library.pitt.edu/libraries/special/asp/carnap.html greke http://www.phil.cmu.edu/projects/carnap/nav_page.htm Ŝablono:Aldonaj eksteraj ligiloj