Ŝejĥo (honortitolo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Agari (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
e +: ja
Linio 15: Linio 15:
[[fr:Cheykh]]
[[fr:Cheykh]]
[[he:שייח']]
[[he:שייח']]
[[ja:シェイク]]
[[nl:Sjeik]]
[[nl:Sjeik]]
[[pl:Szejk]]
[[pl:Szejk]]

Kiel registrite je 16:27, 9 dec. 2006

ŜejkoŜejĥo (arabe شيخ) estas araba estimplena alparolo, titolo; ĝia ĝusta signifo estas estiminda oldulo (pli maljuna ol 50). Oni uzis ĝin jam en la antaŭislama epoko, hodiaŭ ĝi estas titolo de gvidantoj de religiaj ordenoj kaj altlernejoj (ekz. ĉe Al-Azhar Universitato en Kairo), aŭ tribestroj, gvidantoj de vilaĝoj, urbokvartaloj. La titolon rajtas uzi ankaŭ la alte edukitaj homoj, precipe ulemoj, kaj ĉiuj, kiuj kapablas parkere citi tekstojn de la Korano.

La nomo sajĥ al-ĝabal („Ŝejko de la Montoj”) estis ĝenerala nomumo de gvidanto de asasina sekto, kiun la krucmilitistoj mistradukis kiel „oldulo de la Monto”.

La plej grava titolo estis la sajĥ al-islamo, per kiu oni honortitoligis ekde la 11-a jarcento la elstarajn teologojn kaj mistikulojn, kaj ekde la 15-a jarcento ĉiun elstaran muftion (religijuran scienciston). Sulejmano la 1-a (regis 1520–66) permesis tiun ĉi titolon nur por muftio de Istambulo, kiu havis la saman rangon kun la granda veziro kaj rajtis eldoni devigajn fatvaojn, tiel li havis grandan potencon enmane. La moderna Turka Respubliko ĉesigis tiun titolon en 1924.