Anarkiismo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 56: Linio 56:
* [[Ted Kaczynski]]
* [[Ted Kaczynski]]
* [[Anarkio]]
* [[Anarkio]]
* [[Anarkisindikatismo]]
* [[Zajn'|/zajn'/]],
* [[Zajn'|/zajn'/]],
* [[Proceso de Sacco kaj Vanzetti]],
* [[Proceso de Sacco kaj Vanzetti]],

Kiel registrite je 07:32, 12 jan. 2007

Anarkiismoanarĥiismo estas la ideo kiu volas ke la socio vivu sen estroj. La vorto devenas de la helena por "sen-estro": an- (sen) + arki (nobla - estra - ordonpovo). Ĉiuj estas respondeculaj individuoj.

Anarkiistoj en Vaŝingtono 2005
Simbolo de anarkiismo

Anarkiismo estas filozofio politika kiu ĉirkaŭbrakumas demokration kaj liberecon, kaj celas detrui ĉiujn tipojn de devigo kaj subpremo. La homa subpremo radike konsideratas esti malegaleco. Pro tio estas la perfekta ilo ideologia por detrui malriĉecon, rasismon kaj seksismon. Ĉiuj ĉi estas povo-sistemoj bazitaj en hierarkio. Hierarkio signifas desuper-suben, kiel piramido. Konstruaĵoj de povo-hierarkioj kreas poziciojn de relativa privilegio kaj relativa subpremo. Kapitalismo, blankula supereco kaj patriark-reĝima supereco ankaŭ estas desuper-suben-povkonstruaĵoj. Anarkiismo havas alian ideon pri povo. Anstataŭ povon super, anarkiismo proponas povon kun; kunlaboro. Tio ĉi signifas ke socialaj sistemoj kaj institucioj devas esti bazataj sur kunlaboro, kaj povo restu ĉe la individuoj kaj la kolektivoj al kiuj ili libere asociiĝas.

Anarkiismo volviĝas ĉirkaŭ kvin bazaj principoj:

  1. egaleco
  2. demokratio
  3. libera asociado
  4. reciproka helpado
  5. diverseco

Egaleco povas havi plurajn signifojn. Koncerne la anarkiisman filozofion, temas pri egaleco rilate al povo. Tio ne signifas ke oni deziras tute novan socion bazitan sur totalisma vizio de ĉiuj aspektantaj same kaj farantaj la samon – fakte en diverseco oni vidas forton. Anstataŭe ni opinias ke ĉiuj havu egalan aliron al la povo decidi kiel oni volas vivi. La plej bona maniero instituciigi povon estas per diversaj formoj de demokratio.

Demokratio estas malklara ideo, sed ĝenerale ĝi celas povigi ĉiujn por havigi al ili egalan voĉon en decidoj kiuj efikas iliajn vivojn. Tio nur validas se kovras ĉiujn partojn de la socia vivo. Kapitalismo estas nedemokratia, precipe kiam ĝi estas kombinata kun rasismo kaj seksismo.

Libera asociado estas la principo ke individuoj ne estu devigataj partopreni sociajn aranĝojn kontraŭ iliaj voloj. Se oni naskiĝas en malriĉecon en la nuna mondo, plej verŝajne tiu persono mortos malriĉa. En anarkiista socio kolektivoj por ĉio, kio estas dezirata de homoj, estas kreitaj de homoj libere kuniĝintaj, kun egala povo por decidi la estonton de la socio. Tiu ĉi vizio kovras ĉiujn sociajn aranĝojn – de via najbararo al urbo, restoracio ktp.

