Ŝipbekulo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Modifying: pl:Rakojad
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 13: Linio 13:


[[en:Boat-billed Heron]]
[[en:Boat-billed Heron]]
[[es:Cochlearius cochlearius]]
[[fr:Savacou huppé]]
[[fr:Savacou huppé]]
[[nl:Schuitbekreiger]]
[[nl:Schuitbekreiger]]

Kiel registrite je 01:32, 17 jan. 2007

La ŝipbekulo estas popola nomo de la birdo koklearoŝipbeka ardeo, Cochlearius cochlearius, foje ordigata ene de la familio de Ardeedoj foje konsiderata aparta familio.

Ĝi vivas en amerikaj marĉoj el Meksiko norde ĝis Peruo kaj Brazilo sude. Ĝi estas nokta birdo kiu bredas duonkolonie en manglaroj. La ino demetas 2 ĝis 4 blublankajn ovojn en nesto konstruita el stangetoj.

La ŝipbekulo estas mezgranda birdo de ĉirkaŭ 54 cm. Plenkreskulo havas nigrajn kronon kaj kreston. La vizaĝo, gorĝo kaj brusto estas blankaj kaj la subaj partoj estas ruĝecaj kun nigraj flankoj. La flugiloj kaj suba dorso estas helgrizaj. La larĝa beko simila al ŝovelilo, kiu nomigas tiun birdon, estas nigreca. Junuloj havas brunajn suprajn partojn kaj brunblankecajn subajn partojn kaj ne havas krestojn.

Tiu birdo manĝas fiŝojn, krustulojn kaj insektojn. La alvoko estas laŭtaj krakado kaj “piipiipii”.

  • Familio Koklearedoj
      • Cochlearius cochlearius (Ŝipbeka ardeo, ŝipbekulo aŭ koklearo)