Telepatio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e robot Modifying: vi:Thần giao cách cảm |
e robot Adding: bg:Телепатия |
||
Linio 12: | Linio 12: | ||
[[ar:تخاطر]] |
[[ar:تخاطر]] |
||
[[bg:Телепатия]] |
|||
[[cs:Telepatie]] |
[[cs:Telepatie]] |
||
[[de:Telepathie]] |
[[de:Telepathie]] |
Kiel registrite je 07:13, 27 dec. 2006
Telepatio (el la grekaj vortoj τηλε, tele, "malproksime", and πάθεια, patheia, "sento", ), estas, laŭ interalie Spiritismo, Rozkrucismo, Teozofio, fenomeno, konsistanta en senpera komunikiĝo, sen paroloj aŭ gestoj, de du mensoj, je pli malpli granda distanco, per aliaj rimedoj ol la ordinaraj sensorganoj.
Laŭ la spiritisma teorio, telepatio eblas ĉar la spirito ne estas entenata en la korpo, kvazaŭ en fermita ujo; ĝi disradias tute ĉirkaŭ sin; tial ĝi povas komunikiĝi kun aliaj spiritoj, eĉ, kvankam pli malfacile, en maldormo.
Laŭ alia teorio, telepatio eblas ĉar ĉiuj animoj estas individuaj manifestiĝoj de la universa animo (t.e. la sama konsci-energio animas kaj trafluas ĉiujn - kiel elektrofluo tra diversaj ampoloj). Do, homoj povas komuniki ideojn pere de la komuna universa animo (foje nomata Kosma Konscio).
Nova teorio de Rupert Sheldrake, ĉifoje de sciencisto kaj kun argumentoj ĉerpitaj el kvanta fiziko kaj diversaj eksperimentoj, provas klarigi telepation , ekzemple tiu de bestoj antaŭsciantaj la revenhoron de siaj mastroj, pere de plivastigita nocio de morfaj kampoj.