Carl von Ossietzky: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e robot Adding: ja:カール・フォン・オシエツキー |
e robot Adding: tr:Carl von Ossietzky |
||
Linio 30: | Linio 30: | ||
[[ru:Осситцки, Карл фон]] |
[[ru:Осситцки, Карл фон]] |
||
[[sv:Carl von Ossietzky]] |
[[sv:Carl von Ossietzky]] |
||
[[tr:Carl von Ossietzky]] |
Kiel registrite je 22:53, 28 nov. 2006
Literaturo > Germanlingva Literaturo > Carl VON OSSIETZKY < Germana lingvo
La germana publicisto Carl VON OSSIETZKY [kal fon osiecki] naskiĝis je la 3-a de oktobro 1889 en Hamburgo kaj mortis je la 4-a de majo 1938 en Berlino.
Jam ekde 1911 li publikigis pacifismajn gazetartikolojn, kaj lia servo dum la Unua mondmilito eĉ fortigis lian sintenon kontraŭ militarismo kaj naciismo. Pro artikolo malkaŝanta la sekretan armadon de la germana Reichswehr, oni arestis lin en la jaro 1931, sed amnestio liberigis lin unu jaron poste.
Post kiam en 1933 la nazioj akiris potencon, li denove estis arestita kaj portita al faŝisma koncentrejo. La Premion Nobel de Paco, kiun li gajnis en la jaro 1935, li ne rajtis akcepti: Adolf Hitler malpermesis al li kaj al ĉiu germana ŝtatano la akcepton de tiu ĉi premio.
Post fortaj protestoj el la tuta mondo Carl von Ossietzky povis forlasi la koncentrejon en la jaro 1936. Du jarojn poste li mortis pro la sekvoj de la aresto.