Anarkiistoj kredas ke povo devas baziĝi sur la radikoj, kaj ke organizaĵoj devus iri desub-superen, sed ni komprenas ke nia fokuso devas esti tutmonda. Por pli grandaj formoj de organizado trans la loka nivelo ni pledas por federacioj de liberaj kolektivoj. Tiuj ĉi povos kunordigi malsamajn aferojn kiel rubaĵmastrumadon, komputilan teknologion, naturajn rimedojn, defend-armeon aŭ produktadon. Ili baziĝos sur la samaj anarkiismaj principoj; sed agos per delegitoj de la kolektivoj, anstataŭ ĉiuj membroj de ĉiu kolektivo. Delegitoj, en anarkiisma kompreno, ne estas karieraj politikistoj, sed membroj dumtempe elektitaj por reprezenti kolektivon pri specifa afero. La du lastaj principoj rilatas unu al la alian. Reciproka helpado estas alia esprimo de kunlaboro, sed havas pli specifan signifon. Reciproka helpado estas la kultura idealo, opozicie al konkurado. Kiam homoj laboras kune, ili atingas multe pli ol kiam ili laboras unu kontraŭ la alia. Sociaj organizaĵoj devus ĉirkaŭbrakumi kaj admoni tion ĉi. Diverseco estas ŝlosilo al travivo en la estonto. La moderna emo normigi ĉion kaj apliki la produktigan lineon al ĉiuj flankoj de la socia vivo lasis multajn fremdigitaj kaj senesperaj. Tiu emo estis ankaŭ grandparte respondeca pri la detruo de naturmedio. Diverseco estas organizoformo pli ekologia. Anstataŭ provi konformigi la realon al la ŝtat-burokratiaj ideoj de ordo per trudo de aŭtoritato, anarkiistoj komprenas ke sociaj organizaĵoj funkcias pli efektive por la koncernataj homoj, se tiuj homoj havas la povon formi ilin tiel, kiel ili volas. Do, anarkiistoj apogas diversajn formojn de demokratio, familia organizado, produktado, dancado, amado, manĝado, ĉio ajn. Kiam homoj vivas diverse ili interagas en natur-simila maniero. Aldone pli malfaciliĝas regi ilin.

Eventoj

1-a Internacio (1864) · Pariza Komunumo (1871) · Meksika revolucio (1910-1917) · Oktobra Revolucio (1917) · Maĥnovŝĉino (1917-1919) · Kronŝtadt (1921) · Hispana enlanda milito (1936-1939) · Majo 1968 (1968) · Petrograda ribelo

Famaj anarkiistoj


Artistoj

Esperanto kaj Anarkio

La lingvo Esperanto estas tre bone akceptita de multe da anarkiistoj, ĉar Esperanto estas lingvo de la Libereco kaj de la Egaleco, ankaŭ Esperanto estas ilo por kontraŭi rasismon, tiel ŝatas Esperanton la anarkiistoj. Dum epokoj kiam anarkiismaj organizoj estis sufiĉe aktivaj, ekzemple fine de la 19a jarcento, komence de la 20a jarcento, 30aj jaroj, post la Dua Mondmilito, tiuj organizoj okupiĝis ne nur pri sociaj kaj sindikataj aferoj, sed tre ofte pri kultura aktivado por plibonigo de la vivkondiĉoj de la aliĝantoj. En tiu kampo multfoje oni organizis grupojn kaj kursojn por partopreni, lerni kaj instrui diversajn fakojn, inter ili Esperanto estis unu el la plej ŝatata, pro ties utopia aŭ mondoŝanĝema eco. Multaj anarkiistoj de tiuj epokoj, kaj famaj kaj nefamaj, estis ĉu viglaj ĉu almenaŭ scivolemaj esperantistoj.

Famaj esperantistaj anarkiistoj

Anarkiista Esperantista Muziko

  • Jomo kantis kelkajn anarkiistajn kanzonojn

Filmoj pri Anarkiismo

  • Sacco e Vanzetti (Giuliano Montaldo)
  • Caballos Salvajes (Sovaĝaj ĉevaloj)(Marcelo Piñeyro)
  • Land and Freedom (Tero kaj Libereco, laŭ konata frapfrazo dum meksikia revolucio kaj ĉefe poste dum la hispana milito)(Ken Loach)
  • Libertarias (Liberecanulinoj)(Vicente Aranda)

Vidu ankaŭ jenon:

Eksteraj ligoj

greke Historio de francia CNT greke Historio de hispana CNT greke Kio estas NKL (CNT)? Kio estas la anarki-sindikatismo? greke Anarkiismo kaj Esperanto, artikolo de Will Firth greke Liberecana Frakcio de la Sennacieca Asocio Tutmonda