Alvokoj de la Sinjoro de Armeoj: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto |
eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 10: | Linio 10: | ||
[[en:Summons of the Lord of Hosts]] |
[[en:Summons of the Lord of Hosts]] |
||
[[Kategorio:Religio]] |
|||
[[Kategorio:Abrahamaj religioj]] |
|||
[[Kategorio:Sanktaj libroj]] |
|||
[[Kategorio:Bahaismo]] |
[[Kategorio:Bahaismo]] |
||
[[Kategorio:Bahaaj Tekstoj]] |
[[Kategorio:Bahaaj Tekstoj]] |
Kiel registrite je 11:45, 10 jan. 2007
Bahaa Ortografio | |
---|---|
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan: « Bahaa ortografio ». |
La Alvokoj de la Sinjoro de Armeoj estas kompilaĵo de la leteroj de Bahá'u'lláh, Fondinto de la Bahaa Kredo, al la reĝoj kaj regantoj de la mondo. Dum Sia ekzilo en Adrianopolo kaj en la fruaj jaroj de Sia ekzilo al la fortikaĵo-urbo de Akko ( 'Akká) en 1868, Bahá'u'lláh alvokis la regantojn de la Oriento kaj la Okcidento rekoni la Tagon de Dio kaj la Promesiton de ĉiuj religioj kaj ĉiuj epokoj. Bahá'u'lláh skribis: "Neniam ek de la komenco de la mondo estis la Mesaĝo tiel malkaŝite proklamita."
La libro konsistas el :
- la tuta Súriy-i-Haykal (la Surao de la Templo), unu el la plej defiaj verkoj de Bahá'u'lláh, kiu konsistas el mesaĝoj adresitaj al la Papo Pio IX, al la franca imperiestro Napoleono III, al la Caro Aleksandro II, al la Reĝino Viktoria, kaj al la persa reĝo Náṣiri'd-Dín Sháh
- la Súriy-i-Mulúk (la Surao de la Reĝoj), priskribita de Shoghi Effendi kiel "la plej grava Epistolo rivelita de Bahá'u'lláh en kiu Li, unuafoje, direktas Siajn vortojn kolektive al la tuta aro de la monarĥoj de Oriento kaj Okcidento"
- la Súriy-i-Ra'ís verkita en aŭgusto 1868 al la Otomana Ĉefministro `Alí Páshá
- la Lawḥ-i-Ra'ís, ankaŭ enhavanta certajn pecojn direktitajn al `Alí Páshá
- la Lawḥ-i-Fu'ád rivelita en 1869 nelonge post la morto de Fu'ád Páshá, kiu priskribas la spiritajn konsekvencojn de la misuzo de regado kiel ankaŭ de interlig-rompado, kaj antaŭdiras la malsukecon kaj renverson de `Alí Páshá kaj de la Sultano.