Kolumbao: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Gpvosbot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: la:Sanctus Columba
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: cs:Svatý Kolumba
Linio 17: Linio 17:
[[Kategorio:Irlando|Kolumba]]
[[Kategorio:Irlando|Kolumba]]


[[cs:Svatý Kolumba]]
[[cy:Colum Cille]]
[[cy:Colum Cille]]
[[de:Columban von Iona]]
[[de:Columban von Iona]]

Kiel registrite je 08:51, 15 jan. 2007

Sankta Kolumbao (naskita la 7-an de decembro 521, mortinta la 9-an de junio 597) estis Irlanda misiisto, kiu helpis la rekristanismiĝon de Skotlando kaj norda Anglujo.

Li naskiĝis en Gartan, proksime al Lough Gartan (Donegal). Li monaĥiĝis kaj nelonge poste iĝis sacerdoto. Laŭtradicie, ĉirkaŭ 560 li disputis kun Sankta Finnian, al kiu inter ili apartenas kopio de psalmaro. Tiu disputo eĉ kondukis al batalo en 561, dum kiu multaj mortis. Kiel puno de tiuj mortoj, oni taskis al li fari tiom da konvertoj, kiom mortis pro li. En 563 li faris monaĥejon en la insulo Iona okcidente de la Skotlando, kiu iĝis lia bazo por lia misiado en tiu lando.

Oni havas multajn legendojn pri liaj mirakloj dum la konverto de la popolo pikta de tiu epoko. Inter iuj estas la plej malnova citaĵo pri la monstro de Loch Ness (Loĥ-Nes), kiun Sankta Kolumbao venkis per la signo de la kruco.

La festotago de Sankta Kolumbao estas la 9-a de Junio. Kun Sankta Patriko kaj Sankta Briĝido li estas unu el la tri patronoj de Irlando.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.ucc.ie/celt/published/T201011/index.html greke http://www.ucc.ie/celt/published/T201040/index.html greke http://www.newadvent.org/cathen/04136a.htm greke http://www.bbc.co.uk/history/scottishhistory/earlychurch/features_earlychurch_iona.shtml