Aŭko: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
anstataŭigis tabelon per taksonomia ŝablono |
|
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 06:02, 27 nov. 2006
Aŭko | ||
---|---|---|
Biologia klasado | ||
| ||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||
Aŭko estas birdo el iu specio de la familio Aŭkedoj en la ordo Ĥaradrioformaj birdoj. Ĝi aspektas iom kiel pingvenon pro ĝiaj blanka kaj nigra koloroj, la rektiĝa pozicio kaj pro kelkaj el ĝiaj kutimoj. Tamen ĝi tute ne rilatas al pingvenoj.
Male al pingveno aŭko povas flugi (krom la Granda aŭko). Ĝi bone naĝas kaj subakviĝas, sed ĝia ir-maniero apektas iom plumpa. Pro la mallonga enverguro aŭko bezonas flugeti tre rapide por flugi.
Aŭko vivas mare kaj nur por bredi ĝi terenflugas. La plejmulto da specioj bredas sur krutaj klifoj, ofte kune kun mevoj, petreloj kaj suloj.
Specioj de la aŭkedoj:
- Aŭko Alca torda
- Longbeka urio Uria aalge
- Brita longbeka urio Uria aalge albionis
- Dikbeka aŭko Uria lomvia
- Malgranda aŭko Alle (Plautus) alle
- Granda aŭko Pinguinus impennis
- Nigra urio Cepphus grylle
- Papagaŭko Aethia psittacula
- Tufaŭko Aethia cristatella
- Fraterkulo Fratercula arctica