Joachim Ringelnatz: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sencay (diskuto | kontribuoj)
e RIngelnac->Ringelnac, ligilo al cezarpoezio
Linio 2: Linio 2:
----
----


'''Joachim RINGELNATZ''' [joaĥim RIngelnac], aŭ realnome: Hans BÖTTICHER (* la [[7-a de aŭgusto|7an de aŭgusto]] [[1883]] en [[Wurzen]], [[Saksio]], † la [[17-a de novembro|17an de novembro]] [[1934]] en [[Berlino]]) estis [[Germanio|germana]] verkisto kaj kabaredisto.
'''Joachim RINGELNATZ''' [joaĥim Ringelnac], aŭ realnome: Hans BÖTTICHER (* la [[7-a de aŭgusto|7an de aŭgusto]] [[1883]] en [[Wurzen]], [[Saksio]], † la [[17-a de novembro|17an de novembro]] [[1934]] en [[Berlino]]) estis [[Germanio|germana]] verkisto kaj kabaredisto.


La filo de la verkisto [[Georg Bötticher]] frue (en 1901) forlasis la lernejon por fariĝi maristo. La kvar jarojn, kiujn li pasigis sur ŝipoj, li poste priskribis en sia verko ''Was ein Schiffsjungen-Tagebuch erzählt''. Ekde 1905 li elprovis sin en diversaj profesioj.
La filo de la verkisto [[Georg Bötticher]] frue (en 1901) forlasis la lernejon por fariĝi maristo. La kvar jarojn, kiujn li pasigis sur ŝipoj, li poste priskribis en sia verko ''Was ein Schiffsjungen-Tagebuch erzählt''. Ekde 1905 li elprovis sin en diversaj profesioj.
Linio 31: Linio 31:
*[http://r.platteau.free.fr/TradukitajPoemoj.htm#Am%92_plej_mallonga am' plej mallonga]
*[http://r.platteau.free.fr/TradukitajPoemoj.htm#Am%92_plej_mallonga am' plej mallonga]
*[http://r.platteau.free.fr/TradukitajPoemoj.htm#Nu_tio_al_ni Nu tio okazis al ni]
*[http://r.platteau.free.fr/TradukitajPoemoj.htm#Nu_tio_al_ni Nu tio okazis al ni]
*[http://www.cezarpoezio.de/93.html Kelkaj tradukoj en cezarpoezio]


[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1833|R]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1833|R]]

Kiel registrite je 10:16, 20 dec. 2006

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Joachim RINGELNATZ < Germana lingvo


Joachim RINGELNATZ [joaĥim Ringelnac], aŭ realnome: Hans BÖTTICHER (* la 7an de aŭgusto 1883 en Wurzen, Saksio, † la 17an de novembro 1934 en Berlino) estis germana verkisto kaj kabaredisto.

La filo de la verkisto Georg Bötticher frue (en 1901) forlasis la lernejon por fariĝi maristo. La kvar jarojn, kiujn li pasigis sur ŝipoj, li poste priskribis en sia verko Was ein Schiffsjungen-Tagebuch erzählt. Ekde 1905 li elprovis sin en diversaj profesioj.

En la jaro 1908 li en Munkeno unuafoje havis la okazon, prezenti siajn verkojn, kies nekonvencia stilo frapis la atenton de pluraj artistoj. Ili kuraĝigis lin publikigi siajn rakontojn kaj versojn, sed tiuj ĉi eldonoj ne vendiĝis tre bone kaj la aŭtoro daŭrigis sian vivostilon gajni monon per diversaj laboroj. Dum la Unua mondmilito li servis en la mararmeo.

En 1920 li eklaboris en la Berlina kabaredo Schall und Rauch. Ekde tiu tempo li uzis la pseŭdonimon Ringelnatz, germanlingva karesvorto por la hipokampo, kiu laŭ marista tradicio estas feliĉoporta. La kabaredo donis al Joachim Ringelnatz la ŝancon, prezenti siajn proprajn verkojn en tuta Germanio kaj aliaj germanlingvaj landoj. Lia vigla, humureca deklamado altiris la atenton de la publiko, kaj eĉ liaj libroj ekde tiam bone vendiĝis.

Ekde 1933 Ringelnatz ne plu rajtis surscenigi siajn verkojn en Germanio. Li mortis en la jaro 1934 de pulmomalsano.

Listo de verkoj

  • Was ein Schiffsjungen-Tagebuch erzählt (taglibro, 1911)
  • Die Schnupftabakdose. Stumpfsinn in Versen (liriko, 1912)
  • Ein jeder lebt's (noveloj, 1913)
  • Die Woge (rakontoj, 1922)
  • Kuttel-Daddeldu (liriko, 1920 kaj pli amplekse 1923)
  • Turngedichte (liriko, 1920 kaj pli amplekse 1923)
  • Geheimes Kinder-Spiel-Buch (poemoj porinfanaj kun propraj ilustraĵoj, 1924)
  • Als Mariner im Krieg (membiografio, 1928)
  • Mein Leben bis zum Kriege (membiografio, 1931)
  • Gedichte, Gedichte von einstmals und heute (poemoj, 1934)

Rete legeblaj en Esperanto: