Nasko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Chlewbot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: qu:Paqariy
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: bs:Porođaj
Linio 17: Linio 17:
[[Kategorio:Antropologio]]
[[Kategorio:Antropologio]]


[[bs:Porođaj]]
[[cs:Porod]]
[[cs:Porod]]
[[de:Geburt]]
[[de:Geburt]]

Kiel registrite je 13:04, 7 jan. 2007

La naskiĝo de infano (de la vidpunkto de la patrino: la nasko aŭ la akuŝo) estas la procezo je la fino de la gravedeco, per kio la feto forlasas la uteron de la patrino.

Malsamaj vidpunktoj

La naskiĝo estas por la ankoraŭ graveda virino kaj por aliaj partoprenantoj, ekzemple la patro, emociriĉa evento. Naskiĝon akompanas ofte grandaj doloroj, sed ankaŭ grandaj ĝojoj. Por ke ĝi estu bone travivita, la etoso devas esti konfida por la naskantino.

En Eŭropo naskiĝoj okazas pli ofte en malsanulejoj sub la respondeco de ĝia direktoro. Pli kaj pli da naskontinoj (tamen nur ĉirkaŭ 2%) decidas naski hejme kun helpo de akuŝisto. Dum akvonaskiĝo la infano naskiĝas en granda varma akvujo. Tiuj naskiĝoj ŝajne estas agrablaj, ĉar la bebo alkutimiĝis dum 9 monatoj al la malseka elemento, la patrino estas pli komforta kaj la naskiĝprocezo estas pli rapida kaj facila.

La plej grava celo de la ĉeestantoj de la naskiĝo estas malhelpi damaĝon de la bebo kaj de la patrino. Tamen oni pridiskutas tion, kion signifas tio. La agmaniero kaj la etoso dum naskiĝo varias sekve de la loko, la ĉirkaŭo, ... Ĉefe ekzistas jenaj du malsamaj vidpunktoj:

  • Unuflanke naskiĝo estas vidita kiel medicina evento, kiu kunportas riskojn. Celo de la ĉeestantoj estas ĉefe protekti la bebon kaj la patrino de kiel eble plej multe da riskoj kaj daŭraj damaĝoj. Aliaj aferoj venos nur post tiuj celoj.
  • Aliflanke naskiĝo estas konsiderata normala korpa procezo, kiu pli ofte okazas sen iuj malfacilaĵoj. Pro tio nur malmulte da medicinaj operacioj necesos. Oni akcentas tenerajn helpmetodojn. Riskoj estas evoluitaj laŭ siaj probablecoj, sed serioze konsiderataj.

Kiel fine okazas la naskiĝo povas multe varii. Dependas de la malsanulejo, de la kuracistoj, akuŝistoj, ...