Jean-Marie Dedecker: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Jean-Marie Dedecker''' (naskiĝis en Nieuwpoort je la 13-a de junio 1952) estas liberala politikisto el Ostendo - Belgio. De 1999 ĝis 2006 li estis membro de ...
 
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: fr:Jean-Marie Dedecker
Linio 31: Linio 31:


[[en:Jean-Marie Dedecker]]
[[en:Jean-Marie Dedecker]]
[[fr:Jean-Marie Dedecker]]
[[nl:Jean-Marie Dedecker]]
[[nl:Jean-Marie Dedecker]]

Kiel registrite je 13:56, 1 jan. 2007

Jean-Marie Dedecker (naskiĝis en Nieuwpoort je la 13-a de junio 1952) estas liberala politikisto el Ostendo - Belgio. De 1999 ĝis 2006 li estis membro de la flandra partio Vlaamse Liberalen en Democraten (VLD). Ekde novembro 2006 li estas membro de la partio Nieuw-Vlaamse Alliantie.

S-ro Dedecker internacie famiĝis kiel trejnisto de pluraj flandraj ĵudistoj. Kiel atleto li inter alie gajnis arĝentan medalon dum la monda ĉampioneco en Kebekio en 1981. Li estas la iama ĉeftrejnisto de la belga Ĵuda Ligo (1981 - 200), asekura makleristo kaj direktoro de kompanioj.

Trejnitoj de Dedecker

Politika kariero

En 1999 komenciĝas la politika kareiro de Dedecker. Li inter alie estas flandra popola reprezentanto por la elektregiono Okcidenta Flandrio kaj membro de la urba konsilantaro de Ostendo (ekde 2001). Li estis senatano de 1999 ĝis 2004 (elektita kun 52.492 preferataj voĉdonoj).

En januaro 2002 li kaŭzis tumulton, ĉar li helpis ĵurnaliston de la televida stacio VTM ŝtele eniri la karceron de Marc Dutroŭ.

Komence de decembro 2004 li surprize atingis skoron de 38% dum la balotoj por la ĉefo de la politika partio VLD. Bart Somers, la nuna ĉefo de tiu ĉi partio, ekhavis iom pli ol la duono de la voĉoj.

Komence de 2006 aperis lia libro Rechts voor de raap. Ĝi estis politika furara libro, sed lia tiama partio VLD bojkotis ĝin. Samkiel dum televidaj programaj kaj intervjuoj s-ro Dedecker ofte malĝentile esprimas sian opinion.

Lia ĉiama kverelado estis la ĉefa kaŭzo ke la VLD decidis postuli de Jean-Marie Dedecker forlasu la partion. Ne hazarde tio ĉi okazis je la 11-a de oktobro 2006, ĵus post kiam li dum la balotoj por la municipoj en Ostendo lastan fojon multajn voĉojn gajnis. Post tiu ĉi demisio, bona amiko de s-ro Dedecker, Hugo Coveliers, proponis ke li helpu pluellabori lian partion VLOTT.

La 29-an de decembro klariĝis ke s-ro Dedecker elektis aliĝis al la dekstra, flandrema politika partio Nieuw-Vlaamse Alliantie.

Ekstera ligilo