Józef Hoene-Wroński: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Image:Józef Hoene-Wroński.jpg|right|thumb|Józef Hoene-Wroński, 1776-1853]]
'''Józef HOENE-WROŃSKI''' (naskiĝinta en [[23-a de aŭgusto]] [[1766]] en [[Wolsztyn]], mortinta en [[8-a de aŭgusto]] [[1853]] en [[Neuilly-sur-Seine]] ĉirkaŭ la [[Parizo]]) estis pola [[filozofo]], [[matematikisto]], [[astronomo]], [[fizikisto]] kaj [[ekonomiko|ekonomikisto]].
'''Józef HOENE-WROŃSKI''' (naskiĝinta en [[23-a de aŭgusto]] [[1766]] en [[Wolsztyn]], mortinta en [[8-a de aŭgusto]] [[1853]] en [[Neuilly-sur-Seine]] ĉirkaŭ la [[Parizo]]) estis pola [[filozofo]], [[matematikisto]], [[astronomo]], [[fizikisto]] kaj [[ekonomiko|ekonomikisto]].



Kiel registrite je 22:44, 24 nov. 2006

Józef Hoene-Wroński, 1776-1853

Józef HOENE-WROŃSKI (naskiĝinta en 23-a de aŭgusto 1766 en Wolsztyn, mortinta en 8-a de aŭgusto 1853 en Neuilly-sur-Seine ĉirkaŭ la Parizo) estis pola filozofo, matematikisto, astronomo, fizikisto kaj ekonomikisto.

Li naskiĝis en Wolsztyn kiel Josef Hoëné. Li studis en Germanio. Kiam li havis 16 jarojn li eniris Lernejon de Korpuso de Artilerio. Li ŝanĝis sian nomon al Wroński, por ke lia patro ne povu trovi lin. Li partoprenis en insurekcio de Kościuszko kaj poste li estis honorita de li per ora horloĝo. Li batalis ankaŭ en la rusa armeo. Poste honoris lin imperiesto Paŭlo la 1-a per permeso porti la soldatan uniformon ĝismorte.

En 15-a de aŭgusto 1803 kiam Wroński estis en naskiĝfesto de Napoleono, en lia palaco laŭ li tuŝis lin klereco. Li komprenis la sencon de tutaĵo kaj estecon de komenco de la mondo. Li volis revoluciigi homan scion kaj krei universalan filozofian sistemon. Laŭ li la homaro inklinas al transigo en tribo de kompreno (memkonscio de homo) en kiu konformos bono, vero, scienco kaj religio. Tiu inklino de homo estas lia mesianismo (ĝi estas la nomo de tiu filozofa sistemo). Tiu filozofio estas inspirita ankaŭ per Hegela filozofio. Wroński interesiĝis ankaŭ pri pedagogiko en sia filozofado. Adeptoj de lia filozofio estis Adam Mickiewicz, Juliusz Słowacki kaj Andrzej Towiański.

Li interesiĝis ankaŭ pri analitiko matematika kaj precipe disvolvado de funkcioj en infinitezimaj ekvacioj. Al la plej gravaj liaj sukcesoj apartenas la prilaborado de indico nomata "vronskaĵo". Tial ke li kaŝis la pruvojn en egaj priskriboj Wroński estis nomata "la sfinkso de matematiko".

Wroński interesiĝis ankaŭ pri fiziko. Li interesiĝis pri teorio de optikaj iloj kaj mekaniko de fluaĵoj. Li perfektigis la vapormaŝinojn kaj projektis mekanikan kalkulatoron.

Honoré de Balzac skribis pri li ke li estis "plej granda animo en Eŭropo". Li mortis en 1853 dirante: "Dio Ĉiopova, mi havis ankoraŭ tiom multe por diri".

Ĉefaj Verkoj

  • Prodrom mesjanizmu (1831)
  • Metapolityka (1839)
  • Philosophie des mathematiques
  • Philosophie de l'infini
  • Reforme absolue du savoir humain
  • Philosophie absolue de l'histoire