Trodikeco: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: lt:Nutukimas
TARBOT (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: ar:سمنة
Linio 107: Linio 107:
{{Commons|Category:Obesity}}
{{Commons|Category:Obesity}}


[[ar:سمنة]]
[[bg:Затлъстяване]]
[[bg:Затлъстяване]]
[[ca:Obesitat]]
[[ca:Obesitat]]

Kiel registrite je 10:58, 6 dec. 2006

La tropezo, trodikecotrodikiĝo (ankaŭ latine: AdipositasObesitas) aŭ obezeco estas kronika malsano, kiu tre disvastiĝis surmonde, ĉefe en la riĉaj landoj. Laŭ kalkuloj, tiu malsano respondecas pri 5 % de ĉiuj kuracaj kostoj en la industriizitaj landoj.

Alessandro del Borro, malsvelta toskana generalo (bildo el 1645)

Difino

KMI

La tropezo estiĝas per plimultiĝo de la korpa graso krom la normala maso. Oni uzas por kalkuli ĝin la korpomasan indekson (KMI, angla mallogigo ’’BMI’’), kiu rilatigas la korpopezon (en kilogramoj) al la korpogrando (kvadrato de la korpoalto en metroj).

Por prijuĝi la riskon malsaniĝi oni mezuras ankaŭ la ventran perimetron. Tiu optimumas ĉe virinoj sub 80 centimetroj, ĉe viroj sub 90 centimetroj.

Ekzemplo: Por 70-kilograma persono, la korpopezo dividatas per kvadrato de 1,70 m: BMI = 70 : 1,70² = 24,22

Oni parolas laŭ la KMI-nombro:

  1. subpezo: KMI sub 18,5; malalta sanrisko
  2. normalpezo: KMI inter 18,5 kaj 24,9; averaĝa sanrisko
  3. tropezo: KMI inter 25 kaj 29,9, iometa sanrisko
  4. trodikeco grado 1: KMI de 30 ĝis 34,5; alta sanrisko
  5. trodikeco grado 2: KMI de 35 ĝis 39,9; sufiĉe alta sanrisko
  6. trodikeco grado 3: KMI de 40 kaj pli; tre alta sanrisko

Ideala pezo: Ĉe virinoj: KMI-nombro 22; ĉe viroj KMI-nombro 24

Tiu idelala pezo ne montras la diferencojn laŭ diversa korpostrukturo. Eble muskola homo (aŭ homo kun fortaj, dikaj ostoj) estas tropeza laŭ tiuj kriterioj. Tiel oni diras, ke gravas nur la bonfarto enkadre de la normalpezo kaj oni devas atenti pri la muskolaro je kalkuloj (muskolo pli pezas ol graso).


Broca-formulo

Malnova, ne plu uzata formulo de Paul Broca):

Formulo: Alto en cm − 100 = devas-pezo en kilogramoj

ekzemplo: 170 cm alto − 100 = 70 devas-pezo en kilogramoj

La ideala pezo por virinoj estas ĉ. 15 % sub la devas-pezo, ĉe viroj 10 % sube. Ekde 20 % super la devas-pezo oni parolas pri trodikeco.

Epidemiologio

Disvastiĝo

La trodikiĝo povas aperi en ĉiu lando, kie la sufiĉa nutraĵ-kvanto disponeblas je preskaŭ ĉiu persono. Eblaj genetikaj kaŭzoj apenaŭ havas influon, ĉar la genaro de la loĝantaro ne ŝanĝiĝis signife en la lastaj 1–2 jarcentoj.

La trodikiĝo estas kaŭzo de la plurmilion-jara genetika selektado, kiam la energioŝparuloj pli bone travivis la mizerajn tempojn; vivante en pli komforta medio, ili dikiĝis. Tiel oni adoris la dikajn personojn en la praepoko (Villendorfa Venuso) kaj tiu adoro ofte restis ĉe la naturproksimaj popoloj ĝis la 19-a jarcento (ĉefe en Afriko), kie la trodikiĝo montris la riĉecon.

En la 20-a jarcento (precipe ekde la 1970-aj jaroj) la disvastiĝo de la trodikiĝo okazis pro multiĝo de la sidligitaj laboroj, plia komforto, nesalubra nutrado (ĉi-tiu lasta kaŭzis ankaŭ ĉe malriĉuloj trodikiĝon – ekz. troa alpreno de karbonhidratoj anstataŭ fruktoj, legomoj).

En la jaro 1995 estis ankoraŭ 200 milionoj da trodikaj plenkreskuloj, sed en 2000 jam 300 milionoj (+50 % dum 5 jaroj ?nefidinda fakto?), el kiuj 115 milionoj en evoluantaj landoj. En Aŭstrio estis en 1991 ankoraŭ 8,5 % da trodikulo, en 2000 jam 11 % (nur +2,5%). En Eŭropo 10-20 % de la viroj kaj 15-25 % de la virinoj estas trodikaj. Oni povas rimarki kreskon de la trodikiĝo sude kaj oriente de Aŭstrio kaj eĉ mem en Aŭstrio. Tio estas la sekvo de la kutimoj, ebloj: malriĉuloj povas alpreni ofte la malmultekostajn karbonhidratojn anstataŭ fruktoj, legomoj; dume la riĉuloj havas monon por salubra nutrado, sportoj, operacioj (graso-forsuĉado).

Sekvoj

La trodikiĝo estas tiom kreskanta problemo, ke WHO kaj ankaŭ CDC parolas intertempe pri tutmonda epidemio (pandemio), tiel aludante pri seriozeco de la afero.

Ankaŭ la psikaj sekvoj de la trodikiĝo estas gravaj; ofte okazas fizikaj kaj ekonomiaj damaĝoj je la tuŝitaj personoj, ĉar trodikuloj ne estas tolerataj en la socio. Usona statistiko montris, ke tropezuloj lukras averaĝe malpli kaj havas malpli da ŝanco por geedziĝi ol normalpezuloj.

Kaŭzoj

La kaŭzoj, kiuj kondukas kun movmanko al tropezo:

Individuaj kaŭzoj

  • sento de malplivaloreco
  • persona frustracio
  • genetikaj faktoroj (heredo, "familia dispozicio")
  • ĉagreno en socia kaj profesia medio
  • enuiĝo
  • malsinteno al idealo
  • depresioj
  • personaj timoj ekz. de la proksimeco
  • fiaskaj travivaĵoj, ekz. adaptoproblemoj aŭ nesolventeco
  • endokrinaj malsanoj kiel tiroida subfunkcio, Cushing-sindromoleptinrezistenco
  • mankanta memdisciplino
  • tro hasta manĝado
  • misuzo de medikamentoj
  • manĝado kiel kompensaĵo pro emocia kaj persona malatento
  • β-3-receptora misfunkcio

sociaj kaŭzoj

  • lernitaj nutraj kutimoj ekz. la telero devas malpleniĝi (ĉefe ĉe milit-spertaj gepatroj).
  • Reklamo, anonco sen duboj, ekz. ĉokolado "kun kromporcio da lakto" ktp.
  • migrado el kulturrondo, en kiu la tropezo aperas kiel beleco
  • ŝanĝo de korpa laboro al spirita

sanigo

Se temas pri genetika kaŭzo, la sanigo estas preskaŭ neebla. Se temas pri alia kaŭzo, oni devas serĉi la radikojn de la dikiĝo, kiuj kuŝas ofte ĉe la malbona kutimo je nutrado. La patientojn kun korpaj kaŭzoj helpas la simpla informado kaj instigo al pli sana nutrado, moviĝo.

Se la dikiĝon kaŭzas psikaj aferoj, povas helpi familio, amikoj, fine psikologo.

Karnitino

Karnitino estas la ŝlosilo en la batalo kontraŭ trodikiĝo.

retpaĝoj

germane