Ĥiĥono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: tr:Gijón
TARBOT (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: ar:خيخون
Linio 20: Linio 20:
{{Commons|Category:Gijón}}
{{Commons|Category:Gijón}}


[[ar:خيخون]]
[[ast:Xixón]]
[[ast:Xixón]]
[[ca:Gijón]]
[[ca:Gijón]]

Kiel registrite je 17:42, 25 jan. 2007

Ĥiĥono, hispanlingve Gijón (asturie, Xixón) estas urbo de la regiono Asturio en Hispanio.

Ĝi estas la plej loĝata urbo de la regiono (sed ne la ĉefurbo, kiu estas Oviedo). La loĝantaro estas proksimume 270.000 (en 2003). Ĝi posedas unu el la plej gravaj havenoj en la nordo de Hispanio, nomata "El Musel".

La urbo situas en golfeto. La duoninsulo Cimadevilla formas la malnovajn kvartalojn de la urbo, kaj en la apudaj flankoj troviĝas la strandoj kaj la haveno.

La strandoj estas tre vizitataj somere, malgraŭ la ne tre varma vetero.

Gijón estas kultura centro, unu el la plej oftaj destinoj de la internaciaj grupoj de moderna muziko.

Ĝi estas industria centro, kvankam lastatempe ĝi tre suferis de ekonomia krizo, pro ĝia koncentriĝo en la peza industrio.

Eksteraj ligoj