Colonia Dignidad: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Modifying: en:Villa Baviera, Chile
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: sv:Colonia Dignidad
Linio 22: Linio 22:
[[pl:Colonia Dignidad]]
[[pl:Colonia Dignidad]]
[[ru:Дигнидад]]
[[ru:Дигнидад]]
[[sv:Colonia Dignidad]]

Kiel registrite je 12:38, 26 jan. 2007

Colonia Dignidad ("Kolonja Digneco"), nun konata kiel Villa Baviera, "Bavaria Villaĝo"), estas germana kolonio en la izolita regiono de Maule en suda Ĉilio, proksime de la vilaĝo Parral. Ĝi fondiĝis de grupo de enmigrintoj sub gvidado de Paul Schäfer en 1961. La tuta nomo de la kolonio estis La Sociedad Benefactora y Educacional Dignidad.

La kolonio kreskis ĝis 300 enloĝantoj, germanoj kaj ĉiloj, kaj kovris 137 km². La ĉefa aktiveco estis agrikulturo, sed ankaŭ funkciis lernejo, senpaga malsanulejo, restoracio ktp.

Akuzoj pri misuzo

Certaj kontraŭantoj de la kolonio ĝin portretis kiel kulto, gvidata diktatore de Paul Schäfer. Ili pretendas ke enloĝantoj ne rajtas forlasis la kolonion kaj ke ili estis strikte malmiksitaj laŭ sekso. Televido kaj telefono estis malpermesataj, same kiel seksumado. Severa disciplino kaj formo de batado kaj torturado estis komunaj -- Schäfer deklamis ke tio estis spirite pliriĉiga.

Infana seksa misuzo

Paul Schäfer, iama medicinisto de Luftwaffe, fondis Colonia Dignidad kaj ĝin estris. Li forlasis Germanion en 1961 post kiam oni lin akuzis de seksa misuzo kun du knaboj. En Majo 1997 li fuĝis de Ĉilio, ĉar tiu ŝtato lin akuzis de perforto de 26 infanoj en la kolonio. En marto 2005 li arestiĝis en Argentino kaj deportiĝis al Ĉilio.

Dudek du aliaj membroj de Colonia Dignidad estis kulpigitaj helpi en la perfortadoj, inkluzive de d-ro Harmut HOPP, la vic-prezidento.

Je la 26a de aŭgusto 2005 la ĉiliaj aŭtoritatoj invadis la enklavon. La komunumo nun estas gvidata de advokato de la ŝtato indikita.