Elegio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 5: | Linio 5: | ||
Poste oni ankoraŭ ofte verkis elegiojn Latine, sed ĝenerale oni tiujn ne opinias vere gravaj. |
Poste oni ankoraŭ ofte verkis elegiojn Latine, sed ĝenerale oni tiujn ne opinias vere gravaj. |
||
En la tiel nomataj "modernaj" lingvoj, oni ekuzis la vorton ''elegio'' por (laŭ PIV) "lirika poezio de melankolia aŭ sopira tono", sendepende de la |
En la tiel nomataj "modernaj" lingvoj, oni ekuzis la vorton ''elegio'' por (laŭ PIV) "lirika poezio de melankolia aŭ sopira tono", sendepende de la ekstera formo de la poemoj. |
||
Famaj ekzemploj de Elegioj en Esperanto estas |
Famaj ekzemploj de Elegioj en Esperanto estas |
Kiel registrite je 21:49, 29 jan. 2007
Elegio en la klasika Helena kaj Latina estis poezia ĝenro, kiun karakterizas la alternado de heksametroj kaj pentametroj. Origine en tiu formo oni verkis tekstojn por tombomonumentoj aŭ aliajn epigramojn. Grava elegia aŭtoro en la Greka fariĝis Teogniso, en kies ĉ 1400 versoj renkontiĝas pluraj temoj - plej famaj estas liaj ampoemoj al lia juna amanto Kirno, filo de Polipao.
En la Latina la ĝenron oni larĝe ekuzis por ama poezio, en kiu la aŭtoro traktas "personajn" spertojn. La vera florada periodo ne estis longa: jam Katulo (ĉ 84-54 a.Kr.) verkis kelkajn elegiojn, sed la unua vere pure elegia poeto estis Gallo (69-26 a.Kr.), kies arton kaj memoron kondamnis imperiestro Aŭgusto. Famas krom tio elegie Propercio (ĉ 49-ĉ 15 a.Kr.), Ovidio (43 a.Kr. - ĉ 17 p.Kr.) kaj Tibulo. Eventuale oni aldonu la manplenon da parte anonimaj aŭtoroj el la tiel nomata Kolekto Tibula (inter kiuj ankaŭ la unua Latina poetino, Sulpicia).
Poste oni ankoraŭ ofte verkis elegiojn Latine, sed ĝenerale oni tiujn ne opinias vere gravaj.
En la tiel nomataj "modernaj" lingvoj, oni ekuzis la vorton elegio por (laŭ PIV) "lirika poezio de melankolia aŭ sopira tono", sendepende de la ekstera formo de la poemoj.
Famaj ekzemploj de Elegioj en Esperanto estas
- la Romaj Elegioj de Goethe, en traduko de Kálmán Kalocsay, kiu uzis en la Germana la originan formon de heksametroj kaj pentametroj, kaj
- la Elegioj de Tibulo, en traduko de Gerrit Berveling